Arkivo por la etikedo 'Esperanto'
27 Junio 2012 de AlKo
Ĉi-jare la 97a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Hanojo (Vjetnamio), post unu jaro la 98an UKon gastigos Rejkjaviko (Islando). Laŭ la Gazetara Komuniko de UEA, la 99a UK en la jaro 2014 okazos en Bonaero, la ĉefurbo de Argentino.
26 Junio 2012 de AlKo
Kun ĝojo mi sciigas, ke la Estraro de Fondaĵo Cigno decidis aljuĝi la Premion Cigno 2012 al Esperanto-Asocio de Britio (EAB). Ilia modela informa agado instigis, interalie, la aperigon de artikoloj en gravaj ĵurnaloj kiel The Telegraph kaj The Economist kaj pro ilia informa kampanjo kadre de la Internacia Festivalo de Lingvoj ĉe la Universitato [...]
28 Majo 2012 de AlKo
Verkante por La Ondo du artikolojn koncerne la malkovrojn de Everett Rogers kaj aliaj esploristoj pri rapidigo de la akceptado de novaj ideoj, mi mem rompadis al mi la kapon, provante trovi ion por antaŭenigi Esperanton. Mi ne sukcesis. Ĝis nun miaj provoj estas grandparte senrezultaj, kaj eble longtempe estos tiaj. En 2012 mi ne [...]
28 Majo 2012 de AlKo
“En Esperanto eblas ĉion esprimi”. Kiam mi en 2007 laboris kiel tradukisto de komputilaj programoj, mi ofte demandis min, ĉu tio veras ankaŭ por tutnovaj teknikaj vortoj. Kaj mi efektive ilin trovis. Plejofte ne en PIV, nek en tradukvortaroj. Sed en Reta Vortaro, Komputada Leksikono kaj en traduklistoj de skipoj kiuj tradukas komputilajn programojn en [...]
27 Majo 2012 de AlKo
Ionesco, Eugène. La leciono: Komika dramo / Tradukis el la franca Armela LeQuint, Ĵak Le Puil. – Thaumiers: LKK, [2010]. – 40 paĝoj. Iam La Leciono estis avangarda dramo, nuntempe ĝi jam estas klasikaĵo, eĉ sukcesa, ĉar dum 55 jaroj ĝin oni ludas sur la scenejo de la eta “Teatro de la Huchette” en Parizo. [...]
26 Majo 2012 de AlKo
Kadre de planita transiro, Humphrey Tonkin emeritiĝis de la prezidanteco de ESF (Esperantic Studies Foundation) dum la aprila kunsido de la ESF-estraro. La Estraro unuanime aprobis Vic-prezidanton Mark Fettes kiel lian sukcedanton. Tonkin estis prezidanto de la Fondaĵo ekde ĝia fondiĝo en 1968.
25 Majo 2012 de AlKo
La kompanio Bayerische Motoren Werke (BMW grupo) kun siaj markoj BMW, MINI, Husqvarna Motorcycles kaj Rolls-Royce estas unu el la plej sukcesaj produktantoj de altkvalitaj aŭtomobiloj kaj motorcikloj en la mondo. Ĝi havas 25 fabrikojn en 14 landoj kaj tutmondan disvendan reton kun reprezentejoj en pli ol 140 landoj. En 2011 BMW-grupo tutmonde vendis proksimume [...]
24 Majo 2012 de AlKo
Por Jorge Camacho la 125a datreveno de Esperanto estas preteksto por listi plurajn aliajn, jen naskiĝ- aŭ mort-datrevenoj, tiuj por ekkonstruo de la Ejfel-turo, aŭ de la domo, kie situas la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Ankaŭ la 20-jariĝo de la ibera grupo ĉeestos tra la ĉi-jaraj BA. Tion certigis en sia prezento la [...]
22 Majo 2012 de AlKo
Nia trezoro Ĉiuj recenzoj, paroloj, eseoj pri Ķurzēns mencias la Kaloĉajajn vortojn: “Kantisto de vivsopiro, de malkontento, de amara spito kontraŭ malvastaj horizontoj. Li havas preskaŭ solan temon: la senpovon de junulo malsata je l’ vivo. Sed sur tiu sola temo li faras variaĵojn konsterne riĉajn.” Tiu estas la prezento de la latvo Ķurzēns (1910–1959) [...]
21 Majo 2012 de AlKo
“Kia estus Eŭropo nun, se ne ekzistus Eŭropa Unio?” Por respondi al tiu demando, kunvenis ekde la 9a ĝis la 11a de majo en Triesto, nord-orienta Italio, 140 personoj el pluraj Eŭropaj landoj. Fakte Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kunlabore kun la Triesta Esperanto-Asocio okazigis tritagan konferencon al kiu partoprenis ne nur gravuloj (pri kiuj mi diros [...]
16 Majo 2012 de AlKo
La 9an de junio 2012 okazos eksperimentcela Tutmonda Skriba Ekzamensesio, kiun Katalin Kováts, en la nomo de la Ekzamenkomisiono de UEA, lanĉis kaj organizas tra la tuta mondo. Danke al vasta informado kaj kampanjo tra retlistoj kaj la paĝaro de www.edukado.net kolektiĝis nekredeble granda kvanto de kandidatoj. La eksterordinaran ekzamentagon, kiam en du etapoj, en [...]
15 Majo 2012 de AlKo
Nia trezoro La esencon de la verkado de Eŭgeno Miĥalski prezentis en unu el siaj plej brilaj rimportretoj Kolomano Kalocsay: Miĥalski, flirta papilio, Rapsodo de l’ printempa viv’ Se lin turmentas kis-soif, Konsolas lin la rim-ebrio. <…> Kaj — jen la ĉefa antaŭ ĉio: Fieras li (ne sen motiv’) Pri la malkovro, ke pasiv ‘ [...]
13 Majo 2012 de AlKo
La Esperanto-Kulturdomo en la kastelo Grezijono (Grésillon) proponas restadojn en la kastelo de la 21a de julio ĝis la 20a de aŭgusto 2012 dum kvar tutsemajnaj Esperanto-renkontiĝoj. La programo enhavas Esperanto-kursojn en du aŭ tri gradoj kaj aliajn aktivaĵojn: prelegoj, kulturo kaj arto (teatro, kantado, pentrado, dancado, poezio, filmoj), atelieroj (libro-bindado, masaĝo, astronomio…), sporto (tabloteniso, [...]
12 Majo 2012 de AlKo
Ĉi-printempe la Esperanto-klubo de la lernejo “Uskudar American Academy” organizis la 5an Mezorientan Kunvenon en Turkujo. La kunveno okazis en Gaziantep (mezorienta Turkujo) inter la 6a kaj la 8a de aprilo. Kvardek homoj partoprenis el kvin kontinentoj. La plej nombra grupo estis turkoj.
11 Majo 2012 de AlKo
Serĉante en mia arkivo iujn informojn mi hazarde trovis la artikolon kun intervjuo farita en 2003 de loka ĵurnalistino. Ŝi demandis min, interalie, pri nerealigitaj revoj. “Viziti Albanion”, – estis la respondo. Mi naskiĝis en malgranda urbeto en la Malsupra Silezio. Ĝin ekloĝis diversaj familioj, kiuj pro ŝanĝo de limoj post la 2a Mondmilito serĉis [...]