Arkivo por la etikedo 'Esperanto'

Postprezidaj meditoj

La Asocio Iuj inter ni pensas, ke estraroj ĝenerale, kaj prezidantoj aparte, emas meti tre personan stampon sur la tegmentan asocion de la movado dum siaj mandatoj. Sed mia ĉefa konstato, post mia elveno el du sinsekvaj prezidmandatoj ĉe UEA, estas, ke de estraro al estraro la laboroj fakte estas profunde kontinuaj. Fine de la [...]

Velikij Novgorod: LF tradiciiĝas

La 6an de oktobro en Velikij Novgorod okazis la dua lingva festivalo. Per tiu fakto la lingva festivalo en ĉi tiu nordokcidenta Ruslanda urbo iĝis ĉiujara tradicio. La lokaj aktivuloj montris, ke ili ne timas daŭre okupiĝi pri la afero.

Renovigita ZEO

En la ĉeĥa urbo Kopřivnice Rudolf Zanáška (1907-1954) fondis esperantistan kaj skoltan movadojn. En 1950 li iniciatis inaŭguron de monumento omaĝe al Doktoro Esperanto en loka parko, sed poste la parko estis likvidita por liberigi la lokon al novaj domoj.

Datrevenoj en Svitavy

La 27–29an de septembro ĉeĥaj esperantistoj festis la kvinan datrevenon de la Esperanto-muzeo en Svitavy kaj la 80an datrevenon de la loka Esperanto-klubo. Vendrede la studenta teatro DOMA prezentis la teatraĵon R.U.R., aŭ Terura sonĝo pri robotoj laŭ Karel Čapek, kiun ili ludis ankaŭ en Rejkjaviko, kaj la slovako Ján Vajs prelegis pri ekspedicio al [...]

ARKONES: Oni ne povas kabei…

Saluton… Finfine Vi venas… mi komencis ĉagreniĝi, kiam mi ne vidis vin ĉi tie. Saluton, tre agrable ekkoni vin! – ĉiuj ĵus venintaj homoj aŭdis tiajn bonvenojn la 20an de septembro en la longa koridoro de la Fervojista Kulturdomo en Poznano. Tie malgravis, ĉu oni estas nova esperantisto, kiu apenaŭ komencis verdan aventuron, ne konante [...]

Nova redaktoro por la revuo “Esperanto”

Unuafoje en pli ol cent jaroj, la revuo Esperanto havos sian redaktejon ekster Eŭropo. La brazilano Fabrício Valle estas elektita de la Estraro de UEA por transpreni la redaktoran postenon de Stano Marček, ekde la jarkolekto 2014. “Jam en sia skriba sinprezento, Fabrício Valle montris grandan energion kaj kreemon, kaj krome tre realisman ideon pri [...]

SES 2014 ankaŭ en Ruslando

La 17–25an de aŭgusto 2014 – jen la memorinda tempo! Almenaŭ por ĉiuj, kiuj emus partopreni la unuan Someran Esperanto-Studadon (SES) ekster Slovakio – nome en Ruslando! La deziro de E@I kaj de la SES-teamo estas alporti Esperanton al laŭeble multaj homoj, ebligi al ili lerni la lingvon en bona etoso, kontraŭ akceptebla prezo, kun [...]

Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj

ENKONDUKO 1.1 Ekzistas kaj estas praktike uzataj la jenaj tri sistemoj por trakti la proprajn nomojn en Esperanto: a) Plena esperantigo, jam tradicie uzata por multaj gravaj geografiaj nomoj (ekzemple Afriko, Nov-Jorko, Bulonjo-ĉe-Maro, Rejno, Himalajo) kaj por historie gravaj personoj (ekzemple Konfuceo, Julio Cezaro, Ŝekspiro). Plene esperantigitan propran nomon karakterizas kelkaj nepraj trajtoj:

Nia trezoro: Franz Jonas

Franz Jonas estas precipe konata kiel urbestro de Vieno (1951–1965) kaj ŝtatprezidento de la Aŭstria Respubliko (1965–1974). Nur relative malmultaj personoj en Aŭstrio memoras, ke Franz Jonas ankaŭ interesiĝis pri Esperanto; kaj eĉ pli malmultaj scias, kiel intense li okupiĝis pri la lingvo, kiel rapide li lernis kaj poste bone regis ĝin.

Aŭtuna sesio en la universitato UAM

Dum la tria semajno de septembro la pollanda urbo Poznano reeĥas Esperantan parolon, ĉar jam ekde 1998 dum tiu semajno okazas sesio de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) kaj tuj poste, ĉi-jare jam la 29an fojon la semajnfina kultura aranĝo Arkones. La aktuala interlingvistika grupo – tri brazilanoj, du svisoj, po [...]

Christer Kiselman – nova prezidanto de la Akademio de Esperanto

Profesoro Christer Kiselman [prononcu: Ĉiselman] el la Matematika instituto de la Upsala Universitato (Svedio) estas elektita kiel la nova prezidanto de la Akademio de Esperanto (AdE) rezulte de la voĉdonado de 37 akademianoj. Christer Kiselman ekde 1989 estas membro de AdE; lastatempe li oficis en AdE kiel direktoro de la sekcio pri faka lingvo kaj [...]

FESTO 2013: Estis bonega festivalo!

Ĉi-jare la muzika festivalo FESTO okazis la 10–18an de aŭgusto en Kelmis – la iama ĉefurbo de la iama Neŭtrala Moresneto.

Kanada testamento kreskigas la rimedojn de ESF

Kanada esperantisto Brian Kaneen, kiu forpasis la 12an de januaro 2012, testamentis al ESF (Esperantic Studies Foundation) pli ol duonan milionon da kanadaj dolaroj. “Mi vere ĝojas ke mia samurbano Brian montris tian fidon al nia agado”, komentis la eliranta prezidanto de ESF, Mark Fettes. “Ŝajne lin impresis unuflanke la sukceso de lernu.net, kaj aliflanke [...]

Someraj eldonaĵoj de E@I

Krom kreado de retejoj kaj organizado de aranĝoj E@I okupiĝas pri eldonado. Temas plejparte pri lernolibroj, instrutekstoj, kaj fakaj libroj, kies enhavo kongruas kun la celoj de Edukado@Interreto. Ĉi-somere aperis du novaj libroj.

Imperiismo deinterne

Chomsky, Noam. Imperiaj ambicioj. Interparoloj pri la mondo post la 11-a de septembro: Intervjuoj kun David Barsamian / Tradukis el la angla Tatjana Auderskaja, George Baker, David Curtis, John Dale, Manuel Giorgini, Lusi Harmon, William Harmon, Zelimir Pehar, Biljana Petrović, Renato Petrović, João José Santos, Russ Williams; Antaŭparolo de Renato Corsetti; Enkonduko de David Barsamian. [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.