Arkivo por la etikedo 'Eŭropa Komisiono'
5 Aŭgusto 2016 de AlKo
Kadre de la internacia lingvopolitika konferenco “Perspektivoj de lingva komunikado en la Eŭropa Unio”, organizita en Nitra la 28-29an de julio 2016, okazis senprecedenca evento. Unuafoje en la historio de EU, membro de la Eŭropa Komisiono (EK) parolis ne nur pri Esperanto, sen ankaŭ en Esperanto. Temas pri la konferenca ĉefparolado de Vytenis Povilas Andriukaitis, [...]
27 Januaro 2016 de AlKo
Vide el Bruselo Jean-Claude Juncker ne volas paroli pri Katalunio. (Foto: EK) La Eŭropa Komisiono (EK) malŝatas la ideon, ke parto de membro-ŝtatoj povas sendependiĝi. Ĉiam membroj de EK provas eviti komenti ĉi tiun temon, kvankam pli kaj pli ŝajnas, ke Katalunio aldoniĝos ĉi-jare al unu el la grandaj eŭropaj temoj en renkontiĝoj de ŝtatestroj. [...]
22 Junio 2015 de AlKo
Vide el Bruselo La ĵurnalistoj malofte rigardas en la pasintecon. Ĉiam ni enfokusigas la estontecon kaj ĉion, kio novas. Antaŭ kvin jaroj, Eŭropo ŝajnis solvi la grekan “problemon” laŭ la tiama prezidanto de la Eŭropa Komisiono José Manuel Barroso. Jam estis faritaj kaj interkonsentitaj “solidaj, fareblaj kaj betonaj proponoj” por Eŭropo, diris Barroso. Efektive, Barroso [...]
8 Aprilo 2015 de AlKo
Vide el Bruselo Meze de marto eŭropaj gvidantoj en sia pintokunveno en Bruselo apogis la planon de la Eŭropa Komisiono (EK) pri la Eŭropa Energia Unio. La planon EK proponis komence de la jaro kaj metis prioritatojn por la eŭropaj energia kaj klimata politikoj dum la venontaj jaroj. La plano enhavas kvin prioritatajn rubrikojn: energia [...]
8 Februaro 2015 de AlKo
En novembro 2014 ekfunkciis la nova Eŭropa Komisiono (EK) – plenumorgano de la Eŭropa Unio (EU). EK, foje nomata registaro de EU, konsistas el 28 membroj – po unu el ĉiu lando de EU. Litovion en ĝi reprezentas Vytenis Povilas Andriukaitis, EKano pri sanprotektado kaj pri sekureco de manĝaĵoj, kiu scias kaj subtenas Esperanton.
17 Decembro 2014 de AlKo
Vide el Bruselo La nova Eŭropa Komisiono jam dum kelkaj monatoj laboras. Tamen inter la 28 novaj komisionanoj neniu okupas postenon rekte respondecan pri la plurlingvismo. Laŭ la frisa politikulino Jannewietske de Vries, tio konfirmas la malkreskantan intereson en plurlingvismo ĉe la nivelo de la Eŭropa Unio. En la lastaj jaroj la Komisiono ja havis [...]
16 Novembro 2014 de AlKo
Vide el Bruselo Potenco ĉiam koruptas, se oni longe restas ĉe la pinto. Sed ne pasis eĉ unu monato ekde la enoficiĝo de la nova prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker, kiam tiu alfrontis gravan skandalon. Temas pri interkonsentoj de la Luksemburgia registaro kun grandegaj firmaoj. En la longa listo de tiuj firmaoj estas, [...]
13 Junio 2013 de AlKo
Vide el Bruselo Pro la malkovro de centmiloj da bankkontoj en impostparadizoj tra la mondo, ekmoviĝis ankaŭ moŝtuloj en Bruselo. Tamen evidentiĝas, ke la Eŭropa Unio (EU) nur ege malfacile kapablos kontraŭi impostevitadon.
8 Julio 2012 de AlKo
Vide el Bruselo Daŭraj diskutoj pri la problemoj de la eŭro-zono grave efikas al la laboro kaj ambicioj de la Eŭropa Unio en aliaj kampoj. Dum longa tempo politikistoj en Bruselo fieris, prave aŭ neprave, pri sia laboro por la klimato. Nun pli kaj pli ŝajnas, ke ne plu eblas progresi sen ŝanĝi la decido-sistemon, [...]
21 Septembro 2011 de AlKo
Membro-ŝtatoj de la Eŭropa Unio kun troaj ŝuldoj devos malhisi siajn flagojn ĝis duono de la flag-masto. Tio estas unu el la plej amuzaj ideoj, proponitaj de la germana membro de la Eŭropa Komisiono Günther Oettinger. Efektive, Oettinger respondecas pri energio kaj ne estas konata kiel spertulo en ekonomiaj kaj financaj aferoj. Oettinger ankaŭ proponas, [...]