17 Januaro 2017 de AlKo
Heroldo de Esperanto adoptos la devizon kreitan de la pol-nederlanda esperantistino Jolanta van Holstein kiel spronilon por la agado de la esperantistoj. La devizo “Ne flagoj, sed agoj” venis en la kapon de la kreinto, post observado de tio, “kio okazas en Esperantio kaj kion faras la esperantistoj”.
14 Junio 2016 de AlKo
Fabrício Valle kaj Paulo Lima, partneroj en la entrepreno Sociala Grupo Lexus (Brazilo), eldonos la gazeton Heroldo de Esperanto ekde la jarkolekto 2017. Kooperativo de Literatura Foiro, vendinte la gazeton al la supre menciitaj, responsas ankoraŭ pri la tuta jarkolekto 2016 de Heroldo de Esperanto. La agentoj kaj distribuantoj bonvolu atendi de Lexus komunikon pri [...]
19 Novembro 2015 de AlKo
Laŭ interkonsento kun la Estraro de UEA, la nuna redaktoro de Esperanto, Fabrício Valle, finos sian laboron en tiu posteno per la aprila numero de la jarkolekto 2016. Tial UEA nun invitas kandidatiĝojn por transpreni la redaktadon de la revuo ekde numero 2016:5. Tio signifas eklabori jam komence de aprilo 2016. La sukcesa kandidato ricevos [...]
3 Marto 2014 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Ni ricevis jam du numerojn de Esperanto de Fabrício Valle. Tuj post sia elekto li memkontente promesis mejloŝtonan reformon de la oficiala organo de UEA. En sia unua numero li aplombe deklaras ĝin “historia”. Sur la paĝoj de tiu ĉi revuo ankaŭ Mark Fettes avizis “novan epokon” sub Valle kaj juĝis [...]
25 Novembro 2013 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Post kelkaj semajnoj ni foliumos radikale reformitan revuon Esperanto, – promesas Fabrício Valle, kiu venkis en la konkurso pri la plej grava redaktora posteno en la movado. La nova redaktoro priskribis sian revuon en intervjuo por Libera Folio. Nenion konkretan oni povas imagi surbaze de liaj respondoj, kiujn estus povinta doni [...]
16 Oktobro 2013 de AlKo
Unuafoje en pli ol cent jaroj, la revuo Esperanto havos sian redaktejon ekster Eŭropo. La brazilano Fabrício Valle estas elektita de la Estraro de UEA por transpreni la redaktoran postenon de Stano Marček, ekde la jarkolekto 2014. “Jam en sia skriba sinprezento, Fabrício Valle montris grandan energion kaj kreemon, kaj krome tre realisman ideon pri [...]