10 Julio 2015 de AlKo
Edward Kozyra, konata Esperanto-aktivulo kaj propagandisto de la internacia lingvo, vicprezidanto de la Pollanda asocio “Eŭropo-Demokratio-Esperanto”, ricevis la Bronzan Krucon de Merito pro la promociado de Esperanto. La premiado okazis en la Ŝekspira Teatro en Gdansko kadre de la konferenco “25 jaroj de memregado. Defioj por la venontaj 25 jaroj”. Komisiite de la Pollanda prezidento [...]
11 Marto 2014 de AlKo
Vide el Bruselo Jam dum kelkaj monatoj videblas, ke membroj de la Eŭropa Parlamento malpli ofte sin prezentas en la diversaj komitatoj. Plej grava estas la preskaŭ kompleta manko de parlamentanoj dum la kutima ĵaŭda posttagmeza diskuto pri homaj rajtoj ĉiumonate en Strasburgo. La parlamentanoj devas pripensi sian estontecon. Ĉu ili restos anoj de la [...]
26 Marto 2013 de AlKo
La 25an de marto 2013 la vojevodo de Grandpolio Piotr Florek dekoris du anojn de la estraro de la Federacio Eŭropo-Demokratio-Esperanto – la vicprezidanton d-ron Eŭgeno Macko kaj la sekretarion Stanislao Rynduch – per la Kavalira Kruco de la Ordeno de Merito por Respubliko Pollando. La ordenojn al ili per sia dekreto la 6an de [...]
20 Oktobro 2012 de AlKo
La retejo de la Senato de Pollando (la supera parlamenta ĉambro) informis, la 17an de oktobro en la Senato estis solenita la 125-jariĝo de Esperanto per tri sinsekvaj eventoj: fonda kunveno de la Parlamenta grupo por subteno de Esperanto, ekspozicio pri la Internacia Lingvo, kaj konferenco “125 jaroj de Esperanto”.