Arkivo por la etikedo 'Esperanto'

La Unua Libro

La 14an de julio 1887 (la 26an de julio, laŭ la Gregoria kalendaro) en la presejo de Ĥaim Kelter (Varsovio) aperis la 42-paĝa broŝuro Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro (por Rusoj). Ĝia aŭtoro, la 27-jara Ruslanda judo Lazarj Markoviĉ Zamenhof (Лазарь Маркович Заменгоф), kaŝis sin sub la pseŭdonimo “D-ro Esperanto”. Ĝis la jarfino aperis [...]

Novaj Honoraj Membroj de UEA

Vilmos Benczik (Hungario) naskiĝis en 1945. Profesie li estis profesoro en altlerneja fakultato de la universitato ELTE en Budapeŝto.

UK-101: La kongresaj kurieroj en la reto

En la 101a Universala Kongreso de Esperanto, laŭ longa tradicio ĉiutage aperas kongresa kuriero, kiun povas senpage preni ĉiu kongresano, kaj kiu estas legebla ankaŭ en la retejo de UEA.

Nova Estraro de UEA

La 23an de julio 2016 la Komitato de UEA, kunveninta en Nitro (Slovakio) kie komenciĝas la 101a Universala Kongreso de Esperanto, elektis novan Estraron de UEA por la periodo 2016-2019. La nova Estraro konsistas el ses personoj: Emilio Cid Mark Fettes Lee Jungkee Stefan MacGill Martin Schäffer Maria Rosaria Spanò

La Ondo de Esperanto: Gravaj ŝanĝoj en 2017

La redakcio de La Ondo de Esperanto, kiu ĉi-jare festas la 25-jariĝon de la (re)fondo en 1991, analizis la problemojn, ligitajn kun plua produktado kaj distribuo de la revuo, kaj konsultis pri tio kelkajn fakulojn. Ni konkludis, ke:

La danĝera lingvo en nova eldono

Unu el la plej famaj verkoj pri la Esperanto-historio, La danĝera lingvo de Ulrich Lins, aperis ĉe UEA en nova, reviziita eldono ĝustatempe por prezento en la 101a UK en Nitro. Ĝi estos havebla ankaŭ en la SAT-kongreso en Herzberg kaj mendebla ĉe la Libroservo de UEA. Diktatoraj reĝimoj kaj fanatikaj ideologioj stampis Esperanton danĝera [...]

Kvar novaj muzikaj albumoj en Esperanto

Vinilkosmo, la plej konata muzikproduktejo kaj vendejo en Esperantujo, ampleksigis sian katalogon danke al kvar ĵus aperintaj albumoj en Esperanto. JoMo: jOmO okcitanas. 12 muzikaĵoj. Daŭro: 33 min. Produktita de Vinilkosmo en 2016. Albumo ref.: VKKD 128-063. Krom se ĉi tiu estas via unua kontakto kun Esperanto, aŭ vi pasigis la lastajn dudek jarojn sur [...]

BET-52: La Ondo festis sian 25-jariĝon

De maldekstre: Ahto Siimson (peranto, Estonio), Svetlana Smetanina (peranto, Ruslando), Gleb Malcev (ekspeda servo, Litovio), Aleksander Korĵenkov (redaktoro), Marian Zdankowski (redakciano, Pollando), Halina Gorecka (eldonanto), Povilas Jegorovas (redakciano, Litovio), Margarita Želve (peranto, Latvio), Irina Gonĉarova (kunlaboranto, Ruslando), Stano Marček (peranto, Slovakio). La 4an de julio en la kafejo “Banginuko vaišės” en Birštonas, ekster la oficiala [...]

Beletra Almanako, 2016, №25

La enkonduka temo de la 25a Boao estas ideala biblioteko prezentata de Jesper Lykke Jacobsen tra Umberto Eco. Cetere, 25 kajeroj de Beletra Almanako estas iaspeca jubileo kaj inda kontribuo al la Esperanta biblioteko. Proze kontribuis Grigorij Arosev, Lilia Ledon kaj Barry Friedmann. Originala poezio venas de Antonio Valén kaj Gerrit Berveling.

Cyberhelp atendas tradukantojn

Interreto, komputiloj kaj poŝtelefonoj hodiaŭ ludas gravan kaj preskaŭ neeviteblan rolon en ĉies vivoj, inkluzive de infanoj kaj junuloj. Kvankam en plej multaj kazoj, tio estas bona kaj utila, uzado de la interreto havas ankaŭ riskojn. Unu el tiuj estas reta ĉikanado: turmentado de infanoj fare de (ekzemple) samklasanoj, kiu ne ĉesas, kiam la lernejo [...]

BET-52: Ĉefministra saluto

Estimataj partoprenantoj de Baltiaj Esperanto-Tagoj! Historio atestas, ke Litovio estas grava lando ne nur por esperantistoj de la Baltaj landoj, sed ankaŭ al ĉiuj entuziasmuloj de ĉi tiu lingvo. Ĉar nome ĉi tie iam loĝis la aŭtoro de Esperanto Ludoviko Zamenhof. Tial oni povas diri, ke en ĉiu esperantisto estas iom da litoveco.

Gravaj atentigoj pri BET-52

1. La Organiza Komitato de BET-52 estas en la Administrejo (B. Sruogos str. 9) en la kunsida saloneto apud la direktora ĉambro 200 en la dua etaĝo. 2. La libroservo funkcias ĉiutage en salono de Odontologia kliniko (B.Sruogos str. 6). 3. Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj funkcias ĉiutage en klasoj de la urba gimnazio (Kęstučio str. 29) №24, [...]

Sunradioj de Esperanta vivo

Duhora paroliga horo de Aida Čižikaitė La 21a de majo 2016. Aukštadvaris, la urbeto tute proksima de Birštonas – la urbo de BET-52. Ĉi tien, al sia tradicia dutaga Ĵurnalista Seminario jam la naŭan fojon venis preskaŭ 50 litoviaj esperantistoj el Vilno, Kaŭno, Panevėžys, Šiauliai kaj Mažeikiai.

La ora jubileo de Boatado

Ĉiuprintempe la Esperanto-klubo Juneco el Vilno okazigas Boatadon. Ĉi-jare ĝi estis jubilea, jam la 50a. Partoprenis la jubilean Boatadon 31 esperantistoj el Litovio, Latvio, Ukrainio, Pollando, Ĉeĥio, Germanio kaj Katalunio. La 27–29an de majo ili ekskursis kaj traboatis pli ol 20 lagojn kaj lagetojn en la Nacia parko de Aŭkŝtaitio. Ni vizitis antikvan vilaĝon, muelejon [...]

Jubilea evento en Krakovo

La 3–5an de junio 2016 okazis la 30aj Esperantaj Tagoj de Krakovo kun partopreno de samideanoj lokaj kaj gastoj el Pollando, Germanio kaj Ĉeĥio.



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.