Arkivo por la etikedo 'Esperanto'

La Verko de la Jaro 2011

Inter la ok poemaroj, kiuj kandidatis por La Verko de la Jaro 2011, nur du estis aŭtoritaj de virinoj, ambaŭ el Bulgario. La abonantaro de Literatura Foiro per voĉdonado metis ilin sur la unuajn du lokojn, kun diferenco de unu voĉo. La premion La Verko de la Jaro 2011 gajnis la hajkaro Kardo sur kasko [...]

Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (2)

La dua parto de la studo de Dennis Keefe La unua parto de la studo de Dennis Keefe Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto, vekis grandan intereson. Publikigita en la reto la 28an de marto, ĝi rapide iĝis la plej populara teksto en nia retejo kun 1466 paĝovizitoj dum 40 tagoj. Ĝi estas [...]

Sia – fremda – alia

Grzybowski, Przemysław Paweł. Ankaŭ vi estas Fremdulo: Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. – Bydgoszcz: Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2011. – 248 p. La modernaj transportiloj kaj komunik-rimedoj ebligas al dekoj da milionoj da homoj senpere konatiĝi kun apartaĵoj kaj valoroj de kulturoj de aliaj popoloj. Ekde [...]

Inter utopio kaj realo: Ekspozicio kaj simpozio en Bavara Ŝtata Biblioteko

Okaze de la 100a dat-reveno de la morto de prelato Johann Martin Schleyer (1831–1912), la aŭtoro de Volapük, kaj la 125-jara ekzisto de Esperanto Bavara Ŝtata Biblioteko (BŜB) en Munkeno aranĝos ekspozicion sub la titolo Inter utopio kaj realo. Konstruitaj lingvoj en globalizita mondo. BŜB apartenas al la plej grandaj universalaj bibliotekoj de la mondo: [...]

Sukcesa instruado de Esperanto en Sicilio

Bone disvolviĝas nova projekto de la Itala Esperantista Federacio, lanĉita de la konata esperantisto Brunetto Kassini, pri establo de la Internacia Centro de Interkulturo en Mediteraneo en la urbo Mazara del Vallo (Mazaradelvalo) ĉe la okcidenta bordo de la insulo Sicilio. Ekde januaro 2012 Esperanto estas instruata en deko da lernejoj, du liceoj (scienca kaj [...]

Leginda bonega libro

Künzli, Andreas. L. L. Zamenhof (1859–1917). Esperanto, Hillelismus (Homaranismus) und die “jüdische Frage” in Ost- und Westeuropa. – Wiesbaden: Harrassowitz. 2010. – 564 p., il. Esperanto estas la sola sukcesa planlingvo el pli ol 1000 lingvoprojektoj. Laŭ Detlev Blanke, kiu analize pritraktis la sukcesajn ĉefkialojn de Esperanto[1], unu el la kialoj estas tio, ke ĝia [...]

Afrika ezali ya koteka te

Afrika Kompilo: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2010. Afrika Kompilo naskiĝis longe kaj pene. Post la lanĉo de la projekto en 2007 kaj la alvoko al Afrikaj muzikistoj venis pluraj reagoj sed “malmultaj povis alporti efektive eldoneblajn kontribuojn”. Tamen en 2009 la laboro reviviĝis kaj rezulte aperis en 2010 ĉi kompilaĵo en tri partoj – du [...]

La albumo, kiu ensorĉas…

Rêverie. Revado: 2 KD. – San Donato Milanese: DownBridge, 2011. La Italia muzika grupo Rêverie estis fondita en 1996 kaj ekkoncertis en 1999. La muzikistoj penas realigi modernan muzikon, ĉerpante inspiron el la tradiciaj muzikaj fontoj. Sian dominantan stilon la muzikistoj difinas kiel “etno-progresivan”. La grupo kuraĝe eksperimentas ne nur muzike, sed ankaŭ lingve – [...]

35 FaRoj dum 12 jaroj

“Bonvenon! Faru la rondon!” Tiu salutfrazo malfermas ĉiun lecionon de la elementa Esperanto-kurso FaRo, funkcianta ekde 2000 ĉe la Moskva junulara Esperanta klubo EK MASI. La 4an de aprilo 2012 sukcese ekzameniĝis la gekursanoj de FaRo-35. La evento logis la atenton ne tiom pro la bela vicnumero 35, kiom pro la nekredeble alta lingva nivelo [...]

Nunonia fermita, Rebelo kabeinta

La brazila esperantisto Flavio Rebelo, kies retprojektoj Ĝangalo kaj ITV fiaskis antaŭ kelkaj jaroj, post du monatoj da funkciado de sia nova projekto Nunonia, aperigis en sia nova retejo Nunonia la suban anoncon: Pro malapero de redaktisto, Nunonia fermos sian pordon

Esperanto 125: Ekspozicio en Vilno

Ampleksa ekspozicio dediĉita al la 125-jariĝo de Esperanto kaj iniciatita de Litoviaj ĵurnalistoj-esperantistoj, ekfunkciis en la vasta vestiblo de la prestiĝa biblioteko de la Litovia Scienca Akademio.

Kamarado prezidanto respondas

La 17an de marto la 29-jara natursciencisto Vinko Markovo el Tubingeno (Germanio) estis elektita kiel la prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT. Li afable konsentis respondi kelkajn demandojn de La Ondo.

Forpasis Eŭgeno Perevertajlo

La Azia Esperanto-movado suferis severan baton kaj neanstataŭigeblan perdon. La 27-an de februaro 2012 en Taŝkento forpasis elstara uzbekia esperantisto, brila Esperanto-pedagogo, dojeno de la mezazia Esperanto-movado Eŭgeno S. Perevertajlo (1938–2012). Eble ne hazarde liaj inicialoj ESP simbolis ĝuste Esperanton. Konatiĝinte kun la Lingvo Internacia en 1957, la tutan vivon li restis fidela kaj fervora [...]

Apero-6

Apero-6 estas tradicia renkontiĝo de la Moskva junulara Esperanta klubo EK MASI. Ĉi-foje ĝi okazis la 16an–18an de marto 2012 en la apudmoskva bieno-ripozejo Jerŝovo. Ĝi celas engaĝi en la Esperant-lingvan medion klubanojn kaj kursfinintojn. Tial ne nur ĉiuj programeroj, sed ankaŭ ĉiutagecaj kaj personaj komunikadoj okazas nur en Eperanto, kion facilis konstati, ĉar ĉiuj [...]

La reta PIV: revo fariĝis realo

La 4an aprilo 2012 estis lanĉita longe atendata projekto – ekfunkciis reta versio de Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (reta PIV). Ĉe la adreso www.vortaro.net nun troveblas plena versio de PIV, kiu nuntempe en la datumbazo havas 16846 artikolojn kaj 47859 variaĵojn de leksikaj unuoj. La realigo de la reta versio de PIV estas komuna [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.