Arkivo por la etikedo 'Esperanto'
17 Aŭgusto 2013 de AlKo
La 46a konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estis unika el pluraj vidpunktoj. Ĝi okazis en Germanio, kie ĝis nun neniam okazis tiu ĉiujara ĉefevento de la Esperanto-instruistaro, kies konferencoj estas listigitaj ekde 1976. Ĝi okazis la 12–18an de julio en Sieber, urboparto de Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo, kie la [...]
16 Aŭgusto 2013 de AlKo
La politika radikaleco de SAT percepteblas pli ol antaŭ kelkaj jaroj – la Internacio, kantita de grupo inkluzivanta anojn de la koruso Interkant’ komence kaj fine de la Kongreso de SAT en Madrido (2013-07-28 – 2013-08-04), tion emblemas. Senteble kreskas la kolektiva optimismo post la finance malfacilaj jaroj. La politika spektro larĝiĝas per la pliaktiviĝo [...]
13 Aŭgusto 2013 de AlKo
98a Universala Kongreso de Esperanto Rejkjaviko, 21–28 jul 2013 Islando, loĝantare la plej malgranda lando (eĉ se kalkuli la liberan urbon Dancigo en 1927), kiu gastigis universalan kongreson, faris tion ĉi-jare la duan fojon. La kongreso kun 1034 aliĝintoj estis malpli granda ol en 1977 (1199 aliĝintoj), sed ne multe, kaj la nova kongresejo Harpa [...]
3 Aŭgusto 2013 de AlKo
Rakonto de Julian Modest Julian Modest naskiĝis la 21an de majo 1952 en Sofio. En 1977 li finstudis la bulgaran filologion en la Sofia universitato Sankta Kliment Ohridski, kie en 1973 li eklernis Esperanton. Jam en la universitato li aperigis Esperantajn artikolojn kaj poemojn en Bulgara Esperantisto. En 1977 li akiris diplomon de instruisto de [...]
2 Aŭgusto 2013 de AlKo
La programo WikiTrans scias traduki en Esperanton ĉiujn 4 milionojn da anglaj artikoloj el Vikipedio. Malgraŭ la alta kvalito de la maŝintraduko, ili tamen ne povas aŭtomate fariĝi parto de la Esperanta Vikipedio, ĉar la tradukaĵon necesas poluri lingve kaj teknike. Por laŭeble simpligi tiun taskon, teamo de vikipediistoj kunvenis de la 1a ĝis la [...]
1 Aŭgusto 2013 de AlKo
En Nia trezoro ĉi-jare aperis artikoloj pri tri verkistoj (Lev Tolstoj, Jules Verne kaj Frigyes Karinthy), kiuj simpatiis kun Esperanto, akceptis honorajn postenojn en esperantistaj organizoj kaj laŭdis la lingvon en siaj verkoj aŭ paroladoj. Ankaŭ Bakin estis fama verkisto. Sed, malkiel la tri menciitoj, li ne nur subtenis Esperanton, li mem uzis ĝin. Sed [...]
31 Julio 2013 de AlKo
Inter siaj unuaj paŝoj por efektivigi la novan Strategian Planon de UEA, la ĵus elektita Estraro decidis serĉi novan redaktoron por la revuo Esperanto. La kontrakto kun la nuna redaktoro, Stano Marĉek, plu validos ĝis la decembra numero 2013, sed ne estos renovigita por 2014.
29 Julio 2013 de AlKo
1034 partoprenantoj en la 98a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj el 55 landoj de ĉiuj mondopartoj al la plej norda ĉefurbo, Rejkjaviko, sur la insulo Islando, Diskutinte en pluraj sesioj pri la temo Insuloj sen izoliĝo: por pli justa komunikado inter lingvo-komunumoj;
28 Julio 2013 de AlKo
Prof. d-ro Mark Fettes el Kanado estis elektita kiel la nova prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio en la unua kunsido de la Komitato de UEA en Rejkjaviko la 20an de julio. Fettes transprenas la prezidan stafeton de Probal Dasgupta, kiu gvidis la Asocion dum du oficperiodoj ekde 2007.
16 Julio 2013 de AlKo
La semajno 8-12 julio 2013 estis agadoplena por UEA-teamanoj ĉe UN en Ĝenevo, kiuj aktivis en la 6-a sesio de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP). Krom la ĉeftemo de la ĉi-jara kunsido Studo pri la aliro al justeco en la antaŭenigo kaj protektado de la rajtoj de indiĝenaj popoloj la kunvenintoj [...]
15 Julio 2013 de AlKo
49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj La 49a BET estis mia kvara BET en la moderna (postsovetia) epoko. Ili ĉiuj estis organizitaj en Litovio. Laŭ ĉiuj aspektoj, kiuj gravas al mi, la 49a BET, okazinta la 6–14an de julio 2013 en Utena estis la plej bona. Ĉu ideala? Probable jes! La urbo Utena situas en la nord-orienta parto [...]
14 Julio 2013 de AlKo
Zhou-Mack Mafuila. Originoj. – Donneville: Vinilkosmo, 2012. La unua tutesperanta albumo de la zaira kantisto Zhou-Mack Mafuila rezultis tre unustila, eĉ tede unustila: preskaŭ ĉiuj kantoj prezentas tre similajn regeajn komponaĵojn kun multe da drumoj, recitativecaj kaj parolataj frazoj (nur du kantoj titolitaj Marcelina kaj Haŭto elfalas el la tuta tendenco; la unua sonas iom [...]
12 Julio 2013 de AlKo
Steele, Trevor. Paradizo ŝtelita. – Antverpeno: FEL, 2012. – 336 p. Paradizo ŝtelita de Trevor Steele, daŭrigas la temon de Flugi kun kakatuoj (legu mian recenzon en LOdE, 2012, №12). Eblas diri, ke ili formas dilogion, kvankam la rolantoj estas tute diversaj. Ankaŭ la nova libro traktas eventojn en Aŭstralio (ĉi-foje, en la apuda insulo [...]
11 Julio 2013 de AlKo
Neĉajev, Nikolao. Karavelo: [Originala poemaro]. – Irkutsk: [Nikolao Neĉajev], 2012. – 26 p. Jen malgranda libreto kun versaĵetoj de la irkutskano Nikolao Neĉajev, esperantisto ekde 1990, kiu ekpoeziis, tamen, nur en 2007. La poemetoj ĝis nun estis publikigitaj en la portugalia ret-revuo La Karavelo, kaj tiel nomiĝas ankaŭ la kolekto. Kiajn impresojn ili elvokas? Unue, [...]
26 Junio 2013 de AlKo
La Dua Bulteno La 49aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos la 6an–14an de julio 2013 en la orientlitovia urbo Utena en la Kolegio de Utena (Utenio pl. 2). La Kolegio estas en la centra placo de la urbo. La alveno al la aranĝo la 5an kaj la 6an de julio, la forveturo – la 14an de julio. [...]