Arkivo por la etikedo 'Eŭropa Esperanto-Unio'

Krynica: Jubilea partopreno en la jubilea Ekonomia Forumo

Iĝis jam bona tradicio, partopreni kiel “Esperanto” en la prestiĝa “Ekonomia Forumo” en la pola urbo Krynica-Zdrój. Du jubileoj okazis tie ĉi-jare: la forumo mem festis sian 25an jaron, kaj samtempe Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kun la Esperanto-stando partoprenis ĝin jam la dekan fojon. La forumo, ofte nomata “pola Davos”, altiris ĉi-jare rekorde multajn: tri mil [...]

Esperanto kaj multlingvismo

La ekonomia forumo en la pollanda urbeto Krynica estas tradicia aranĝo de Centra Eŭropo, kiu traktas la mondon de la financa flanko, sed ne nur. Jam la 24an fojon ĝi okazis, ĉi-foje inter 2a kaj 4a de septembro, kun partopreno de pli ol du miloj da diversaj aktivuloj de politika, ekonomia, ĵurnalista, socia kaj kultura [...]

La deka Eŭropa kongreso: Malgranda, sed riĉ-enhava

De la 6a ĝis la 12a de julio okazis en kroatia urbo Rijeka la deka kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU). Kvankam kun nur 146 partoprenantoj el 21 landoj ĝi estis la plej malgranda ĝisnuna EEU-kongreso, ĝi estis tre riĉa enhave. La kongreson aŭspiciis la ŝtatprezidento de Kroatio Ivo Josipović, kio grave levis ĝian prestiĝon kaj [...]

Jubilea kongreso de EEU

La deka jubilea kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), okazonta la 6–12an de julio 2014 en Rijeka (Kroatio), diskutos pri la temo “Justa Eŭropo – justa lingva solvo en EU”, kion aparte substrekis en sia deklaro kroata ŝtatprezidanto Ivo Josipović, kiu aŭspicias la kongreson pro tio ke lia prezidanta programo ĉefe enhavis la celon realigi [...]

Jubilea kongreso de EEU ĉe Adriatiko

Inter la 6a kaj 12a de julio 2014 okazos en la marborda Kroatia urbo Rijeka la jubilea 10a kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) honore al la fakto, ke Kroatio eniris la Eŭropan Union en 2013 kiel la plej nova 28a membro. La temo de la kongreso estas “Justa Eŭropo kun justaj lingvaj rilatoj – [...]

Krynica denove kun Esperanto

Jam la 22a Ekonomia Forumo okazis ekde la 4a ĝis la 6a de septembro 2012 en la Pollanda kuracurbeto Krynica-Zdrój. Kaj ĉi-jare la sepan sinsekvan fojon ankaŭ Esperanto estis denove prezentita dum la Forumo. Kunlaboro de pluraj Esperanto-organizoj ebligas la ĉeeston en tiu ĉi prestiĝa kaj grava evento. La Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), kiel la oficiala [...]

La 9a Eŭropa kongreso en Galivo

La 9a kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) okazis inter la 16a kaj 20a de julio 2012 en la irlanda urbo Galivo (angle: Galway; irlande: Gaillimh) kun 157 partoprenantoj el 28 landoj, de Ruslando ĝis Kubo. La prezidanto de Irlando, Michael D. Higgins, estis la patrono kaj sendis tre pozitivan kaj kuraĝigan mesaĝon pri Esperanto. [...]

Kia estus Eŭropo sen EU?

“Kia estus Eŭropo nun, se ne ekzistus Eŭropa Unio?” Por respondi al tiu demando, kunvenis ekde la 9a ĝis la 11a de majo en Triesto, nord-orienta Italio, 140 personoj el pluraj Eŭropaj landoj. Fakte Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kunlabore kun la Triesta Esperanto-Asocio okazigis tritagan konferencon al kiu partoprenis ne nur gravuloj (pri kiuj mi diros [...]



Bad Behavior has blocked 850 access attempts in the last 7 days.