Arkivo por la etikedo 'Esperanto'
3 Novembro 2016 de AlKo
La 28an de septembro 2016 prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas pro sia esperantista agado estis honorita per speciala Dankfolio de la ministro pri eksterlandaj aferoj de Litovia Respubliko Linas Linkevičius. La ministro skribis al Povilas Jegorovas: «Mi sincere dankas pro la multjara kaj konsekvenca laboro en popularigo de Esperanto en Litovio kaj ekster ĝiaj [...]
2 Novembro 2016 de AlKo
Sociala Grupo Lexus en Brazilo, eldononto kaj posedonto de Heroldo de Esperanto ekde januaro 2017, anoncas la abontarifojn por la venonta jaro. La gazeto ne plu estos trisemajna, sed monata. Ĝi enhavos dudek paĝojn anstataŭ kvar, sed en formato A4 anstataŭ A3. Tial ke la kovrilo kaj la dorskovrilo ne enhavos artikolojn, kaj ĉiu paĝo [...]
1 Novembro 2016 de AlKo
La estraro de UEA venis al la punkto decidi en sia skajpa kunsido de la 15a de oktobro, ke iu estrarano devos respondeci pri la oficiala organo de la Asocio. La vic-prezidanto Stefan MacGill prenas tiun rolon kaj petas provizore al ĉiu kiu volas rilati kun la revuo Esperanto sendi siajn mesaĝojn ne nur al [...]
31 Oktobro 2016 de AlKo
Laŭ decido de la Estraro de UEA, la 102a Universala Kongreso de Esperanto traktos la temon Turismo kaj evoluo: vojoj al daŭripovo. Tiun elekton inspiris la decido de Unuiĝintaj Nacioj (UN), nomi la jaron 2017 la Internacia Jaro de Daŭripova Turismo por Evoluigo.
30 Oktobro 2016 de AlKo
Responde al la alvoko publikigita en Gazetara Komuniko alvenis kvar kandidatiĝoj ĝis la limdato. La Estraro havis tre malfacilan taskon elekti inter la kvalitaj kandidatiĝoj, kaj sekve de intensaj diskutoj kaj studoj la elekto falis sur la provretejon eonet.learnlangs.com. Ĝin kreis Judith Meyer kaj Adam Scott, kiuj nun intense laboros por krei la finan version [...]
29 Oktobro 2016 de AlKo
La Fondaĵo “Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich”, kies celo estas subteni kaj pliriĉigi la kolektojn de Esperanto-bibliotekoj, asignis subvenciojn – uzeblajn por akiri librojn aŭ aliajn varojn aĉeteblajn ĉe la Libroservo de UEA – al 9 el la 12 petoj ricevitaj okaze de la ĉi-jara alvoko.
28 Oktobro 2016 de AlKo
Sekve de Estrara decido el februaro 2016, UEA aĉetis loĝejon kun pluraj dormoĉambroj por volontuloj en Roterdamo. Ĝi situas en la sama strato kiel la Centra Oficejo, je proksimume 10 minutoj piedire.
18 Oktobro 2016 de AlKo
Du el la plej bone konataj esperantistoj de la interreta generacio – Chuck Smith, la Esperantisto de la Jaro 2015, kaj Evildea, la plej spektata Esperanto-filmisto ĉe JuTubo – startigas novan Esperanto-telefonaplikaĵon (apo) Amikumu.
14 Oktobro 2016 de AlKo
Bydgoszcz, centro de Kujavia-Pomeria vojevodio en la norda parto de Pollando, diskoniĝis en Esperantujo pro la vasta utiligo de Esperanto en turismo. Ĉi tiu agado estas intime ligita kun la nomo de Andrzej “Andreo” Grzębowski. Grzębowski, mem pasia vojaĝanto, estis estrarano de Pola Esperanto-Junularo pri turismo. Diplomiĝinte pri historio en la universitato Kopernik (Toruno), en [...]
9 Oktobro 2016 de AlKo
La 9an de oktobro 2016 estis registrita la 39a podkasto de Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. En ĉi tiu programo: 1. Enkonduke 2. Nova guberniestro: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka 3. Esperanto-novaĵoj 4. La Ondo de Esperanto, 2016, №10 5. Versenigmo 6. Amir Hadžiahmetović kaj Espo Despo: [...]
8 Oktobro 2016 de AlKo
“Ni kunkreu kapablan, engaĝitan, multflankan kaj efikan Asocion” estas la titolo kaj la kerna ideo de la intervjuo kun Mark Fettes, ĉi-somere elektita por la dua trijara prezidanta mandato en UEA. Li respondas al demandoj de Aleksander Korĵenkov pri senalternativaj elektoj en UEA, pri plenumitaj kaj neplenumitaj celoj kaj projektoj dum la antaŭa prezidanteco, pri [...]
7 Oktobro 2016 de AlKo
Homarane: Kajero en Esperanto pri socio, filozofio, religio. Jaro 2, numero 2 / Redaktis Bertil Nilsson. La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro, 2014. 161 p. Esperantistoj kutime scias, ke certaj ideologiaj kaj religiaj movadoj estas idee proksimaj al homaranismo de nia Majstro kaj, kutime, pozitive rilatas ankaŭ al nia lingvo. Tamen konkretaj informoj pri tio [...]
3 Oktobro 2016 de AlKo
Ĉi-julie en Nitro la Komitato de UEA elektis profesoron Mark Fettes por la dua trijara prezidenta mandato en la plej granda esperantista asocio. Malgraŭ la granda nuntempa okupateco, interalie, pri la ĝenerala voĉdono en UEA, Mark Fettes afable konsentis respondi ok demandojn de nia redakcio. Kio decidigis vin rekandidatiĝi por la dua sinsekva prezidanteco en [...]
1 Oktobro 2016 de AlKo
La 29an de septembro 2016 post longa suferiga malsano forpasis Reinhard Haupenthal (1945-2016)
30 Septembro 2016 de AlKo
Internacia Pedagogia Film-Festivalo de ILEI (IPEFF) trovas sian lokon en la Jaro de la Lernanto, lanĉita de UEA kaj ILEI en julio 2016. Celoj Kolekti filmetojn pri la lingvo; tiuj filmetoj estos utilaj lerniloj. Allogi junulojn al kreado kaj pripensado pri transdono de scioj. Du kategorioj Kategorio “lingvo”. Maksimuma daŭro: unu minuto Kategorio “interkultura harmonio”. [...]