La Balta Ondo » Eŭheno Kovtonjuk

Mark Fettes: Por UEA Krimeo restas parto de Ukrainio
La 30an de julio la prezidanto de UEA, Mark Fettes, respondis al la prezidanto de la Ukrainia Esperanto-Asocio, Eŭheno Kovtonjuk, kiu petis la gvidantojn de UEA taksi la decidojn pri Krimeo, kiujn akceptis la 28a konferenco de REU.

La prezidanto de UEA skribis:

En ĉiuj demandoj rilate al landlimoj ni sekvas la politikon de UN. Tio signifas ke por UEA Krimeo restas parto de Ukrainio. Kompreneble por ni ankaŭ gravas trovi solvojn kaj interkonsentojn, por ke ĉiuj esperantistoj, kie ajn ili loĝas, povu senti sin egalrajtaj partoprenantoj en la internacia movado. Ni ankaŭ komprenas, ke landa asocio povas fronti grandan politikan premon pri difinitaj demandoj.

Ni nun devos kolekti pli da informoj pri la situacio en REU kaj en Krimeo por decidi, kion fari. Evidente ni preferus trovi pacan interkonsenton kiu respektas la vidpunktojn de ĉiuj koncernaj aktivuloj kaj asocioj, sed la nepra bazo por tiu interkonsento estas la internacia juro.

D-ro Mark Fettes

Prezidanto

Universala Esperanto-Asocio

Ĉe represo bonvolu nepre mencii la fonton: La Balta Ondo

http://sezonoj.ru/2015/07/krimeo-3/

La Krimea problemo submetita al UEA
La decidoj de la 28a Konferenco de la Rusia Esperantista Unio (REU), kiu akceptis la Esperanto-Centron en Krimeo kiel regionan organizon de REU kaj decidis organizi en 2016 tutlandan Esperanto-renkontiĝon en Krimeo, kaŭzis ne nur la demarŝon de la redaktoro de REGo Georgij “Garik” Kokolija, pri kiu ni jam informis,  sed ankaŭ oficialan reagon de la Ukrainia Esperanto-Asocio (UkrEA), kies prezidanto Eŭheno Kovtonjuk adresis sin al la Prezidanto de UEA Mark Fettes, Ĝenerala Sekretario de UEA kaj al la Komitato de UEA.

La prezidanto de UkrEA atentigis, ke la decido de REU “kontraŭstaras la tutan Eŭropan kaj plejparte tutmondan rilaton al anekso de parto de Ukrainio – Krimeo” kaj “ne kongruas kun la neŭtraleco de UEA kaj provokas malpacon inter Landaj asocioj”. Li petis la gvidantojn de UEA taksi la decidon de REU kaj sciigi la starpunkton de UEA al UEA-membroj.

REU kaj UkrEA estas aliĝintaj asocioj de UEA. La Komitato de UEA nun kunsidas en Lillo, kaj ĝi ankoraŭ havos la eblon kaj tempon esprimi sian opinion pri la peto de UkrEA, sed oni metos ĉi tiun demandon eksterplane en la tagordon. La prezidanto de REU, Svetlana Smetanina, ĝis nun ne komentis publike la “Krimeajn decidojn” de la Konferenco.

Ĉe represo bonvolu nepre mencii la fonton: La Balta Ondo

http://sezonoj.ru/2015/07/krimeo-2/