Arkivo por la etikedo 'Eŭropo'
6 Februaro 2014 de AlKo
Vide el Bruselo Vegetarismo kaj Esperanto havas longan kunhistorion. Jam en 1893 aperis favoraj artikoloj pri vegetarismo kiujn Zamenhof poste metis en la Fundamentan Krestomation. Laŭ la Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA), Zamenhof mem havis pozitivan sintenon al vegetarismo. Ankaŭ indas noti, ke dum la kvara UK en Dresdeno, en aŭgusto 1908, fondiĝis asocio, kiu [...]
19 Januaro 2014 de AlKo
Vide el Bruselo Je la komenco de 2014 novaj EU-reguloj ekpostulas, ke la membroŝtatoj interŝanĝu “disponeblajn” informojn pri enspezoj, direktor-kotizoj, asekuroj, produktoj, pensioj kaj nemoveblaĵoj. Tio estas la respondo de la Eŭropa Komisiono je la skandalo pri impostevitado. La skandalo komenciĝis, kiam ĵurnalistoj malkovris reton de centmiloj da bankkontoj en impostparadizoj tra la mondo. Spite [...]
22 Decembro 2013 de AlKo
Inter la 6a kaj 12a de julio 2014 okazos en la marborda Kroatia urbo Rijeka la jubilea 10a kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) honore al la fakto, ke Kroatio eniris la Eŭropan Union en 2013 kiel la plej nova 28a membro. La temo de la kongreso estas “Justa Eŭropo kun justaj lingvaj rilatoj – [...]
2 Novembro 2013 de AlKo
Vide el Bruselo Pli ol 50 jarojn post la sendependiĝo kaj ĉirkaŭ 180 jarojn post la liberigo de la sklavoj en la Brita Imperio, karibaj ŝtatoj finfine oficiale komencis agadon kontraŭ Britio, Francio kaj Nederlando por ricevi kompenson. Dum la lasta jardeko oni multe diskutas pri leĝa proceduro kontraŭ tiuj, kiuj profitis la jarcentojn de [...]
26 Septembro 2013 de AlKo
Vide el Bruselo Por multaj ekster Bruselo, tiaj plenkunsidaj voĉdonoj en la Eŭropa Parlamento (EP) estas kontraŭlogikaj aŭ hipokritaj. Parlamentanoj ĵus akceptis raporton, kiu alvokas la registarojn en la tuta Eŭropa Unio (EU) agadi por daŭra lingva diverseco. Aliaflanke, ili decidis tranĉi la buĝeton de la interpretad-servo.
13 Junio 2013 de AlKo
Vide el Bruselo Pro la malkovro de centmiloj da bankkontoj en impostparadizoj tra la mondo, ekmoviĝis ankaŭ moŝtuloj en Bruselo. Tamen evidentiĝas, ke la Eŭropa Unio (EU) nur ege malfacile kapablos kontraŭi impostevitadon.
2 Majo 2013 de AlKo
Vide el Bruselo Antaŭ 50 jaroj la esperantistoj esperis, ke la Zamenhofa kreaĵo estos inter la la oficialaj lingvoj de la Eŭropaj institucioj apud la franca, germana, itala kaj nederlanda. En 1974, kiam aldoniĝis la dana kaj la angla, tiaj esperoj restis en esperantistaj rondoj. Nekredeble, sed la esperoj de la plej entuziasmaj esperantistoj ne [...]
15 Marto 2013 de AlKo
Vide el Bruselo Pro siaj financa kaj ekonomia krizoj Eŭropo dubas pri multaj siaj politikoj. Ankaŭ pri sia politiko kontraŭ la klimata ŝanĝiĝo. Politikistoj pli kaj pli ne sukcesas montri la necesan volon por akcepti leĝojn bezonatajn. Nuntempe, nur ĝis 2030 Eŭropo havas devigajn celojn altigi la procentaĵon de renovigebla energio kaj malaltigi la ellasadon [...]
26 Januaro 2013 de AlKo
Vide el Bruselo Dum jardekoj la eŭropa Komuna Agrikultura Politiko produktis laktolagojn. Hodiaŭ politikistoj pripensas reformadon de la plej kosta eŭropa politiko, kiu ankaŭ produktas novan tipon de laktofabrikoj kun miloj da bovinoj. Tie la bovinoj ne plu vidas la lumon de la tago kaj ne plu povas moviĝi. La NRO Kompato en Terkulturado komencis [...]
22 Decembro 2012 de AlKo
Vide el Bruselo Se oni farus enketon, esperantistoj verŝajne estus inter la plej agademaj kaj apogemaj, kiam temas pri ekologiaj aferoj kaj haltigo de la klimata ŝanĝiĝo. Ne multaj inter ni malkonsentas, ke la homo ekde la komenco de la industriigo kaŭzas la ĝeneralan varmiĝon de la atmosfero sur nia planedo ĉefe per uzado aŭ [...]
25 Novembro 2012 de AlKo
Vide el Bruselo Pluraj organizaĵoj el Germanio, Svislando kaj Britio kontraŭas patentadon de genetike adaptitaj ĉimpanzoj. La patento kun la numero EP1456346 estis donita de la Eŭropa Patenta Oficejo (EPO) en februaro 2012 al la usona kompanio Intrexon.
12 Novembro 2012 de AlKo
Vide el Eŭropo Imagu tion: En la tempo, kiam la prezidantoj de la Eŭropa Komisiono (EU), Eŭropa Parlamento (EP) kaj Eŭropa Konsilio planas vojaĝi al Norvegio por ricevi la Nobel-premion por paco, vicprezidanto de la Eŭropa Parlamento alvokas armeon forigi la demokratie elektitan registaron en Eŭropa regiono. Estas nekredeble, sed vere. Kompreneble, Hispanio ne estas [...]
5 Septembro 2012 de AlKo
Vide el Eŭropo Verŝajne Herman Van Rompuy, la prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio (EU) ne scias multon pri la lingvo Esperanto. Van Rompuy, ĉiam bonintenca, certe neniam intencas ofendi, sed ja faris. Somere, li, aŭ almenaŭ liaj parolad-aŭtoroj, substrekis la neceson eviti “artefaritan Esperanto-stilan Eŭropon”.
11 Aŭgusto 2012 de AlKo
La 9a kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) okazis inter la 16a kaj 20a de julio 2012 en la irlanda urbo Galivo (angle: Galway; irlande: Gaillimh) kun 157 partoprenantoj el 28 landoj, de Ruslando ĝis Kubo. La prezidanto de Irlando, Michael D. Higgins, estis la patrono kaj sendis tre pozitivan kaj kuraĝigan mesaĝon pri Esperanto. [...]
8 Julio 2012 de AlKo
Vide el Bruselo Daŭraj diskutoj pri la problemoj de la eŭro-zono grave efikas al la laboro kaj ambicioj de la Eŭropa Unio en aliaj kampoj. Dum longa tempo politikistoj en Bruselo fieris, prave aŭ neprave, pri sia laboro por la klimato. Nun pli kaj pli ŝajnas, ke ne plu eblas progresi sen ŝanĝi la decido-sistemon, [...]