Arkivo por la etikedo 'Eŭropo'

Vytenis Andriukaitis subtenas la 55an BET

Vilno: Povilas Jegorovas kaj Vytenis Andriukaitis La 29an de oktobro 2018 membro de Eŭropa Komisiono (Eŭrokomisaro) Vytenis Andriukaitis en la reprezentejo de Eŭropa komisiono en Vilno akceptis la prezidanton de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas. Krom kelkaj aliaj aferoj de la Esperanto-movado estis priparolitaj la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55), okazontaj la 6-14-an de julio 2019 en […]

Deklaro pri Esperanto en Eŭropa Unio

En majo 2019 denove okazos eŭropaj elektoj. Do indas pripensi, ĉu kaj kiel prezenti Esperanton al politikistoj kaj al la ĝenerala publiko. Mi havas la pli kaj pli certiĝantan impreson, ke granda parto de la publiko kaj ankaŭ de lingvofakuloj havas sufiĉe vastan misan scion pri Esperanto. Iuj kredas, ke ĝi ne havus denaskulojn, ke […]

UEA alvokas partopreni en EU-enketo pri multlingveco

Eŭropa Unio estas la plej multlingva el ĉiuj internaciaj organizaĵoj, kun 28 membroŝtatoj, 24 oficialaj lingvoj kaj pli ol 500 milionoj da civitanoj. La multlingveco estas tamen ofte ne plene respektata en la oficiala praktiko de EU, kie ofte superregas la plej grandaj lingvoj kaj precipe la angla lingvo. Nun la Eŭropa Ombusdmano invitis la […]

Per Esperanto por la rifuĝantoj

Multaj esperantistoj interesiĝas pri la dramo de la rifuĝintoj (ĉu rifuĝantoj? ĉu iam rifuĝontoj?) Mi tion scias, ĉar pasintsomere en Seulo en la kadro de la Internacia Kongresa Universitato kaj kunlabore kun la Akademio de la Sciencoj de San Marino, mi gvidis kurson pri la movado de solidareco kun la rifuĝintoj en Eŭropo. Pro forta […]

EEU aktivis en Freiburg

De la 2a ĝis la 5a de junio en la germana urbo Freiburg okazis Germana Esperanto-Kongreso, kaj paralele tie okazis ankaŭ Eŭropa Konferenco organizita de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kaj jaraj regulaj kunvenoj. La konferenco havis la titolon “Zamenhof kiel antaŭulo de homaj rajtoj” kaj estis dediĉita al la 100-jara datreveno de la morto de tiu […]

Gastigu TEJO-volontulon ekster Roterdamo

Post sukcesa sperto kun la programo EVS, TEJO ŝatus havi volontulojn en alia loko ol en ĝia sidejo, tamen ene de la programlandoj de Erasmus+ (EU, ELKA (krom Svislando), Makedonujo kaj Turkujo).

Ĉu EU daŭros?

Bruselo. — Se iu politikisto antaŭ dek jaroj proklamus, ke en 2020 la Eŭropa Unio disfalos, oni eble pensus, ke tiu politikisto estas mense malsana. Sed hodiaŭ pli kaj pli da homoj aŭ celas aŭ timas la disfalon de EU.

Ĉu EU sen la angla?

Vide el Bruselo Kiom da esperantistoj revadis pri elekto de Esperanto kiel oficiala neŭtrala lingvo por la Eŭropa Unio! Kiom da ni leteradis al membroj de la Eŭropa Parlamento por substreki la bonajn ecojn de nia internacia lingvo! Kaj nun iuj el ni kredas, ke la eliro de Britio el EU donos novan ŝancon al […]

Esperanto kiel simbolo de humanismo kaj demokratio

Kadre de la internacia lingvopolitika konferenco “Perspektivoj de lingva komunikado en la Eŭropa Unio”, organizita en Nitra la 28-29an de julio 2016, okazis senprecedenca evento. Unuafoje en la historio de EU, membro de la Eŭropa Komisiono (EK) parolis ne nur pri Esperanto, sen ankaŭ en Esperanto. Temas pri la konferenca ĉefparolado de Vytenis Povilas Andriukaitis, […]

Bonvolu lasi nin baldaŭ!

Vide el Bruselo La 23an de junio en Unuiĝinta Reĝolando de Granda Britio kaj Norda Irlando, tradicie nomata Britio, okazis referendumo pri plua (ne)membreco de Britio en la Eŭropa Unio (EU). Partoprenis 72,2% da voĉdonrajtantoj. Por la eliro el EU estis donitaj 17,41 milionoj da voĉoj (51,9%), kontraŭ la eliro voĉdonis 16,14 milionoj da britoj […]

Timoj de elmigrintoj

Vide el Bruselo Strange, sed post dudek jaroj de mia vivo en fremda lando, oni ne postulas ke mi pli kaj pli samiĝu al la denaskaj civitanoj de Belgio. Pro diversaj kaj iom neegalecaj kialoj en la ĉefurbo de Belgio kaj de Eŭropo oni ne devas tro adaptiĝi, se oni estas eŭropano kaj anglaparolanta civitano. […]

Estonteco de la Eŭropa Unio

Vide el Bruselo Maleblas vidi la estontecon. Tamen rigardante la pasintecon, oni klare vidas, kiom malforta estas la Eŭropa Unio (EU) hodiaŭ, kaj do eblas pripensi la estontecon. Meze de februaro Eŭropaj ŝtatestroj diskutis proponitan akordon kun la brita ĉefministro David Cameron. Temas pri nova traktado kaj leĝaj ŝanĝoj, por ke Unuiĝinta Reĝolando restu en […]

Ankoraŭfoje Katalunio

Vide el Bruselo Jean-Claude Juncker ne volas paroli pri Katalunio. (Foto: EK) La Eŭropa Komisiono (EK) malŝatas la ideon, ke parto de membro-ŝtatoj povas sendependiĝi. Ĉiam membroj de EK provas eviti komenti ĉi tiun temon, kvankam pli kaj pli ŝajnas, ke Katalunio aldoniĝos ĉi-jare al unu el la grandaj eŭropaj temoj en renkontiĝoj de ŝtatestroj. […]

Princo Laurent denove en la lumo

Vide el Bruselo Ne pasas multe da tempo antaŭ la belga princo Laurent reaperas en la lumo. Laurent estas la tria infano de la antaŭa belga reĝo Alberto II. Li estas la pli juna frato de Filipo, la nuna reĝo de la belgoj. Laŭ leĝo, princo Laurent rajtas ricevis jare de la ŝtato 300 mil […]

Katalunio, Eŭropo kaj Esperanto

Vide el Bruselo Ĉu Katalunio vere sendependiĝos post 18 monatoj? Nur la estonteco diros al ni kio okazos. Tamen la eventoj en Katalunio profunde pensigas nin pri lingvoj, nacieco kaj ankaŭ pri Esperanto. Ni ja scias, ke esperantistoj venas el plej diversaj politikaj fluoj. Iuj el ili ofte kaj vigle oponas al sendependecaj movadoj, vidante […]

Eŭropo kaj principoj

Vide el Bruselo Unu plian fojon gvidantoj de la landoj de la Eŭropa Unio (EU) renkontiĝis en Bruselo por diskuti la problemon de migrantoj. La 15an de oktobro ili aprobis novan agadplanon, per kiu ili esperas ĉesigi la alfluon de migrantoj al Eŭropo. Ĉi-foje la agadplano enhavas la promeson doni ĉ. tri miliardojn da eŭroj […]

Neniu miraklo por la klimato

Vide el Bruselo Laŭ sciencistoj, Eŭropo verŝajne travivos ekstreme malvarman vintron ĉi-jare. Ili prognozas, ke la temperaturo falos sub 20 Celsiajn gradojn. Kompreneble, multaj skeptikuloj ĵetas polvon sur raportojn pri la klimata ŝanĝ(iĝ)o kaj deklaras, ke la homaro neniel respondecas pri la klimato. Klimatŝanĝiĝo, laŭ ili, estas maniero por registaroj imposti personojn. Tamen sciencistoj daŭre […]

Malhisi la flagojn

Vide el Bruselo La ĵurnalistoj malofte rigardas en la pasintecon. Ĉiam ni enfokusigas la estontecon kaj ĉion, kio novas. Antaŭ kvin jaroj, Eŭropo ŝajnis solvi la grekan “problemon” laŭ la tiama prezidanto de la Eŭropa Komisiono José Manuel Barroso. Jam estis faritaj kaj interkonsentitaj “solidaj, fareblaj kaj betonaj proponoj” por Eŭropo, diris Barroso. Efektive, Barroso […]

Britio, ĉu denove insula?

Vide el Bruselo En la parlamenta balotado, okazinta la 7an de majo en la Unuiĝinta Reĝolando de Britio kaj Norda Irlando, venkis la Konservativa Partio, kaj ĝia gvidanto David Cameron deklaris, ke li plenumos sian balotpromeson okazigi referendumon pri la (ne)membreco de la regno en la Eŭropa Unio (EU). La nova dekstra registaro do finfine […]

Eŭropa Energia Unio

Vide el Bruselo Meze de marto eŭropaj gvidantoj en sia pintokunveno en Bruselo apogis la planon de la Eŭropa Komisiono (EK) pri la Eŭropa Energia Unio. La planon EK proponis komence de la jaro kaj metis prioritatojn por la eŭropaj energia kaj klimata politikoj dum la venontaj jaroj. La plano enhavas kvin prioritatajn rubrikojn: energia […]