La prezidento de Kroatio akceptis esperantistojn
La 11an de junio la prezidento de Kroatio Ivo Josipović akceptis delegacion de esperantistoj okaze de la baldaŭ okazonta Eŭropa Esperanto-Kongreso en Rijeka, kies aŭspicianto li estas. En la delegacio estis prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) Seán Ó Riain, sekretario de EEU Zlatko Tišljar, estrarano de EEU Nikola Rašić, prezidanto de Kroatia Esperanto-Ligo (KEL) [...]














