Arkivo por la etikedo 'Eŭropo'
23 Aŭgusto 2011 de AlKo
En ĉi tiu aŭgusto estas malfacile pensi, ke Eŭropo sukcesas en sia misio. La daŭraj financaj problemoj de la Eŭropa Unio (EU) kaj ties mono, la eŭro, montras, kiom fragila estas la fundamento de EU. En Hispanio la ŝtato pli kaj pli malfacile pagas bazajn servojn. Eĉ malsanaj pensiuloj devas multe atendi, foje dum monatoj, [...]
24 Junio 2011 de AlKo
En la lastaj jaroj ŝajnis, ke la ekonomiaj problemoj de Eŭropo, en la mensoj de civitanoj kaj politikistoj, pli gravis ol la klimata problemo. Tamen je la pinto-konferenco de la plej industrie evoluintaj landoj en majo 2001, José Manuel Barroso, prezidanto de la Eŭropa Komisiono, ne sentis sin bone. Ne nur Ruslando kaj Usono multe [...]
22 Majo 2011 de AlKo
“Osama bin Laden estis krimulo respondeca pri abomenaj teroristaj atencoj, kiuj kostis la vivojn de miloj da senkulpuloj. Lia morto faras la mondon pli sekura loko kaj montras ke tiaj krimoj ne restas senpunaj”, – diris José Manuel Barroso, prezidanto de la Eŭropa Komisiono. Li ne dubas pri la maniero en kiu mortis bin Laden, [...]
20 Marto 2011 de AlKo
Lingvo gravas, sed grandaj katastrofoj, kiel la marta sismo kaj cunamo en Japanio, substrekas la bazon de ĉiu lingvo: vivo. Sen vivo ne estas lingvo. Pro tio, kiel esperantistoj, ni devas direkti niajn pensojn al Japanio, kaj ne nur al niaj samideanoj. Ĝuste en ĉi tiu tempo en Bruselo oni diskutas la sekurecon de atomfabrikoj [...]
21 Februaro 2011 de AlKo
Belgio ĵus atingis novan mondan rekordon. La 17an de februaro 2011 ĝi preterpasis Irakon, kiel la landon, kiu plej longe — dum 248 tagoj — restis sen registaro. En Belgio ekde la voĉdonoj la 13an de junio 2010 ne ekzistas federala registaro por gvidi la landon. Ja funkcias tri regionaj registaroj en Bruselo, Flandrio, Valonio, [...]
1 Februaro 2011 de AlKo
Francaj membroj de la Eŭropa Parlamento Philippe Juvin kaj Constance Le Grip akuzas la Eŭropan Komisionon pri diskriminacio kontraŭ kristanoj pro tio, ke ĝi ignoris Kristnaskon. La du parlamentanoj alvokas la Komisionon retiri la kalendaron distribuitan al pli ol 21 mil lernejoj. Ili rimarkigas, ke la kalendaro enhavas judajn, hinduajn, islamajn kaj siĥajn feriojn, sed [...]
28 Decembro 2010 de AlKo
La granda skandalo ĉirkaŭ la retejo wikileaks.org, aŭ wikileaks.ch tuŝas preskaŭ ĉiujn landojn de la mondo. Tiuj landoj, kiuj ankoraŭ ne estas menciitaj en la diplomataj “kabloj” aŭ depeŝoj, certe ricevos mencion, se estos publikigitaj ĉiuj dokumentoj. Ankaŭ Eŭropo multe figuras en la dokumentoj, jen je la landa, jen je la Eŭropunia nivelo.
15 Decembro 2010 de AlKo
La Eŭropa Komisiono (EK) decidis ne plu financi la asocion, kiu defendas malpli uzatajn lingvojn en Eŭropo. Pro ĉi tiu decido la Reto por Promociado de Lingva Diverseco (Angle: Network to Promote Linguistic Diversity, NPLD) ne plu ricevos financadon ekde la 1a de januaro 2011. Eĉ pledoj de altrangaj politikistoj ne ŝanĝis la decidon de [...]
17 Oktobro 2010 de AlKo
Komence de septembro la milita movado ETA (Euskadi Ta Askatasuna = Eŭskio kaj Libereco) anoncis, ke ĝi ne plu “atakos”. Laŭ ETA tio estas anonco de batalhalto. Fakte, ETA ne plu “atakis” ekde la somero de 2009, kvankam intertempe franca politikisto mortis per “defendaj” pafiloj de ETA-anoj. Ne daŭris longe, antaŭ ol hispaniaj politikistoj kritikis [...]