Arkivo por la etikedo 'Esperanto'
3 Januaro 2011 de AlKo
Nia trezoro estas kleriga rubriko en La Ondo de Esperanto; ĝi celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon. En la 2008a jaro en Nia trezoro estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture: la Unua Libro de [...]
30 Decembro 2010 de AlKo
La sekvan tagon post la Zamenhofa Tago estis dissendita al la abonantoj la januara kajero de La Ondo de Esperanto, kiun jam ricevis plejparto de niaj Eŭropaj abonantoj. La unuan Ondon en 2011 komencas informo pri la elekto de Katalin Kováts kiel la Esperantisto de la Jaro 2010 kaj panorama prezento de la esperantista vivo [...]
28 Decembro 2010 de AlKo
KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) estas hodiaŭ unu el la plej gravaj agadoj stimulantaj la sciencan kaj fakan uzon de Esperanto. Origine temis pri komuna aranĝo de la sciencteknikaj sekcioj de la ĉeĥa kaj slovaka landaj asocioj de UEA, kiu okazis sepfoje inter 1978 kaj 1989, kaj reviviĝis en 1998 [...]
19 Decembro 2010 de Alekseo
La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. La listo de la laŭreatoj 1998 William Auld (Skotlando) 1999 Kep Enderby (Aŭstralio) 2000 Hans Bakker (Nederlando) Mauro La Torre (Italio) Jouko Lindstedt (Finnlando) 2001 [...]
18 Decembro 2010 de AlKo
Du gravaj primovadaj artikoloj estas en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto, kiun jam ricevis la abonantoj. La titolo de la unua, Subeniro kaj falo de UEA, de Renato Corsetti parolas per si mem, kaj Zbigniew Galor en sia Kiel esperantistoj perdas sian komunumon analizas la t.n. “polan internan militon” kaj konkludas, ke [...]
16 Decembro 2010 de AlKo
Novjorka intervjuo Ulrich Becker (1958) estas Germano, al multaj konata kiel verkisto (La aĵoj kaj la sezonoj, Ĉiuj dioj estas for, Novjorkaj poemoj). Mi renkontis lin ĉi-septembre en Novjorko kiam li en rolo de eldonisto lanĉis la anglalingvan romanon Reluctant Messiah de Trevor Steele. Certe multaj konas vin ankaŭ pere de via longjara Germania esperantumado [...]
15 Decembro 2010 de AlKo
Certe vi aŭdis, Kara Leganto, ke la vojo al la fina venko per ĉiutaga instruado de Esperanto estas plena de embarasoj, penoj kaj rezulte ĝi estas nek tro efika nek certa. Sume, ne tro alloga. Male al ideo de alia vojo, kompreneble libera de tiuj ĉi limigoj: jen politikistoj decidas, ke Esperanto estas devige instruata. [...]
15 Decembro 2010 de AlKo
Subeniro Estas tre malfacile por mi verki ĉi tiun artikolon, ĉar agnoski la subeniron de UEA dum mia aktiva vivo signifas agnoski mian propran malsukceson. Sufiĉas rigardi la grafikaĵon en http://eo.Wikipedia.org/wiki/Membronombroj_de_UEA. Surbaze de la informoj en tiu artikolo kaj la statistiko aperinta en la aprila numero de la revuo Esperanto, jen la ciferoj de la [...]
15 Decembro 2010 de AlKo
La 10an de oktobro en la urba biblioteko de Aalen (Germanio) okazis festa transdono de la Esperanto-kulturpremio, kreita de la FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen, kiun ricevis la geedzoj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov (Kaliningrado, Ruslando). Ĉi-sube estas la teksto de la dankparolado, legita de Aleksander Korĵenkov. Karaj gesinjoroj, kolegoj, samideanoj! Estas granda honoro ĉeesti [...]
15 Decembro 2010 de AlKo
Post multaj jaroj la ARtaj KONfrontoj en ESperanto forlasis la lernejon Łejery apud la Citadelo de Poznano kaj translokiĝis al la Fervojista Kulturdomo, kie rezidas la klubo E-Senco, kaj kiun gvidas esperantisto Wiesław Libner. La ŝanĝo de la ejo finance savis la aranĝon, al kiu ĉi-jare venis ducento da personoj. La nova ejo havis nur [...]
15 Decembro 2010 de AlKo
La renova estraro de Probal Dasgupta gvidas UEA jam trionan jaron, sed verajn vivosignojn ĝi ne donis. Ŝajnas ankaŭ troige diri, ke ĝi gvidas. Se komunumo havas gvidanton, oni sentas lian ĉeeston, sed ĉu UEA estas gvidata, jen la demando. Sekvante retlistojn oni konkludas, ke la gvidanto de UEA estas Renato Corsetti. Eĉ la retlisto [...]
17 Oktobro 2010 de AlKo
La 10an de oktobro, dimanĉe, en la urba biblioteko de Aalen (Germanio) okazis festa transdono de la Esperanto-kulturpremio, kreita de la FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen. Ĉi tiun premion, kiu estas la plej granda en Esperantujo, povas ricevi personoj, organizaĵoj aŭ institucioj, kiuj dum daŭro de sufiĉe longa tempo akiris meritojn rilate al la subtenado [...]
17 Oktobro 2010 de AlKo
La Estraro de la Akademio de Esperanto dissendis la 16an de oktobro 2010 la 14an eldonon de siaj Oficialaj Informoj kun la rezulto de la elektoj en la Akademio de Esperanto. Rezultoj de la elekto de la estraro kaj de la direktoroj de la Akademio
17 Oktobro 2010 de AlKo
La elektoj en UEA estas teda temo, ĉar apenaŭ eblas skribi ion, kio ne estis dirita antaŭ tri jaroj kaj eĉ pli frue. En majo la elektokomisiono publikigis sian proponon pri la nova estraro. Ne tute sensurpriza estas tiu listo. Vere neatendita estis nur la ellaso de la vigla ĉiliano José Vergara, kies lokon pri [...]
16 Oktobro 2010 de AlKo
Lastatempe oni ofte legas alarmajn informojn pri la membroŝrumpo en Esperantujo. HeKo sciigis, ke SAT en 2009 havis 489 pagintajn membrojn, plus 276 al kiuj la membreco estis donacita. UEA per siaj Gazetaraj Komunikoj (GK) regule informas pri sia membraro, malrapide reduktiĝanta. Pli rapide falas la membraro de TEJO, kaj Libera Folio atentigis, ke dum [...]