28 Majo 2014 de AlKo
KAEST estas mallongigo de Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko. Ĝi okazas ĉiun duan jaron, ĉi-foje la 13a–16an de novembro en Slovakio. La ĉeftemo de KAEST 2014 estas “Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon”. La konferenco ĉiam havas ĉeftemon, pri kiu oni prelegas, kaj paralele okazas dua parto [...]
3 Decembro 2012 de AlKo
Ekde 2010 la tradicia KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) estas organizata de la asocio E@I, kiu du jarojn poste denove okazigis ĝin en Modra-Harmónia, Slovakio. Por fakaj sekcioj/grupoj E@I ĉiufoje proponas “trafi du celojn per unu ŝtono”: fakkunsidi antaŭ aŭ post KAEST en la sama ejo kaj ĝui aldone la [...]
7 Julio 2012 de AlKo
En Karlovo-Sopot (Bulgario) 15–22 jun 2012 okazis la kvara internacia simpozio “Apliko de Esperanto en la profesia agado” (AEPA-2012). Ĝin kunorganizis Bulgara Esperanto-Asocio (BEA), AIS-Bulgario, Internacia Universitato Karlovo, Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista (TOLE) kaj la Regiona Estraro de la Bulgaria Scienc-Teknika Asocio. La altaj protektantoj estis la urbestro de la komunumo Karlovo d-ro Emil Kabaivanov [...]
30 Junio 2012 de AlKo
La 64a Internacia Fervojista Kongreso (IFK), okazinta la 19–25an de majo 2012 en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, laŭ la opinio de pluraj famaj kaj aktivaj esperantistoj estis la plej sukcesa fervojista kongreso dum la lastaj jardekoj. Partoprenis 160 aliĝintoj el 21 landoj, sed kun multaj okazaj vizitantoj la nombro superis 200.