La Balta Ondo » Fabrício Valle

Ne flagoj, sed agoj
Heroldo de Esperanto adoptos la devizon kreitan de la pol-nederlanda esperantistino Jolanta van Holstein kiel spronilon por la agado de la esperantistoj. La devizo “Ne flagoj, sed agoj” venis en la kapon de la kreinto, post observado de tio, “kio okazas en Esperantio kaj kion faras la esperantistoj”.

Krome, ŝi volas “belajn ekzemplojn kaj bonajn agojn por Esperanto kaj per Esperanto”. Aliflanke, Jolanta atentigas, “ke la homoj ne komprenu la devizon malĝuste. Ĝi absolute ne estas malrespekto al nia flago”, – deklaras Jolanta.

De la flanko de Heroldo la devizo estos uzata por stimuli konkretajn agojn flanke de ĉiuj Esperanto-asocioj. Heroldo planas raporti pri la agado de la Esperanto-asocioj tra la mondo, kun la helpo de ĉiuj aktivuloj, kiuj iel partoprenos iu ajn agadon por festi la Zamenhof-jaron.

La mastrumantoj de la lokaj, fakaj kaj landaj Esperanto-asocioj povas kontakti la redakcion de Heroldo por prezenti siajn planojn kaj agojn per unu el la jenaj manieroj

– ligilo ĉe Heroldo, baldaŭ anoncota;

– per Facebook-komunikilo

– per la retadreso redakcio@heroldodeesperanato.com

Fabrício Valle

Heroldo de Esperanto vendita
Fabrício Valle kaj Paulo Lima, partneroj en la entrepreno Sociala Grupo Lexus (Brazilo), eldonos la gazeton Heroldo de Esperanto ekde la jarkolekto 2017. Kooperativo de Literatura Foiro, vendinte la gazeton al la supre menciitaj, responsas ankoraŭ pri la tuta jarkolekto 2016 de Heroldo de Esperanto. La agentoj kaj distribuantoj bonvolu atendi de Lexus komunikon pri la posta jaro.

La vendo ne koncernas la rajtojn pri la libroj: la rajtoj restas ĉe LF-koop kaj Itala Interlingvistika Centro. Tio interalie koncernas la verkon Paŝoj al plena posedo kaj ceterajn lernolibrojn.

Post konsulta aprobo fare de la redakcio, la decido estis alprenita de la Administra Komitato en Bruselo la 7an de majo 2016, kiel akto 59, konforme al la ĝenerala orientiĝo de la Kooperativo, kaj komunikita skribe al la unuopaj gekooperantoj la 18an de majo 2016. La subskriba aŭtentigo de la akto okazis ĉe notarioj en Budapeŝto, la 19an de majo 2016, respektive en Goiânia, la 3an de junio 2016.

Fonto: Heroldo Komunikas, 603 7-B, 12 jun 2016

Legu pli pri Heroldo de Esperanto en artikolo de Halina Gorecka, aperinta en la rubriko Nia Trezoro de La Ondo de Esperanto, kaj poste en la artikolaro Dek gazetoj.

Serĉata: Nova redaktoro de “Esperanto”
Laŭ interkonsento kun la Estraro de UEA, la nuna redaktoro de Esperanto, Fabrício Valle, finos sian laboron en tiu posteno per la aprila numero de la jarkolekto 2016.

Tial UEA nun invitas kandidatiĝojn por transpreni la redaktadon de la revuo ekde numero 2016:5. Tio signifas eklabori jam komence de aprilo 2016. La sukcesa kandidato ricevos kontrakton por finredakti la jarkolekton 2016; decido pri renovigo/plilongigo estos farita en oktobro 2016. La redaktan laboron la redaktoro faros ĉefe en sia loĝloko. Tamen, estus avantaĝo se la sukcesa kandidato povus pasigi parton de aprilo en la Centra Oficejo por pli funde konatiĝi kun la atendoj kaj informfluo ligitaj al tiu laboro.

Kandidatoj devas havi tre bonan lingvan nivelon (KER-nivelo C1), ĵurnalisman aŭ redaktan sperton, pruvitan kapablon por memstara laboro kaj bonan konon de la Esperanto-movado. La Estraro serĉas personon, kiu aktive kontribuos al la efektivigo de la Strategia Laborplano de UEA, kiu estas iniciatema kaj kreema, kaj kiu interesiĝas pri plej diversaj aspektoj de la movado. La redaktopolitiko de la revuo estas proksime ligita al la mastrumado de informoj en la retejoj de UEA, kaj la redaktoro do samtempe estos ano de teamo por la renovigo de tiuj retejoj.

Por kandidatiĝi, oni sendu al la Ĝenerala Direktoro de UEA (direktoro@co.uea.org) elektronikan dokumentaron kun jena enhavo:

sinprezenta letero, inkluzive de la motivoj por kandidatiĝi;

vivresumo (persona, eduka, profesia, movada);

mallonga eseo pri la potenciala kontribuo de la revuo al la efektivigo de la Strategia Laborplano, kaj pri la movada rolo de la revuo en la interreta epoko;

nomoj kaj kontaktinformoj de tri rekomendantoj (ne nepre esperantistoj), kiuj konas la kandidaton profesie kaj/aŭ movade;

laŭplaĉe, aliaj dokumentoj kiuj atestas la redaktajn aŭ movadajn kapablojn de la kandidato.

Surbaze de tiuj dokumentoj – kiuj atingu la CO ĝis la 31a de januaro 2016 – oni elektos unu aŭ pliajn kandidatojn por telefona intervjuo.

Fonto: Gazetata Komuniko de UEA, 2015, №594.

Ricevinte la revuon de Valle
Vortoj de komitatano Z

Ni ricevis jam du numerojn de Esperanto de Fabrício Valle. Tuj post sia elekto li memkontente promesis mejloŝtonan reformon de la oficiala organo de UEA. En sia unua numero li aplombe deklaras ĝin “historia”. Sur la paĝoj de tiu ĉi revuo ankaŭ Mark Fettes avizis “novan epokon” sub Valle kaj juĝis la tempon de Stano Marček tiel negative, ke lia nediplomatia vangofrapo vere ne decis al la prezidanto de UEA, ne laste pro tio, ke Fettes mem siatempe ne aliĝis al la kritiko pri Marček.

Laŭ PIV epoko “prezentas apartan novan karakteron”. Klare la revuo estas nun alia pro sia kolora bunteco kaj radikale ŝanĝita grafiko. En la reto tuj aperis laŭdoj, kio ne surprizas. Same estis en 2002, kiam la nova redaktoro Marček plenigis kvar paĝojn per aklamo pri “freŝa vento” kaj “nova kostumo” de la revuo, kiu fariĝis “bunta, alloga, interesa, altnivela”. La sekvon ni konas: la abonantaro ŝrumpis kaj kritikoj laŭtiĝis. Kial ne okazus same pri la revuo de Valle?

Eksteraĵo povas unue ravi, sed oni rapide alkutimiĝas al ĝi kaj la fascino forvelkas. Kun la tempo pli gravas la enhavo kaj ĝuste ĝi difinas la karakteron de la revuo. La frontpaĝo de la dua numero krias diklitere: “La granda salto antaŭen” kaj “La movado bezonas salti antaŭen”, kvazaŭ tio estus nur afero de decido. Valle eĉ donis nomon al tiu hopo: “novelanismo”. Por infekti aliajn per nova elano tamen ne sufiĉas, ke ĝi ŝprucas el la redaktoro mem, kies elano fakte impresas dubinde vakue kaj pro tio apenaŭ povos daŭri longe. Se Valle estus pli klera pri la monda historio, li ankaŭ ne elektus precize saman sloganon, kiun iam lanĉis Maŭ Zedong por saltigi Ĉinion al komunismo. Rezultis ruiniĝo de la ekonomio kaj malsatmorto de dekoj da milionoj.

Kiel kolportisto de matracoj Valle precipe amas komercon. “Esperantista ekonomio fariĝas kara temo, ĉar ĝi gravegas por la evoluo de Esperanto”, li diras. Tiun ideon oni ne trovas en la Strategia Plano de UEA, kiun la redaktoro devus sekvi anstataŭ reklami proprajn ĉevaletojn. Poste ni legas, ke ĝis nun Esperanto estis konsiderata lingvo de amikeco, demokratia komunikado, ktp, sed “paroli pri komerco kaj profito oni apenaŭ toleris”. Sufiĉus legi la artikolon “Komerco per Esperanto” en Vikipedio por scii, ke UEA havis komercan fakon jam antaŭ la 1a mondmilito kaj ke komerco per Esperanto floris ĝis ĉ. 1930. Poste ĝi preskaŭ estingiĝis, sed tio okazis ne pro netolero de la movado sed pro kaŭzoj ekster ĝia povo. Se iu nun revas atingi ion sur tiu kampo, tiu provu je propra risko, sed UEA kaj ĝia oficiala revuo ne fantaziu.

Mark Fettes prave parolas pri UEA kiel eduka organizaĵo. Ĝia revuo devus esti la ĉefa edukilo, sed la unuaj numeroj de Valle apenaŭ promesas tion. Apud nesekvebla babilado, kiu provas konigi la Strategian Planon, aperas samaj raportoj de samaj aŭtoroj pri samaj jarfinaj aranĝoj, pro kiuj oni priridis la revuon de Marček. Post ĉiu numero la leganto devus senti sin iom pli klera ol antaŭe. Ĉu almenaŭ por estontaj numeroj Valle mendis artikolojn pri lingvaj, kulturaj, movadaj kaj historiaj temoj? Maltrankviligas, ke recenzoj preskaŭ malaperis: nur po unu trionpaĝa recenzeto en ambaŭ numeroj kaj neniu el ili pri beletraĵo. La revuo de UEA devas flegi la librokulturon, ĉar ne komerco sed literaturo vivigis kaj vivtenos Esperanton. Marček komprenis tion, dediĉante du aŭ eĉ tri paĝojn al recenzoj. Se lia posteulo indiferentas pri kulturo, li almenaŭ pensu, ke recenzoj nutras la librokomercon kaj do ankaŭ la kason de UEA, el kiu li estas pagata.

Komitatano Z

Legu kelkajn pli fruajn Vortojn de Komitatano Z:

Atendante la revuon de Valle

Ĉu io nun estas nova?

Antaŭraporto el Rejkjaviko

De B al Buller

Al pli azia estonteco de UEA

Survoje al la Fettes-erao

Hundoj bojas, karavano vojas

Lingvaj dorsosakuloj

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №3.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/03/kz-6/

Atendante la revuon de Valle
Vortoj de komitatano Z

Post kelkaj semajnoj ni foliumos radikale reformitan revuon Esperanto, – promesas Fabrício Valle, kiu venkis en la konkurso pri la plej grava redaktora posteno en la movado. La nova redaktoro priskribis sian revuon en intervjuo por Libera Folio. Nenion konkretan oni povas imagi surbaze de liaj respondoj, kiujn estus povinta doni ankaŭ Stano Marček antaŭ 12 jaroj. La ĉefa diferenco kun respondoj de Marček estus la tono. Valle saturas sian intervjuon per stumblaj ŝercoj kaj troigoj pli ol decas al la redaktoro de la Oficiala Organo, kiu estas submetita al lupeoj de diversaj flankoj. Unu akcidenton oni povas pardoni, sed ni konsilas al li estonte esprimi sin same digne kiel li estas vestita en la foto apud sia intervjuo.

Ni fidu je la juĝpovo de la estraranoj. Verŝajne la kvalitoj kaj kapabloj de Valle tiom superis tiujn de la kvin aliaj kandidatoj, ke oni riskis elekti homon, kiu laŭ sia propra konfeso dum pli ol dek jaroj restis ekster la movado kaj eĉ ne estis membro de UEA. Ĉu malgraŭ tiel longa foresto li tamen havas “bonan konon de la Esperanto-movado”, kiel preskribis la anonco pri la vakanta posteno, tion ni povos baldaŭ prijuĝi. Kono de la movado estos necesa, kiam li devos decidi pri temoj por artikoloj kaj pri invitindaj kontribuontoj kaj kiam li kribros el la miŝmaŝo de raportoj pri ĉiaj movadaĵoj tiujn, kiuj vere ion signifas. Redakti estas ankaŭ pesi, kaj por tio necesas sufiĉe koni ankaŭ tion, kio okazis dum la lastaj 12 jaroj kaj ne nur pli frue.

En Fabrício Valle UEA do ricevos ne nur novan redaktoron sed ankaŭ novan membron. Legante lian intervjuon ni komencis pensi, ke eble lia longa vagado ekster UEA eĉ ne estis necesa. Inter la linioj eblas konkludi, ke Valle povis esti je dispono jam en 2001, kiam UEA serĉis posteulon de István Ertl meze de la demisia krizo post la Zagreba UK. Tiam nek li nek aliaj ricevis okazon anonci sian interesiĝon, ĉar la tiama estraro ne serĉis kandidatojn publike, sed ĝi trovis Stanon Marček en enigma maniero. Laŭdire iu estrarano klarigis, ke mankis tempo por fari publikan konkurson. Tio tamen ne povis esti la kaŭzo, ĉar novan ĝeneralan direktoron oni serĉis per publika konkurso, kvankam Osmo Buller ne demisiis pli frue ol Ertl.

La plej verŝajna klarigo por la trovo de Marček estas, ke li mem estis rapida kaj proponis sin al prezidanto Renato Corsetti kaj vicprezidanto Humphrey Tonkin tuj, kiam li eksciis pri la foriro de Ertl. Meze de la granda krizo Marček falis al ili el la ĉielo, ĉar ili bezonis plu serĉi nur direktoron kaj, kiel dolĉa bonuso, ili perturbis la vivon de Giorgio Silfer, al kiu subite mankis redaktoro de Heroldo de Esperanto. En postaj jaroj Silfer tamen ne ĉesis moke danki Roterdamon, ke ĝi liberigis lin de malbona redaktoro. Estas vero, ke la aperado de Heroldo ne suferis pro la eskapo de Marček. Ĝia agonio paradokse koincidas nun, kiam Marček finas sian periodon ĉe UEA. Klarigo estas simpla: Giorgio Silfer estas nun 12 jarojn pli aĝa ol ĉe la foriro de Marček el Heroldo. Ankaŭ la fortojn de la Imprimatura Komisiono erodas la jaroj.

En la antaŭa fojo ni miris pri la silenta akcepto de la eksigo de Marček. Simila provo nur tri jarojn pli frue kaŭzis bruan kakofonion kaj lanĉon de nomkolektado favore al Marček kaj alian por maldungo de Buller, la supozata malbona spirito malantaŭ la decido. Ni ne havas bonan klarigon pri tiu silento, sed ni ne miros, se post kelkaj numeroj de Valle la sopirantoj de Marček reaŭdigos sin. Ni vidos, ĉu aŭdigos sin ankaŭ tiuj, kiuj longe volis adiaŭi Marček.

Komitatano Z

Legu kelkajn pli fruajn Vortojn de Komitatano Z:

Ĉu io nun estas nova?

Antaŭraporto el Rejkjaviko

De B al Buller

Al pli azia estonteco de UEA

Survoje al la Fettes-erao

Hundoj bojas, karavano vojas

Lingvaj dorsosakuloj

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №12.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/11/kz-5/

Nova redaktoro por la revuo “Esperanto”
Unuafoje en pli ol cent jaroj, la revuo Esperanto havos sian redaktejon ekster Eŭropo. La brazilano Fabrício Valle estas elektita de la Estraro de UEA por transpreni la redaktoran postenon de Stano Marček, ekde la jarkolekto 2014.

“Jam en sia skriba sinprezento, Fabrício Valle montris grandan energion kaj kreemon, kaj krome tre realisman ideon pri la redaktora laboro”, komentas la Prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes. “Tiun  impreson plene konfirmis mia telefona intervjuo kun li. Ni estas entuziasmaj pri la ideoj kaj kapabloj, kiujn li alportos al nia komuna afero”.

Valle estis unu el ses kandidatoj por la posteno de redaktoro (unu pli ol anoncite en pli frua komuniko). Movadano ekde 1970, li okupis diversajn postenojn en la brazila movado, interalie kiel prezidanto aŭ estrarano de Brazila Esperantista Junulara Organizo (1977-81), oficisto de Brazila Esperanto-Ligo (1996-2001) kaj prezidanto  de la Federacia Konsilantaro de BEL (2001-04). Li ankaŭ fondis kaj gvidis propran eldon-entreprenon, Zamenhof Editores, de 1987 ĝis 1995. Lastatempe li okupiĝis pri provoj kreskigi la esperantistan ekonomion kadre de la organizo Intraespo.

La redaktoraj kapabloj de Valle estas videblaj en la ok numeroj de Brazila Esperantisto, kiujn li redaktis en la jaroj 2001-02. Enkondukante novan aspekton kaj novan teamon de kunlaborantoj, li kreis revuon kiu elstaris grafike, stile kaj enhave. Ankaŭ por la revuo Esperanto Valle antaŭvidas proksiman kunlaboron kun talentuloj sur diversaj kampoj, cele al revuo kiu “transformiĝos  en aktivan engaĝilon, en instrugazeton por trejnado de volontuloj, en heroldon de la plej bonaj iniciatoj de la movadaj organizoj tra la mondo, en gvidilon por veteranaj kaj komencantaj Esperanto-gvidantoj, en inspiron por la esperantoj”.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2013, N-ro 519.