Arkivo por la etikedo 'Esperanto'

Kio kaj kia estas Oomoto

Dobrzyński, Roman. Rakontoj el Oomoto. – [Kruszyn Krajeński]: Skonpress, 2013. – 255 p., il. Multaj esperantistoj konas la vorton Oomoto, ĉar ĝi daŭre okazigas fakkunsidon en UK kaj ĉiujare donas la premion Onisaburo Deguĉi. Sed kiom da personoj scias la aktualan Oomoton? Kiel Oomoto naskiĝis? Kiamaniere ĝi aktivas religie? Kiam ĝi enkondukis Esperanton? Kiom da [...]

Beletra Almanako, junio 2013

Mi estas tre kontenta pri la junia Beletra Almanako (№17) kaj konsentas kun la respondeca eldonisto, Ulrich Becker, ke ĝi “estas nekutime riĉa kaj varia”. En la proza fako aperas mallongaj originalaĵoj de Mikaelo Bronŝtejn, Sen Rodin, Keyhan Sayadpour kaj Anina Stecay. Poezie ĉeestas: Eulalie Balakaji, Gerrit Berveling, Mao Zifu, Baldur Ragnarsson, Paulo Silas kaj [...]

Strategio, en kiu Kapabligo kernas

La dokumento kun la titolo Strategia Laborplano de UEA 2013-2017, aprobita de la Komitato de UEA en Rejkjaviko, estas 38-paĝa, kaj ne ĉiuj aktivuloj de nia movado kuraĝas trastudi ĝin. La Ondo de Esperanto petis la novan prezidanton de UEA, Mark Fettes, resume prezenti la ĉefajn ideojn de la Strategia Laborplano. Ni dankas lin pro [...]

Partoprenu IJK-on

Ĉio komenciĝis per simpla mesaĝo sendita en februaro en la interreto sub la titolo “Partoprenu IJK-n!” Mi serĉis en la reto: kiam kaj kie okazos la kongreso, kiom da tagoj ĝi daŭros, kiom kostus… Feliĉe iu klarigis al mi, ke tio estas ne nur kuraĝigo, sed ankaŭ konkurso, kiu povas faciligi la partoprenon en la [...]

Ĉiel-blua marbordo iĝis verda

Kiam oni kunmetis la 1an Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro en la unua jardeko de la pasinta jarcento, oni estis plene en la franca periodo de Esperanto, kaj oni oficialigis la radikon lazur-, kiu signifu laŭ la Plena Ilustrita Vortaro: “Blua koloro de la ĉielo aŭ de Mediteraneo”. De tiam estis eble paroli pri [...]

La 29a ARKONES kun muzikaj steluloj kaj interesaj prelegoj

Poznanaj esperantistoj de la societo E-Senco por la 29a fojo okazigos postsomerajn, sed daŭre varmajn ARtajn KONfrontojn en Esperanto ARKONES, ekde la 20a ĝis la 22a de septembro 2013 en Poznano (Poznań, Pollando). ARKONES prezentas kulturan kaj artan programon en Esperanto. Oni ankaŭ tuŝos spektron da temoj ligitaj kun lingvopolitiko, Esperanto-movado kaj lingvistiko (ARKONES okazos [...]

Nia trezoro: Josip Broz Tito

Josip Broz kun poste prenita kromnomo Tito naskiĝis en 1892 en Kumrovec (Kroatio) de slovena patrino kaj kroata patro. Dum la unua mondmilito li estis militkaptito en Ruslando kaj tie entuziasmiĝis pri komunismo. Reveninte al Jugoslavio li aktiviĝis kiel komunisma aktivulo kaj pro tio li estis enprizonigita dum 1929–1933. Poste li rapide progresis en sia [...]

Rusa antologio: Poemoj de Ivan Nikitin

La vivo de Iván Sávviĉ Nikítin (Иван Саввич Никитин) ne estis eventoriĉa. Li naskiĝis la 21an de septembro (Gregorie: la 3an de oktobro) 1824 en komercista familio en la urbo Voroneĵ. Li ekstudis en porpastra seminario, sed ne finis ĝin, kaj pro la ŝanceliĝo de la familia entrepreno devis rezigni la planon pri universitato kaj [...]

Urug: Nederlanda klasikaĵo en Esperanto

Haasse, Hella S. Urug / Tradukis el la nederlanda Piet Buijnsters. – Hago: Internacia Esperanto-Instituto, 2012. – 115 p.; 120 ekz. En 1948 aperis en Nederlando la libro Oeroeg kiel unu el la unuaj “librosemajnaj donacoj”. Jam ekde kelkaj jaroj okazis ĉiujare la “librosemajno”, dum kiu vendejoj kaj eldonejoj stimulas aĉetadon kaj legadon. Per la [...]

Maturaj konfesoj

Janičić, Dimitrije Diso. Maturaj meditadoj / Postparolo de Zlatoje Martinov. – Beogrado: Interpress, 2012. – 112 p., il.; 500 ekz. – (Biblioteko Esperanto; №5). Mi ĉiam scivolis, kiel oni ekscias pri Esperanto kaj kial komencas lerni ĝin. En la libro Maturaj meditadoj en la enkonduka eseo Esperanto kaj amikeco la aŭtoro rakontas, kiel li eksciis [...]

Ĉu io nun estas nova?

Vortoj de komitatano Z Jam de kelkaj semajnoj ni estas en la Fettes-erao, sed nenion specialan ni ankoraŭ sentas. Eble sub la surfaco io ankoraŭ maturiĝas kaj postulas de ni iom da pacienco. Se tamen en Rejkjaviko komenciĝis nova ĉapitro en la historio de UEA, oni devus senti pli da vibrado en la aero.

En Berno antaŭ cent jaroj

La 9a Universala Kongreso de Esperanto de la jaro 1913 devintus esti invitita al Ĝenovo, sed pro organizaj problemoj, interalie, la demisio de la prezidanto de la LKK, ĝi ne povis okazi en Italio. Kiel alternativo oni decidis pri Berno (Svislando), kiu estis je dispono kiel kandidato kune kun Edinburgo kaj Bukareŝto. Pro tio Zamenhof [...]

Redaktoro serĉata

UEA serĉas kandidatojn por la posteno de redaktoro de “Esperanto”. La sukcesa kandidato ricevos unujaran kontrakton por redakti la jarkolekton 2014; decido pri renovigo/plilongigo estos farita en aŭgusto 2014. La redaktan laboron la redaktoro faros ĉefe en sia loĝloko.

Neforgesebla NASK 2013

NASK 2013 estis luma fasko el kulturo, amuzaĵo kaj amikeco, okazinta de la 26a de junio ĝis la 5a de julio meze de la urbo Raleigh en la usona ŝtato Norda Karolino.

IEK-2013: Pri la Esperanta muziko

La urbo Saint-Amand-Montrond situas en la centro de Francio. Fakte ekzistas kolono, tre proksime de la urbo, kiu indikas la punkton. La centro estas konsiderata kiel unu el la plej malprogresemaj lokoj de Francio, sed la partoprenantoj de la Internacia Esperanto-Konferenco, okazinta ĉi tie la 20-26an de julio, ne rimarkis tion. La organizantoj, Ĵak Le [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.