Arkivo por la etikedo 'Esperanto'

Atentinda Okcitania aventuro

Patric. Okcitanio: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2012. La aŭtoro kaj ĉefa plenumanto de tiu ĉi albumo, Patric, estas fama okcitanlingva kantisto, kies repertuaron konsistigas popularaj popolaj okcitanaj kantoj, adaptaĵoj de eksterlandaj ŝlagroj kaj ankaŭ liaj propraj kantoj. Onidire li jam famiĝis per siaj koncertoj en la Esperanta medio, sed mi konatiĝis kun li nur pere [...]

Pri terminologio en Esperanto

Blanke, Wera. Pri terminologia laboro en Esperanto: Elektitaj publikaĵoj / Red. Detlev Blanke. – Nov-Jorko: Mondial, 2013. – 330 p. Ne tro abundas en la Esperanta libra merkato libroj, kiuj serioze kaj profunde okupiĝas pri la terminologiaj agadoj en Esperanto. Tial mi tenas kun nekaŝata ĝuo la libron de Wera Blanke, kiu estas konata laborantino [...]

Zamenhof-Tagoj 2013 en Litovio

«Dum la UK en Danzig, 1927, Julio Baghy pere de Pál Balkanyi proponis, ke la 15a de decembro (naskiĝtago de Zamenhof) estu ĉiujare la tago de la Esperanto-literaturo, do festo de la libro. La kongreso unuanime aprobis la ideon kaj jam dum tiu jaro la esperantistoj aranĝis librofeston en la tuta mondo je tiu dato. [...]

Stilaro

Poemo de Aleksandro Mitin 1. Kiel diris unu fama verkistino, Poezio estas vortoj plus muziko. Dum centjaroj logas homojn per fascino Rim’ kaj ritm’ en teksta aerobatiko. Sed parolas kritikistoj, ke finfine Rutiniĝis rimoj en la stil’ klasika. Novajn vortojn serĉas pegazist’ obstine Sed ne trovas ilin eĉ plej artifika.

Nia trezoro: Mario Pei

Naskita en Romo, Italio, Mario Andrew Pei (1901–1978) estis fama usona lingvisto kun italaj radikoj, kaj konsiderata kiel unu el la grandaj poliglotoj de la 20a jarcento, kiu konis centon da lingvoj, de kiuj li aktive regis tridekon, inter ili la italan, anglan, francan, hispanan, portugalan, rusan, germanan, latinan, malnovan grekon kaj sanskriton. Migrinte en [...]

Koreio: Dumviva lernado

La 45a Korea Kongreso de Esperanto okazis en la urbo Incheon la 26–27an de oktobro kun la ĉeftemo “Esperanto kiel dumviva lernado”. Partoprenis 143 esperantistoj el 6 landoj. La kongresa temo estas ligita kun la projekto “Dumviva lernado”, lanĉita de la distrikto Namdong en 2009 en Incheon. En ĝi ankaŭ Incheon-filio de la Korea Esperanto-Asocio [...]

Esperanto en ALTE-konferenco

La 44a konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo (ALTE) komenciĝis la 13an de novembro kaj daŭros ĝis la 15a de novembro en Barcelono. Temas pri faka kunveno de specialistoj de ALTE, kies institucia membro estas ankaŭ UEA ekde 2008. En la densa programo estas fakprelegoj, kunsidoj de laborgrupoj kaj kunveno de delegitoj de [...]

Gaja kaj internacia jubilea kongreso en Japanio

Kun 719 aliĝintoj okazis la jubilea 100a Japana Esperanto-Kongreso en Tokio de la 12a ĝis la 15a de oktobro. La organizanto, Japana Esperanto-Instituto, invitis reprezentantojn de Esperanto-organizaĵoj de membrolandoj de KAEM, kaj venis sep reprezentantoj el Koreio, Ĉinio, Nepalo, Vjetnamio, Indonezio, Taĝikio kaj Irano. Krom ili ĉeestis pli ol 40 eksterlandaj esperantistoj el 23 landoj, [...]

Belartaj Konkursoj de UEA

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 65a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 99a Universala Kongreso en Bonaero. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK, nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte [...]

Daniel Luez forpasis

La 5an de novembro 2013 forpasis Daniel Luez (1924–2013)

ALTE: Nova inicato de MASI

La 1–4an de novembro 2013 sukcese pasis la unua Alternativa Lingva Trejnado en Esperanto (ALTE) – nova aranĝo de la Moskva Esperanta Asocio MASI. Ĝi estas lingva trejnado ekde la nivelo B1 por esperantistoj, kiuj deziras pliriĉigi sian lingvaĵon, plibonigi la gramatikon kaj praktiki parole Esperanton. La tuta renkontiĝo konsistas el Esperanto-lecionoj, sed ili malmulte [...]

Jelena Karpunina forpasis

La 4an de novembro 2013 en Berlino pro grava malsano forpasis Jelena (Lena) Karpunina (1963–2013)

Pri la nigrflugila pasero

Atentaj ŝatantoj de la romano Lundo ekas sabate, verkita de Arkadij kaj Boris Strugackij, parkere scias versaĵon, kiu aperas en la dua ĉapitro de la unua parto. La protagonisto Aleksandr Privalov pasigas maltrankvilan nokton en la sorĉodomo, kaj interalie trovas la libron Kreado de mensmalsanuloj kaj ĝia influo je evoluo de sciencoj, arto kaj tekniko, [...]

Homarano: Nepre havenda libro

Korĵenkov, Aleksander. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. – 2a eldono, korektita kaj ampleksigita. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2011. – 360 p.; 500 ekz. – (Serio Scio; №8). La dua eldono de tiu vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof aperis nur du jarojn post la unua eldono de [...]

Historio de UEA

van Dijk, Ziko. Historio de UEA. – Partizánske: Espero, 2012. – 376 p. – 300 ekz. Ne mankas verkoj pri UEA. La direktoro de UEA Hans Jakob verkis skizon pri UEA dum 1908–1933. En Utila Estas Aliĝo Ulrich Lins per tri kontribuaĵoj en leĝera stilo priskribas elektitajn epizodojn el la unua jarcento de la asocio. [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.