Arkivo por la etikedo 'Eŭropa Unio'

Ĉu EU sen la angla?

Vide el Bruselo Kiom da esperantistoj revadis pri elekto de Esperanto kiel oficiala neŭtrala lingvo por la Eŭropa Unio! Kiom da ni leteradis al membroj de la Eŭropa Parlamento por substreki la bonajn ecojn de nia internacia lingvo! Kaj nun iuj el ni kredas, ke la eliro de Britio el EU donos novan ŝancon al [...]

Bonvolu lasi nin baldaŭ!

Vide el Bruselo La 23an de junio en Unuiĝinta Reĝolando de Granda Britio kaj Norda Irlando, tradicie nomata Britio, okazis referendumo pri plua (ne)membreco de Britio en la Eŭropa Unio (EU). Partoprenis 72,2% da voĉdonrajtantoj. Por la eliro el EU estis donitaj 17,41 milionoj da voĉoj (51,9%), kontraŭ la eliro voĉdonis 16,14 milionoj da britoj [...]

Timoj de elmigrintoj

Vide el Bruselo Strange, sed post dudek jaroj de mia vivo en fremda lando, oni ne postulas ke mi pli kaj pli samiĝu al la denaskaj civitanoj de Belgio. Pro diversaj kaj iom neegalecaj kialoj en la ĉefurbo de Belgio kaj de Eŭropo oni ne devas tro adaptiĝi, se oni estas eŭropano kaj anglaparolanta civitano. [...]

Estonteco de la Eŭropa Unio

Vide el Bruselo Maleblas vidi la estontecon. Tamen rigardante la pasintecon, oni klare vidas, kiom malforta estas la Eŭropa Unio (EU) hodiaŭ, kaj do eblas pripensi la estontecon. Meze de februaro Eŭropaj ŝtatestroj diskutis proponitan akordon kun la brita ĉefministro David Cameron. Temas pri nova traktado kaj leĝaj ŝanĝoj, por ke Unuiĝinta Reĝolando restu en [...]

Ankoraŭfoje Katalunio

Vide el Bruselo Jean-Claude Juncker ne volas paroli pri Katalunio. (Foto: EK) La Eŭropa Komisiono (EK) malŝatas la ideon, ke parto de membro-ŝtatoj povas sendependiĝi. Ĉiam membroj de EK provas eviti komenti ĉi tiun temon, kvankam pli kaj pli ŝajnas, ke Katalunio aldoniĝos ĉi-jare al unu el la grandaj eŭropaj temoj en renkontiĝoj de ŝtatestroj. [...]

Eŭropo kaj principoj

Vide el Bruselo Unu plian fojon gvidantoj de la landoj de la Eŭropa Unio (EU) renkontiĝis en Bruselo por diskuti la problemon de migrantoj. La 15an de oktobro ili aprobis novan agadplanon, per kiu ili esperas ĉesigi la alfluon de migrantoj al Eŭropo. Ĉi-foje la agadplano enhavas la promeson doni ĉ. tri miliardojn da eŭroj [...]

Malhisi la flagojn

Vide el Bruselo La ĵurnalistoj malofte rigardas en la pasintecon. Ĉiam ni enfokusigas la estontecon kaj ĉion, kio novas. Antaŭ kvin jaroj, Eŭropo ŝajnis solvi la grekan “problemon” laŭ la tiama prezidanto de la Eŭropa Komisiono José Manuel Barroso. Jam estis faritaj kaj interkonsentitaj “solidaj, fareblaj kaj betonaj proponoj” por Eŭropo, diris Barroso. Efektive, Barroso [...]

Britio, ĉu denove insula?

Vide el Bruselo En la parlamenta balotado, okazinta la 7an de majo en la Unuiĝinta Reĝolando de Britio kaj Norda Irlando, venkis la Konservativa Partio, kaj ĝia gvidanto David Cameron deklaris, ke li plenumos sian balotpromeson okazigi referendumon pri la (ne)membreco de la regno en la Eŭropa Unio (EU). La nova dekstra registaro do finfine [...]

Eŭropa Energia Unio

Vide el Bruselo Meze de marto eŭropaj gvidantoj en sia pintokunveno en Bruselo apogis la planon de la Eŭropa Komisiono (EK) pri la Eŭropa Energia Unio. La planon EK proponis komence de la jaro kaj metis prioritatojn por la eŭropaj energia kaj klimata politikoj dum la venontaj jaroj. La plano enhavas kvin prioritatajn rubrikojn: energia [...]

Kion ni manĝas?

Vide el Bruselo Du jarojn post grandega viando-skandalo, la Eŭropa Parlamento voĉdonis por devigi la vendistojn informi konsumantojn pri la lando de origino de karno uzata en antaŭfaritaj manĝaĵoj, ekzemple, en “lasanjoj”. Tio jam estas la kazo por freŝa bov-karno, kiu estas por rekta konsumado – ni kuiras kaj manĝas ĝin rekte. Sed 30-50% (la [...]

Diskuti la energian kaj klimatan politikojn

Vide el Bruselo Fine de oktobro la eŭropaj ĉefoj denove kunvenos en Bruselo por diskuti la energian kaj klimatan politikojn. Iom antaŭ la kunveno estis publikigita nova raporto, kiu montras, kiel grandaj firmaoj en la energisektoro volas konservi la dependecon de la Eŭropa Unio (EU) de la importataj fosiliaj brulaĵoj. Tio okazas malgraŭ la grandaj [...]

Ĉu Bruselo decidos pri klimato?

Vide el Bruselo La EU-balotoj montris, ke kreskis partioj kaj politikistoj, kiuj kontraŭas la ideon de Eŭropo, kaj ankaŭ tiuj, kiuj kontraŭas kelkajn bazajn ideojn de homaj rajtoj. La Eŭropa Parlamento (EP) devos ankoraŭfoje bonvenigi Marie Le Pen, gvidantinon de la Nacia Fronto, kiu atingis 25% da voĉoj en Francio. Ŝi volas konstrui ekstremdekstrularan politikan [...]

Kimrio kontraŭ Eŭropo

Vide el Bruselo Kiel kimro, mi komprenas, ke plejmulto da homoj en Anglio, kaj certe en la sud-orienta Anglio kontraŭas plian proksimiĝon al la Eŭropa Unio (EU). Se la lastaj opinisondoj ripetiĝos fine de majo je la balota tago, la Brita Sendependeca Partio UKIP iĝos la dua partio en Kimrio kaj denove gajnos unu el [...]

Eŭropaj elektoj

Vide el Bruselo Jam dum kelkaj monatoj videblas, ke membroj de la Eŭropa Parlamento malpli ofte sin prezentas en la diversaj komitatoj. Plej grava estas la preskaŭ kompleta manko de parlamentanoj dum la kutima ĵaŭda posttagmeza diskuto pri homaj rajtoj ĉiumonate en Strasburgo. La parlamentanoj devas pripensi sian estontecon. Ĉu ili restos anoj de la [...]

Viando eŭropa

Vide el Bruselo Vegetarismo kaj Esperanto havas longan kunhistorion. Jam en 1893 aperis favoraj artikoloj pri vegetarismo kiujn Zamenhof poste metis en la Fundamentan Krestomation. Laŭ la Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA), Zamenhof mem havis pozitivan sintenon al vegetarismo. Ankaŭ indas noti, ke dum la kvara UK en Dresdeno, en aŭgusto 1908, fondiĝis asocio, kiu [...]



Bad Behavior has blocked 849 access attempts in the last 7 days.