Nia trezoro: Eŭgeno Lanti, la unua sennaciisto
Inter tiuj, kiuj evoluigis Esperanton kiel socian fenomenon, eble la plej nekutiman personecon havis Eŭgeno Lanti. Malkiel la ceteraj movadgvidantoj, li ne studis en gimnazio aŭ liceo, dum longa tempo manlaboris, kaj, plej grave: li fondis en Esperantujo tute apartan movadon, kiu ne fontis el la antaŭmilita movado, konstruita de Zamenhof, L. de Beaufront, profesoroj [...]














