Arkivo por la etikedo 'Estraro de UEA'

Esperanto-gazetoj ne plu aboneblas ĉe UEA

En la retejo de UEA aperis dokumento titolita “Raporto pri progresoj de la Estraro de UEA. Aŭgusto-Septembro 2019” kiu inkluzivas ankaŭ la agadon en oktobro. Duncan Charters, prezidanto de UEA, post formala enkonduko, skribas en la komenco de la raporto: Foje aperis asertoj, malgraŭ artikoloj, agado en plej diversaj forumoj, certe pli ol mil raportoj […]

La komitato de UEA en Lahtio

Delonge la komitata kunveno de UEA ne havis tian gravecon kiel tiu, kiu okazis en la 104a Universala Kongreso en Lahtio. Kiam la komitato de UEA kunsidis en 1922 en la proksima Helsinko, ĝi enkondukis la t. n. Helsinko-sistemon pri kunlaboro de UEA kun la naciaj societoj. Tiu aranĝo validis dum la postaj dek unu […]

La nova Estraro de UEA dividis siajn taskojn

En sia unua kunsido dum la 104a Universala Kongreso, la Komitato de UEA elektis novan Estraron por gvidi la Asocion dum la venonta trijara periodo. La nova Estraro ekoficis lundon, la 22an de julio, kadre de la tria Komitata kunsido en Lahtio. La taskodivido kundecidita de la Estraro dum sia merkreda kunsido estas la jena:

Fernando Maia Jr.: Entuziasma laboranto

Kial vi decidis kandidati? Esti estrarano en UEA spegulas tion, kion mi kredas grava por mia Esperanto-agado: kunlabori en internacia teamo por la celoj de la Asocio, por la Asocio mem, por la Esperanto-movado ĝenerale kaj por la socio. Ja estas por mi tre instige, ke pere de la agado en UEA ni povas porti […]

Duncan Charters: Kapabla en kunlaborado

Kial vi decidis kandidati? Ĉefe ĉar mi deziras servi la Asocion. En alia intervjuo mi parolis pri la signifo de la familio kiun reprezentas UEA, kaj la idealo de Esperanto restas daŭre freŝa kaj inspira pro la vivriĉiĝo kiun mi spertis per ĝi. Se mi povas helpi per mia movada kaj administra sperto progresigi la […]

Mi restos aktiva en la movado: Mark Fettes respondas

Mark Fettes estas unu el la plej oftaj intervjuatoj en La Ondo. Sed la nuna intervjuo estas nekutima, ĉar li konsentis respondi al senprecedence multaj 22 demandoj. La prezidanton de UEA pridemandis nia ĵus ekoficinta vicredaktoro Paweł Fischer-Kotowski, inter kies redakciaj respondecoj estas intervjuado. Ĵus komenciĝis la lasta jaro de via prezidanteco en UEA. Laŭ […]

La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo

Se estas aprilo, devas okazi la ĉiujara fizika kunsido de la Estraro de UEA. Tio daŭris tra preskaŭ tridek horoj kaj tri tagoj. La konsisto estis preskaŭ plena – mankis nur nia azia estrarano, Lee Jungkee, momente en Japanio, kiu partoprenis du horojn per Skajpo. Kompense, en Roterdamo volontule restadis komitatano Huang Yinbao (Trezoro), kandidato […]

Trezoro Huang Yinbao – nova estrarano de UEA

La 21an de aprilo la prezidanto de UEA Mark Fettes informis pri la rezulto de la reta voĉdonado en la komitato de UEA pri elekto de du pliaj estraranoj de UEA. Ĉi-sube estas lia informo. Finiĝis la voĉdono pri elekto de du pliaj estraranoj. Partoprenis 46 komitatanoj el 62, do la voĉdono estis kvoruma. Por […]

En tristo dronante

UEA fariĝis preskaŭ tro trista temo por meriti komentojn, ĉar el ili ja nenio sekvas. Post la popolisto Renato Corsetti kaj la nekomprenebla Probal Dasgupta, Mark Fettes estas prezidanto, kiu estas surda ne nur al niaj rimarkoj sed eĉ al siaj propraj spertoj. Ekde la 1990aj jaroj Fettes estis la kronprinco de UEA. Jam frue […]

La Elekta Komisiono de UEA proponas

La Elekta Komisiono ricevis (mem)proponojn de la Estraro kaj de aliaj komitatanoj, de kelkaj individuaj membroj kaj mem cerbumis pri kelkaj homoj. Entute 42 potencialaj kandidatoj estis konsideritaj. 9 forfalis pro neplenumo de membrecaj kriteroj; el la aliaj, 22 estis kontaktitaj, 17 malakceptis (inkluzive de 1 kiu anoncis kaj retiris sian kandidatiĝon) kaj 5 akceptis […]

UEA serĉas novajn estraranojn

Ekde la 1a de januaro Martin Schäffer transprenos la funkcion de Ĝenerala Direktoro de UEA kaj forlasos la postenon de Ĝenerala Sekretario. La Estraro de UEA krome esprimis, ke la nunaj laborfortoj ne estas sufiĉaj por taŭge mastrumi la kompleksan fakaron de la organizo. La Elekta Komisiono petas ĉiujn membrojn de UEA helpi trovi taŭgajn […]

Estrara Raporto pri la agado de UEA en 2016

La lasta jaro vidis la komencon de signifaj ŝanĝoj en UEA – ŝanĝoj en la personaro, en la strategio kaj en la bazaj dokumentoj kaj strukturoj de la Asocio. Per Ĝenerala Voĉdono, fine de la jaro, nia membraro aprobis aron da ŝanĝoj en nia Statuto, inkluzive de la jura memstarigo de TEJO kaj la ebligo […]

La Estraro traktis renovigojn en Roterdamo

Nova membrosistemo de UEA, kunlige kun nova datumbazo kaj nova retejo, estis unu el la paŝoj al modernigo traktitaj en la Estrara kunsido en Roterdamo, de la 21a ĝis la 24a de aprilo. Aldone al la ses estraranoj de UEA kaj observantoj de TEJO kaj ILEI, ĉeestis tri anoj de la teknika teamo kiu realigos […]

Revuo “Esperanto” – kio okazas?

La estraro de UEA venis al la punkto decidi en sia skajpa kunsido de la 15a de oktobro, ke iu estrarano devos respondeci pri la oficiala organo de la Asocio. La vic-prezidanto Stefan MacGill prenas tiun rolon kaj petas provizore al ĉiu kiu volas rilati kun la revuo Esperanto sendi siajn mesaĝojn ne nur al […]

Oni ne blagu en Nitro

Vortoj de komitatano Z Estas elektojaro en UEA. Iam ni klopodis instigi en tiu ĉi rubriko por kreo de elekta etoso, sed nun ni rezignas pri tia alvoko, ĉar jam estas malfrue. La tuta procezo ĉiam komenciĝas per la elektado de komitatanoj B “por reprezenti la individuajn membrojn en la Komitato”, kiel priskribis ilian rolon […]

La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo

La Estraro, Ĝenerala Direktoro kaj la nova redaktoro de la revuo “Esperanto” antaŭ la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. (Foto: Stefan MacGill) La Estraro de UEA kunsidis dum tri tagoj (la 23-25an de aprilo) en la Centra Oficejo en Roterdamo. Temas pri la unua kunsido gastigita de la nova Ĝenerala Direktoro, Veronika Poór, kaj […]

Demisio de Stefano Keller

La 22an de aprilo 2016 Stefano Keller sendis al la Komitato de UEA jenan mesaĝon: «mi informas vin per tiu ĉi mesaĝo pri mia demisio – pro diversaj kialoj, kaj kun efiko/valideco hodiaŭa – el mia estrara funkcio/ofico ĝis nun plenumita kiel estrarano respondeca pri eksteraj rilatoj, hodiaŭ anoncita al la Estraro, Ĝenerala kaj Vica […]

6a Afrika kongreso okazos en Burundo en 2016

Konforme kun decidoj faritaj en la 5a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), la 6a AKE okazos en Burundo en 2016. Same kiel ĉiu antaŭa AKE, ankaŭ ĝi estos organizata de la Afrika Komisiono de UEA kunlabore kun la landa Esperanto-asocio (ANEB) kaj lokaj aktivuloj en Burundo. La Estraro de UEA atentigas, ke la uzo de […]

Veronika Poór: Nova Ĝenerala Direktoro de UEA

Frue en la komitata kunsido en la centa Universala Kongreso estis publike anoncita la decido de la Estraro de UEA pri la nova Ĝenerala Direktoro. La decido favoris al Veronika Poór el Hungario. Tiu decido ja bezonis kelkajn tagojn post la intervjuoj, pro la alta kvalito de ĉiuj prezentaĵoj. La Asocio kore dankas al ĉiuj […]

Vojmezaj respondoj de prezidanto Fettes

Ĉi-vintre la Estraro de UEA, elektita somere 2013 en Rejkjaviko, atingis duonon de sia trijara mandato. Tio estas taŭga momento por vidi la (mal)atingojn de la 18-monata agado. La prezidanto de UEA Mark Fettes trovis kelkajn minutojn por respondi tri demandojn de nia redakcio: Kiujn planitajn celojn kaj projektojn vi kaj via teamo atingis dum […]