Arkivo por la etikedo 'esperantologio'
16 Januaro 2017 de AlKo
Mi ŝatus sciigi vin, ke la Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperantomuzeo realigis novan skanprojekton. Dum la pasintaj semajnoj la enhavtabeloj de kvin gravaj periodaĵoj estis skanitaj kaj nun konsulteblaj per la katalogo Trovanto. Ĉi-kune mi sendas liston de la koncernantaj titoloj kun la ligiloj.
6 Aprilo 2016 de AlKo
En februaro Michel Duc Goninaz sendis al la redakcio de La Ondo de Esperanto la unuan parton de sia studo Kelkaj rimarkoj pri la t. n. “akuzativo”, kiu aperis fine de februaro en la marta kajero de “La Ondo”. En la komenco de marto li sendis la duan kaj lastan parton de ĉi tiu studo, [...]
1 Aprilo 2016 de AlKo
Laŭ la Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto okazis elekto de la Estraro kaj de la direktoroj de la Sekcioj kaj Komisionoj de la Akademio de Esperanto. La nova prezidanto de la Akademio iĝis Probal Dasgupta, kiu ekoficas en ĉi tiu rolo anstataŭ la antaŭa prezidanto Christer Kiselman, kiu eksprezidantiĝis en decembro 2015. Dasgupta [...]
17 Decembro 2015 de AlKo
La 14an de decembro, vespere, kelkajn horojn antaŭ la komenco de la Zamenhofa Tago en Eŭropo, la prezidanto de Akademio de Esperanto, Christer Kiselman, kun la temlinio “Adiaŭ” cirkulere anoncis sian forlason de la prezidanteco de Akademio de Esperanto. Kun afabla permeso de Christer Kiselman ni publikigas lian adiaŭan leteron. Akademio de Esperanto La Prezidanto, [...]
17 Oktobro 2015 de AlKo
La aprila-maja Ondo proponis klarigi du Zamenhofajn proverbojn: 3. Mano manon lavas. 4. Razisto raziston razas. Svetlana Konjaŝova (Ruslando), uzante kelkajn vortarojn, jene skribis: Se scii la daŭrigon de la proverbo, estos pli kompreneble, kial mano manon “lavas”. “Mano manon lavas, kaj du manoj lavas la vizaĝon” (Ruka ruku mojet, a dve – lico); “Mano [...]
1 Majo 2015 de AlKo
Interlingvistiko kaj Esperantologio: Bibliografio de la publikaĵoj de Detlev Blanke. Kun dulingvaj enkondukoj kaj indeksoj = Interlinguistik und Esperantologie: Bibliographie der Veröffentlichungen von Detlev Blanke. Mit Einführungen und Registern in Deutsch und Esperanto / Editoris Ulrich Becker. – New York: Mondial, 2011. – 234 p. La sorto de la afero Esperanto estas intime ligita al [...]
14 Aprilo 2015 de AlKo
Respondon al la demando pri “Fungon englutis” el la Zamenhofa proverbaro sendis la usona-pollanda esperantisto Russ Williams: Kiel pri multaj tiaj esprimoj, mi povus pro kunteksto eble supozi, ke temas pri io negativa, ekzemple (kiel vi sugestas), ke iu devige akceptas malagrablaĵon… Sed ne vere klaras kial ĝi estu negativa, aŭ kial tiu specifa negativa [...]
6 Januaro 2015 de AlKo
En la postkongresa Ondo estis komencita la temo pri la figura signifo de kelkaj ne tute klaraj eroj el la Zamenhofa Proverbaro. Ni komencis per la iom mistera “Bela birdo!” (№160 en la Waringhiena eldono). Franclingvano, pro simileco kun “joli coco” tuj sentos ĉe “Bela birdo!” aludon al individuo malfidinda, suspektinda, iu fripono, delogulo, ktp.
24 Oktobro 2014 de AlKo
La 25–26an de septembro 2014 okazis la 3a Interlingvistika Simpozio en la Lingvistika Instituto (Novfilologia Fakultato) de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM, Poznano) kun la ĉefa temo Problemoj de internacia lingva komunikado kaj iliaj solvoj. La simpozion malfermis prof. Marek Nawrocki, vicrektoro de UAM, parolis d-ro Paweł Nowakowski, vicdirektoro de la Lingvistika Instituto kaj Kajetan [...]
15 Septembro 2014 de AlKo
La Zamenhofa Proverbaro estas trezoro por nia lingvo. Unu sola ekzemplo: “ŝtono de falpuŝiĝo”. Tre malfacile, eble eĉ neeble, estus trovi pli precizan, pli konvenan, pli demonstrecan de la konstru-kapablo de Esperanto, ol tiun nomon de la konusforma ŝtono, kiu ĉe murangulo ŝirmis domon kontraŭ la ferradoj de ĝiranta ĉeval-veturilo.
2 Junio 2014 de AlKo
En la februara Ondo aperis raporto pri la 23a konferenco de GIL (Interlingvistiko en la 21a jarcento), kiu okazis fine de 2013 en Berlin. Kiel tie menciite, GIL estas la akronimo de Gesellschaft für Interlinguistik (Societo pri Interlingvistiko). Mi prezentu ĝin iom pli detale.
8 Aprilo 2014 de AlKo
La novembra Ondo aperigis sekan informon, kies komenco estis jena: “Profesoro Christer Kiselman [prononcu: Ĉiselman] el la Matematika instituto de la Upsala Universitato (Svedio) estas elektita kiel la nova prezidanto de la Akademio de Esperanto (AdE) rezulte de la voĉdonado de 37 akademianoj. Christer Kiselman ekde 1989 estas membro de AdE; lastatempe li oficis en [...]
11 Februaro 2014 de AlKo
Efike kaj agrable pasis la interlingvistika sesio ekde la 1a ĝis la 7a de februaro 2014 en la universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) kun partopreno de dudeko da gestudentoj el dek landoj (entuziasma kvinopo el Brazilo, triopo el Pollando, po du el Svislando, Francio kaj Germanio, po unu el Ruslando, Hungario, Japanio, Koreio kaj Portugalio).
22 Novembro 2013 de AlKo
Blanke, Wera. Pri terminologia laboro en Esperanto: Elektitaj publikaĵoj / Red. Detlev Blanke. – Nov-Jorko: Mondial, 2013. – 330 p. Ne tro abundas en la Esperanta libra merkato libroj, kiuj serioze kaj profunde okupiĝas pri la terminologiaj agadoj en Esperanto. Tial mi tenas kun nekaŝata ĝuo la libron de Wera Blanke, kiu estas konata laborantino [...]
10 Oktobro 2013 de AlKo
ENKONDUKO 1.1 Ekzistas kaj estas praktike uzataj la jenaj tri sistemoj por trakti la proprajn nomojn en Esperanto: a) Plena esperantigo, jam tradicie uzata por multaj gravaj geografiaj nomoj (ekzemple Afriko, Nov-Jorko, Bulonjo-ĉe-Maro, Rejno, Himalajo) kaj por historie gravaj personoj (ekzemple Konfuceo, Julio Cezaro, Ŝekspiro). Plene esperantigitan propran nomon karakterizas kelkaj nepraj trajtoj: