Arkivo por la etikedo 'Esperanto'
9 Januaro 2013 de AlKo
La 19an de septembro 2012 en Varsovio forpasis Zofia Banet-Fornalowa. Ŝi estis unu el la plej aktivaj, internacie rekonataj, esperantistino kaj historiistino el Pollando. Ŝi verŝajne preferus, ke mi nomu ŝin pollandanino. Ŝi, filino de la nacio, kiun Hitler kaj milionoj da liaj disĉiploj volis komplete neniigi dum la Dua Mondmilito, mirakle travivis kaj scipovis [...]
4 Januaro 2013 de AlKo
La Ruslanda ĵurnalisto kaj eldonisto Aleksej Suvorin skribis: Ĉe ni estas du caroj: Nikolao II kaj Lev Tolstoj. Kiu el ili estas pli forta? Nikolao II nenion povas fari pri Tolstoj, ne povas ŝanceli lian tronon, sed Tolstoj sendube ŝancelas la tronon de Nikolao kaj de ties dinastio. Lev Nikolájeviĉ Tolstój (Лев Николаевич Толстой, 1828–1910) [...]
3 Januaro 2013 de AlKo
La antaŭa statistiko en nia retejo estis farita la 12an de aŭgusto 2012, unu jaron post la tago, kiam en la La Balta Ondo ekfunkciis la vizit-kalkulilo Counterize, sed ni faras ankaŭ la tradician novjartagan revuon — la statistiko estas prenita du-tri minutojn post la novjarfesta tosto. Nia retejo, post testa periodo, estis lanĉita la [...]
30 Decembro 2012 de AlKo
Feliĉa estas, kiu kun plezuro Parolas pri la patroj, kiu ĝoje Rakontas pri iliaj grandaj agoj Kaj en la fino de la bela vico Sin mem fiere vidas. (Goethe, Ifigenio 5, 13) La jaro 2012 staris sub la signo de la 125-jara ekzisto de Esperanto kiu trovis sian plej brilan manifestiĝon en la ekspozicio de [...]
29 Decembro 2012 de AlKo
Plurloke en Kroatio esperantistoj festis la Zamenhofan tagon. Plej solene kaj plej amase kroatoj renkontiĝis en Bjelovar, kie la regionan festadon kunorganizis Bjelovara Esperantista Societo, Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac kaj Esperanto-societo Estonteco el Križevci. Parto de la festa programo (tri ekspozicioj) okazis en la biblioteko “Petar Preradović”. Kun partopreno de kvindeko da personoj, interalie de [...]
28 Decembro 2012 de AlKo
Żelazny, Walter. Ludwik Zamenhof. Życie i dzieło. Recepcja i reminiscencje. Wybór pism i listów. [= Ludwik Zamenhof. La vivo kaj verko. Percepto kaj komentarioj. Elektitaj tekstoj kaj leteroj]. – Kraków: Zakład Wydawniczy “NOMOS”. – 292 paĝoj. Permesu al mi komenci per la konstato, ke ni havas antaŭ niaj okuloj la libron en ĉiu dimensio eksterordinaran! [...]
27 Decembro 2012 de AlKo
La 22an de decembro 2012 en Sofio pro apopleksio forpasis eminenta Esperanto-aktorino Belka Beleva. Ŝi naskiĝis la 29an de januaro 1927 kaj esperantistiĝis en 1957. En 1958 ŝi kunfondis la Bulgaran Esperanto-Teatron kadre de Bulgara Esperanto-Asocio. Kun sia edzo Anani Anev (1916-1992), same kiel ŝi profesia aktoro, ŝi prezentiĝis ankaŭ duope sub la nomo AABB. [...]
26 Decembro 2012 de AlKo
Ankaŭ ĉi-foje, la 25an de decembro 2012 post la tradicia Kristnaska mesaĝo en la placo Sankta Petro, Papo Benedikto la 16a diris siajn bondezirojn en pli ol 60 lingvoj. La Papo bondeziris en Esperanto. Li diris: “Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!” [Aŭdu ĉi tie.] Samkiel dum la antaŭaj benoj Urbi et Orbi, Kristnaske kaj Paske, [...]
25 Decembro 2012 de AlKo
Jensenius, Bent. Bonvenon en nia mondo: Primovada legolibro en la Internacia Lingvo Esperanto. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2009. – 128 p., il. En la dumkongresaj paroligaj kursoj por komencantoj mi regule uzas fotojn de konataj movaduloj aŭ famaj personoj, ekzemple, por instrui la diferencon inter kio kaj kiu. Laste en Hanojo, kiam tiucele mi montris la [...]
24 Decembro 2012 de AlKo
Unu dolaro kaj okdek sep cendoj. Jen ĉio. Kaj inter ili sesdek cendoj per unucenderoj. Unucenderoj konservitaj po unu-du per trudado al la spicisto, legomisto kaj buĉisto ĝis la vangoj brulruĝis pro la silenta memkulpigo de avareco, kiun implicis tiel singarda negocado. Tri fojojn Della nombris ilin. Unu dolaro kaj okdek sep cendoj. Kaj la [...]
23 Decembro 2012 de AlKo
La kovropaĝon de la decembra kajero de “La Ondo de Esperanto”, dissendita fine de novembro al la abonantoj, ornamas foto el la festa ceremonio en Aalen, en kiu la plej konata Esperanto-muzikeldonisto Floréal Martorell ricevis la 13an Esperanto-kulturpremion 2012 pro la kontribuo al la evoluo de la Esperanto-muziko. Al ĉi tiu evento estas dediĉita la [...]
21 Decembro 2012 de AlKo
De la 12a ĝis la 14a de decembro kunvenis en Parizo la Internacia Konferenco de la Neregistaraj Organizaĵoj (NRO) havantaj oficialajn rilatojn kun Unesko. El 371 organizaĵoj 110 aliĝis al la konferenco, sed reale ĉeestis 97. Pluraj delegitoj ne povis veni, ĉar ili ne ricevis vizon ĝustatempe. Nome de UEA, kiu havas oficialajn rilatojn kun [...]
20 Decembro 2012 de AlKo
La rezultoj de la Ruslanda censo de la jaro 2010 indikas, kiel jam raportita en La Ondo de Esperanto (2012, №2), ke 992 ruslandanoj indikis, ke ili scipovas Esperanton. La ĵus publikigitaj pli detalaj raportoj malkaŝas, ke el tiuj parolantoj de Esperanto 223 troviĝas en urbo Moskvo, 91 en la urbo Sankt-Peterburgo, 53 en Moskva [...]
19 Decembro 2012 de AlKo
En la decembra kajero de La Ondo de Esperanto István Ertl prezentis la baldaŭ 50-jaran ĉinan poeton Mao Zifu. Ĉi tiu artikolo, aperinta en la kleriga rubriko Nia trezoro, estas la dek-unua kaj la lasta en la ciklo dediĉita al la plej interesaj Esperanto-poetoj. Pli frue dum la 2012a jaro estis prezentitaj Ludoviko Zamenhof, Julio [...]
18 Decembro 2012 de AlKo
Al Mao Zifu (1963), kiu fermas la ĉi-jaran serion de La Ondo pri niaj plej elstaraj poetoj, ni omaĝas per papere premiera aperigo de recenzo, kiun en 2007 Marc van Oostendorp verkis por sia lego-blogo en la nederlanda. Ĝin tradukis István Ertl.