Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj
La 15a de majo estas proklamita de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Tago de Familioj, kies ĉi-jara temo estas “Familioj, sanaj vivoj kaj daŭripova estonteco”. Nome de la miloj da Esperanto-parolantaj familioj, kiujn ĝi bonvenigis inter si tra la jaroj, Universala Esperanto-Asocio esprimas sian daŭran sindediĉon al tiuj idealoj, inkluzive de la tri aspektoj ĉi-jare emfazataj: [...]














