Arkivo por la etikedo 'Esperanto'
27 Septembro 2016 de AlKo
La junia Boao prezentas riĉan sortimenton por legemuloj. Proze kontribuis Mikaelo Bronŝtejn, Espopore (Evgenij Georgiev), Klára Ertl, Steven K. Smith kaj Ludmila Novikova. Originala poezio venas de Espopore, Anneke Schouten-Buys, Paulo Nascentes, Petro Palivoda, Tatjana Auderskaja. Fasko da Fabloj de Ikso estas postmorta omaĝo al Xu Daorong.
26 Septembro 2016 de AlKo
UEA lanĉas konkurson por la renovigo de Esperanto.net kun premio de tri mil eŭroj. Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon pri la nova retejo por montri Esperanton kiel ni fieras pri ĝi: moderna ideo, alloga lingvo.
23 Septembro 2016 de AlKo
En Vroclavo, sud-okcidenta Pollando, okazis la 72a Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Inter 240 kongresanoj el 36 landoj dudeko partoprenis ankaŭ en la trejnado de trejnistoj, kadre de la programo subvenciita de la Eŭropa Unio. La lernintoj en la fino de la kongreso mem gvidis proprajn kursojn por aliaj kongresanoj – pri praktikaj demandoj, kiel [...]
22 Septembro 2016 de AlKo
La 6a Lernfesto okazis la 4an de septembro en la Germana-Franca Ĝardeno en Saarbrücken. La Sarlanda Esperanto-Ligo, Becker-Meisberger-Instituto kaj Internacia Esperanto-Klubo Zweibrücken tie prezentis tri pavilonojn kun la fama divenrado kaj ankaŭ etan lernejon por efektivigi la anoncitan internacian lingvoeksperimenton. La lernfeston vizitis proksimume 20 mil homoj, kiuj vidis la tri Esperanto-pavilonojn. La lingvoeksperimenton aktive [...]
21 Septembro 2016 de AlKo
Dum dekoj da jaroj mankis kontakto inter esperantistoj de la najbaraj insuloj Saĥaleno (Ruslando) kaj Hokkajdo (Japanio).
20 Septembro 2016 de AlKo
Al la programo de MER-6 prelege kontribuis, inter aliaj, Ljudmila Novikova kaj Nikolaj Gudskov, kiuj aktivis ankoraŭ en la Sovetunia movado. (Foto: Anna Striganova) La 9–11an de septembro en la ripozejo Salut apud la urbo Puŝkino (Moskva regiono) okazis la 6a Moskva Esperanto-Renkontiĝo. Partoprenis 30 personoj: unu el Latvio, ĉiuj ceteraj el Rusio.
19 Septembro 2016 de AlKo
(esper-german) La partio UNU MONDO (Eine-Welt-Partei, mallonge EINE WELT), fondita en 2010 de sep esperantistoj kaj unu neesperantisto, partoprenis en la distriktaj balotoj de Lüneburg la 11an de septembro 2016. La rezulto estas kuraĝiga: Tie, kie ĝi havis kandidatojn – t. e. en la tuta urbo Lüneburg kaj du apudaj komunumoj – ĝi akiris entute [...]
18 Septembro 2016 de AlKo
La meritplena slovaka esperantistino Magda Šaturová-Seppová forpasis la 10an de septembro en Bratislavo.
17 Septembro 2016 de AlKo
Ĉi tiu foto estas farita ne en IJK, sed en Itala Kongreso de Esperanto! Frascati (Fraskati) estas la nomo de la urbeto, en kiu okazis la 83a Itala Kongreso de Esperanto. Ĝi estas konata en la mondo ĉefe pro sia vino, kiu ricevis la honoran klasifikon, “DOC = Ni kontrolis, ke ĝi vere venas de [...]
15 Septembro 2016 de AlKo
Esperanto ĉeestis ĉi-jare en la tradicia festivalo Przystanek Woodstock (stacio Woodstock), okazinta la 14–16an de julio en Kostrzyn nad Odrą ĉe la limo de Pollando kaj Germanio.
13 Septembro 2016 de AlKo
La postkongresa kajero de La Ondo de Esperanto, presita antaŭ tri semajnoj en Litovio, estas pli ampleksa ol kutime pro artikoloj pri multaj aranĝoj okazintaj dum la Kongresa Sezono en Esperantujo. Al la plej granda kaj grava el ili – la 101a Universala Kongreso de Esperanto en Nitra, Slovakio – estas dediĉitaj pluraj tekstoj, inkluzive [...]
11 Septembro 2016 de AlKo
KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) organizata ĉiun paran jaron, okazos ĉi-jare 17–20an de novembro en Modra (Slovakio). La ĉeftemo de KAEST 2016 estas “Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado”. La temo estas tre aktuala kaj trafa, ja E@I, kiu ĉeforganizas la konferencon, okupiĝas pri modernaj teknologioj ekde sia ekesto. Krome, [...]
7 Septembro 2016 de AlKo
Steele, Trevor. Dio ne havas eklezion: Originala romano. – Antverpeno: FEL, 2015. – 168 p. Internacie konata foto-ĵurnalisto veturas al la fikcia insulo Hakilule (kiu troviĝas en la nefikcia Polinezio), ĉar tie okazis cunama katastrofo. Raportante pri la tragedio li samtempe konatiĝas kun insulanoj. Li rimarkas, ke kristanoj kaj animistoj sur la insulo havas nesupozeble [...]
5 Septembro 2016 de AlKo
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kunlabore kun la Familio La Torre anoncas konkurson pri esplor-laboro en unu el la kampoj, en kiuj laboris la karmemora prezidanto de ILEI, profesoro Mauro La Torre (1946-2010). En 2011 la Komitato de ILEI elektis Profesoron Mauro La Torre Honoran Membron. La esplor-kampoj estas:
1 Septembro 2016 de AlKo
La 23an de aŭgusto Esperantujo perdis sian plej eminentan scienciston per la forpaso de prof. d-ro Reinhard Selten, naskiĝinta la 5an de oktobro 1930.