Arkivo por la etikedo 'Esperanto'
25 Majo 2011 de AlKo
En la redakcia kolumno de la marta kajero de La Ondo de Esperanto kaj en niaj retejoj ni sciigis pri la tre malfacila situacio de Halina Gorecka, kiu pro la neceso atendi gravan operacion (grefto de reno) devas dum longa tempo vivi en Moskvo. Multaj esperantistoj el diversaj landoj tuj reagis per bondeziraj leteroj kaj [...]
23 Majo 2011 de AlKo
Aperis sur disko kvar kolektoj de zamenhofologia materialo kolektita de Ludovikito. Iam kompletigota plena verkaro de l. l. zamenhof, familiare konata kiel PVZ (legu pli pri ĝi), estas projekto de la japana zamenhofologo Ludovikito (Itô Kanzi). Eldoninte kadre de PVZ entute 58 volumojn en kelkaj serioj, Ludovikito forpasis en 2005, ne sukcesinte presigi ĉion kolektitan. [...]
22 Majo 2011 de AlKo
«Kara Sinjoro! Kun granda plezuro mi ricevis la unuan numeron de Via gazeto “la Ondo de Esperanto”. Dum eĉ plej malgrandaj nacioj havas sian Esperantan organon, la granda ruse-parolanta nacio restis en la lasta tempo tute sen organo; tial la apero de via gazeto, kiu metas finon al tiu stranga kaj bedaŭrinda situacio, sendube estos [...]
21 Majo 2011 de AlKo
IREM okazis dum Pasko en Seto, agrabla Mediteranea urbo, sur la Langvedoka marbordo, fama pro siaj kanaloj, sia granda lageto de Taŭo, kiun oni povas admiri de la supro de la tre konata Mont Saint Clair. Krom la prelegoj, laborgrupoj, jarkunvenoj, debatoj, filmoprojekciado, danca ateliero, ekskursoj ktp (vidu la artikolon de Arno Lagrange) kvar riĉaj [...]
21 Majo 2011 de AlKo
La 22–26an de aprilo 2011 en Seto (france: Sète) la Inter-Asocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo (IREM) akceptis buntan partoprenantaron de preskaŭ 400 homoj precipe el Francio sed ankaŭ el diversaj aliaj landoj najbaraj (Belgio, Katalunio…) kaj pli malproksimaj (Ruslando, Nepalo, Japanio, Kubo…).
21 Majo 2011 de AlKo
La nova prezidanto de PEA, Arkadiusz Zychewicz, elektita en la 32a Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Nowy Sącz, afable respondis nian demandon pri la programo, kiun la nova gvidantaro de PEA realigos dum sia mandato: «Niaj planoj estas plibonigi enajn informadojn per tradiciaj iloj kaj per interreto ĉefe uzante la retejon esperanto.pl. Ankaŭ ni volas fari ŝanĝojn [...]
21 Majo 2011 de AlKo
La 32a Tutpollanda Esperanto-Kongreso okazis 30 apr – 7 maj 2011 en la intermontara urbo Nowy Sącz (100 km sudoriente de Krakovo) kun 169 partoprenantoj.
20 Majo 2011 de AlKo
En 2009 en Kondoros (Hungario) Peng Zhengming proponis organizi Internacian Esperanto-Konferencon en Wuhan. Tiu loko estis elektita por 2011. Nia karmemora Lena de Zilah longe korespondadis kun ĉinaj verkistoj, kies artikoloj aperis en La Gazeto, kaj ŝia granda deziro estis, ke IEK iam okazu en Ĉinio. Lena, jen ni kaj viaj ĉinaj korespondantoj! Vi kaj [...]
6 Majo 2011 de AlKo
Hodiaŭ, la 6an de majo en la virtuala kiosko de La Ondo / Sezonoj aperis du faksimilaj libroj, eldonitaj en 1912 kadre de la serio “Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj”. Temas pri Dio – unu por ĉiuj verkita de Lev Tolstoj surbaze de Le Café de Surate de Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre, [...]
5 Majo 2011 de AlKo
En la marta Ondo aperis resumo de la abonstatistiko por la 2010a jaro, laŭ kiu pasint-jare ni havis nur 509 abonojn — malplej multe dum la lastaj sep jaroj. Tiam ŝajnis, ke la malkresko daŭros ankaŭ en la nuna jaro. Feliĉe, tio nur ŝajnis. Je la unua de majo 2011 ni ricevis jam 518 abonkotizojn, [...]
5 Majo 2011 de AlKo
Otira, Darik. Vojaĝo al kuniĝo: Konfesoj de seksobsedito. — Novjorko: Mondial, 2010. — 362 p. Pseŭdonimulo Darik Otira ĉe la eldonejo Mondial aperigis 362-paĝan romanon Vojaĝo al kuniĝo kun subtitolo “konfesoj de seksobsedito”. Estas iusenca defio recenzi ĝin, ĉar temas pri interesa fenomeno: la aŭtoro tutkore volas ŝoki la legantojn, sed tiuj apenaŭ ŝokiĝas. Estas [...]
5 Majo 2011 de AlKo
Ekde la 2001a jaro en la literatura konkurso Liro ĉiujare (escepte de la 2009a jaro, kiam en Liro estis nur originalaj branĉoj) estas proponata konkurs-branĉo pri proza tradukado el la angla lingvo. Preskaŭ ĉiuj premiitaj tradukoj jam aperis en La Ondo de Esperanto kaj iam aperos en antologieto de anglalingva novelarto, kiu enhavos ankaŭ kelkajn [...]
11 Marto 2011 de AlKo
Antaŭ unu monato en La Ondo de Esperanto aperis la tradicia statistika revuo pri la Esperanto-libroproduktado. Nun sekvas ĝia fina parto — pri libroj tradukitaj en Esperanton. Memorigeto: la bazo de la statistiko estas la rubriko Laste aperis de la revuo Esperanto, kiu listas ĉiujn librojn, kiujn la libroservo de UEA ekvendis en la koncerna [...]
2 Marto 2011 de AlKo
En la pasinta jaro La Ondo de Esperanto ricevis 509 abonkotizojn. Ĉi tiom estas je 34 kotizoj malpli ol en 2009, kaj je 64 kotizoj malpli ol en la rekorda jaro 2008. La abon-nombro refalis al la jaro 2003, kiam ĝi unuafoje superis kvincenton, sed la laŭlanda strukturo nun estas alia ol antaŭ sep jaroj: [...]
1 Marto 2011 de AlKo
La marta kajero de La Ondo de Esperanto ĉi-matene estis dissendita al la abonantoj el Olsztyn (Pollando). La abonantoj de la elektronika versio (pdf) povas elŝuti ĝin en la retejo de La Ondo uzante siajn unikajn nomon kaj pasvorton: http://esperanto.org/Ondo/Aktualaj/ En ĉi tiu retejo jam aperis kelkaj martaj tekstoj (intervjuo pri Esperanto Internacia, komentario de [...]