Arkivo por la etikedo 'Esperanto'
2 Aprilo 2012 de AlKo
Kiam en 2007 en Jokohamo la urbestro de Bjalistoko promesis krei en la urbo Centron de Esperanto, ĉiuj kredis, ke li realigos per la komunuma mono la revon de esperantistoj el la jaro 1987a. Tio ne eblis. En la rekonstruita malnova domo ĉe la iama reĝa ŝoseo Warszawska dum la 94a UK estis inaŭgurita la [...]
30 Marto 2012 de AlKo
Beletra kolekto de ĝenevaj aŭtoroj. – Genève: Esperanto-Grupo La Stelo, 2011. – 125 paĝoj. “Antaŭ kelkaj jaroj la komitato de [la Ĝeneva Esperanto-Grupo] La Stelo ekhavis la ideon eldoni kelkajn verkojn de konataj ĝenevaj Esperanto-aŭtoroj kiel Claude Piron, Madeleine Stakian-Vuille kaj Henri Vatré. Ĉi tiuj tri esperantistoj ne nur vigle agadis por la Esperanto-movado, sed [...]
29 Marto 2012 de AlKo
Vortoj de Komitatano Z Eĉ la kritikantoj de UEA ne neas, ke malgraŭ ĉio ĝi restas la ĉefa Esperanto-organizaĵo. Verŝajne ĝi restos tia ĝis fora futuro. Kvankam ĝia membronombro falis, ĝi tenas la unuan lokon eĉ pli suverene ol iam ajn. Iam SAT estis preskaŭ same granda, sed nuntempe ĝi estas apenaŭ dekono de UEA [...]
28 Marto 2012 de AlKo
Studo de Dennis Keefe Dum jardekoj, oni povas diri ekde la jaro 1887, esperantistoj firme kredadis, ke ilia lingvo estas nova ilo, plene taŭga por la rolo de internacia helplingvo. Esperanto estas neŭtrala, relative facile lernebla, kaj iusence logika. Per tiuj tri trajtoj ĝi, laŭ esperantistoj, klare superis la francan lingvon de la 19a jarcento, [...]
27 Marto 2012 de AlKo
La redakcio de La Ondo sendis al pluraj eldonejoj demandon pri eldonaĵoj, aperontaj en la 2012a jaro. Preskaŭ ĉiuj volonte konsentis respondi, dum kelkaj skribis, ke ili ne havas eldonplanon aŭ preferas ne diskonigi ĝin. Kaj nun konatiĝu kun la subaj listoj kaj planu viajn aĉetojn.
26 Marto 2012 de AlKo
Riihimäki estas urbeto naskita de fervojo, trafika nodo sesdek kilometrojn norde de Helsinki. La tradiciaj vintraj tagoj de EAF (Esperanto-Asocio de Finnlando) kolektis tie kvardekon da esperantistoj la 10an-11an de marto. Sed tiom nur fizike; rete partoprenis pliaj. Katalin Kováts donis retan prelegon pri instruista trejnado ĉe Edukado.net, kaj sub gvido de Anna Löwenstein ni [...]
24 Marto 2012 de AlKo
Maŝintradukado atingis novan mejloŝtonon, kiam la 22an de februaro la plej konata interreta tradukilo Google Translate eksubtenis Esperanton kiel sian 64-an lingvon. Entuziasmon de la esperantistoj plifortigis la aserto, ke ilia lingvo donas multe pli bonajn rezultojn ol aliaj lingvoj kun same malmultaj trejnodatumoj, kaj ke tio estis la ĉefa kialo por la frua lanĉo. [...]
23 Marto 2012 de AlKo
Marek Blahuš, ĉeĥa esperantisto kaj staĝanto ĉe la Eŭropa Komisiono, prezentis Esperanton al 110 oficistoj de la Eŭropa Unio, precipe tradukistoj. La du prelegoj, kiuj okazis la 27an de februaro en Bruselo kaj la 1an de marto en Luksemburgo, estis parto de Tradukforumo, interna kleriga aranĝo de EU. Sub la titolo “Lingvoj kun mondaj ambicioj” [...]
22 Marto 2012 de AlKo
Kvarpersona teamo – Peter Baláž kaj Indrė Pileckytė el E@I, kaj Jevgenij Gaus kaj Neringa Gaus el lernu.net – vojaĝis preskaŭ dum la tuta februaro tra Ĉinio. Ĉinio estas nuntempe tre alloga lando por investantoj – ĝi iĝas pli riĉa kaj malfermita, kio ebligas multajn evoluojn, kiuj ne estis imageblaj antaŭ kelkaj jaroj. Kiel unu [...]
21 Marto 2012 de AlKo
Nia trezoro La 1891a jaro estis feliĉa por la Esperanta poezio: tiujare naskiĝis Kolomano Kalocsay, Julio Baghy, Hendrik Adamson, Georgo Deŝkin… Kaj la 31an de januaro 1891 en Moskvo naskiĝis Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov, famiĝinta inter esperantistoj kiel Nikolao Hohlov. En Moskvo li lernis en gimnazio kaj en komerca lernejo kaj eklaboris en la ĉefpoŝtejo. En [...]
20 Marto 2012 de AlKo
La kvar voĉojn pri la nuntempa stato de Esperanto, kiuj aperis en La Ondo, ne ligas senpera diskuto inter la aŭtoroj, kiuj estas esperantistoj kun signifaj pozicioj en Esperanto: Grigorij Arosev – prezidanto de Rusia Esperantista Unio (REU), Giorgio Silfer – Konsulo de la Esperanta Civito, Trevor Steele – verkisto kaj instruisto, José Antonio Vergara [...]
15 Marto 2012 de AlKo
La suba teksto, publikigita en la marta kajero de La Ondo de Esperanto okaze de la unua datreveno de la pasintjara katastrofo en Japanio, aperis ankaŭ en La Revuo Orienta.
12 Marto 2012 de AlKo
Ĉu vi studas ĉe universitato en EU, EEA, Svisio aŭ Turkio pri informadiko, kognaj sciencoj, lingvistiko, pedagogio, ĵurnalismo, ekonomio, arto aŭ alia fako? gajnu monon, ricevu studpoentojn, akiru sperton, vivu eskterlande, lernu novan lingvon, kaj helpu al Esperanto!
11 Marto 2012 de AlKo
En 1997 BBC informis, ke, en enketo pri 100 plej gravaj literaturaj verkoj de la 20a jarcento, la unuan lokon gajnis La Mastro de l’ Ringoj, per trione pli da voĉoj ol la plej proksima konkuranto. Kvankam ankaŭ la vendostatistiko pruvas, ke tiu enketo ne trompas kaj ke la romano de Tolkien fariĝis apartenaĵo de [...]
9 Marto 2012 de AlKo
Tutpaĝa artikolo, opinioj de kvin organizintoj/partoprenintoj kaj kelkaj fotoj en la komencaj paĝoj de la marta kajero de La Ondo de Esperanto rakontas pri la unumonata projekto Esperanto Insulo, realigita en la sudĉinia insulo Hajnano en januaro kaj februaro. Sed en la unuaj semajnoj de la 2012a jaro pliaj kongresoj, renkontiĝoj, lingvaj festivaloj kaj aliaj [...]