Arkivo por la etikedo 'Esperanto'

La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj (2)

La dua parto En mia antaŭa artikolo en La Ondo de Esperanto mi skribis pri subfakoj de la arto kaj scienco de merkatiko. Mi listigis dekon da subfakoj, kaj poste mi pli detale prezentis kvar el tiuj subfakoj: reklamadon, prezo-strategion, varmarko-strategion kaj klientoservo-sistemojn. Poste mi donis ekzemplojn, kiel esperantistoj kaj Esperanto-asocioj bone, aŭ ne sufiĉe [...]

Kio estas GIL

En la februara Ondo aperis raporto pri la 23a konferenco de GIL (Interlingvistiko en la 21a jarcento), kiu okazis fine de 2013 en Berlin. Kiel tie menciite, GIL estas la akronimo de Gesellschaft für Interlinguistik (Societo pri Interlingvistiko). Mi prezentu ĝin iom pli detale.

Nia trezoro: Umberto Eco

Umberto Eco ne estas esperantisto: li nek parolas la lingvon, nek havis okazon ĝin apogi iamaniere. Sed li estas interesa persono kiu povus esti la modelo de tio kion esperantistoj dezirus el la goja intelektularo. Forte engaĝita en la junulara katolika movado, dum la universitata studado pri Tomaso el Akvino li forlasas ĝin kaj la [...]

Esperanto plej gravas – kaj unue “Esperanto”

Vortoj de komitatano Z Ne indas denove paroli pri la revuo de Valle, ĉar nenio nova direblas. La redaktoro de Esperanto daŭre diras, ke numeron post numero la revuo fariĝas pli bona kaj malaperas la infanmalsanoj de ĝia nova stilo. Verŝajne eĉ li mem ne plu kredas siajn promesojn. La direktoro jam alarmis la komitaton [...]

KAEST: Konservi nian heredaĵon

KAEST estas mallongigo de Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko. Ĝi okazas ĉiun duan jaron, ĉi-foje la 13a–16an de novembro en Slovakio. La ĉeftemo de KAEST 2014 estas “Arkivoj kaj bibliotekoj – kiel protekti kaj konservi nian heredaĵon”. La konferenco ĉiam havas ĉeftemon, pri kiu oni prelegas, kaj paralele okazas dua parto [...]

Bjalistoko, Ukrainio kaj Eŭropo

Vide el Bruselo La krizo en Ukrainio ĉiam pli pensigas min pri Bjalistoko. Kompreneble, ĉiu esperantisto scias pri la kreinto de nia lingvo Ludoviko Zamenhof. Ni ankaŭ scias, ke la tiama Bjalistoko estis urbo multlingva kaj multetna. Pli ol cent jarojn poste la urbo perdis tian multetnan econ. Ne plu aŭdiĝas multe de belarusa, rusa, [...]

Politikaj partioj kaj lingvaj rajtoj

Ses partioj respondas la demandaron de KEA pri lingvaj rajtoj en EU Okaze de la eŭropaj balotadoj de la 25a de majo 2014, Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) sendis demandaron pri lingvaj rajtoj al la partioj kiuj ilin partoprenas. La politikaj partioj kiuj respondis ĝin estas la jenaj: Partit Popular de Catalunya (PP), Esquerra Republicana de Catalunya [...]

La Tria Tutmonda Ekzamentago en Moskvo

La 17an de majo 2014 en pluraj landoj de la mondo estis okazigita la Tria Tutmonda Ekzamentago laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). En Moskvo la ekzameno okazis en la porinfana kulturcentro Provincija, oportune situanta preskaŭ en la centro de la Ruslanda ĉefurbo. Ĝin partoprenis dek kandidatoj, inter kiuj naŭ estas kursanoj de la Esperanto-lernejo, [...]

Hispanio: flamenko kaj instruado

Dum la unuaj tagoj de majo disvolviĝis en Arundo (Ronda, Malaga provinco) la 73a Hispana kaj 18a Andaluza Kongreso de Esperanto kun pli ol 150 homoj el Hispanio kaj deko da aliaj landoj. Indas substreki la altan partoprenon de junuloj kaj la ĉeeston de esperantistoj el norda Afriko, malgraŭ malhelpoj por permesoj eniri Hispanion, kaj [...]

Britio: Post 40 jaroj denove en Sheffield

Ĉi-printempe la Esperanto-Asocio de Britio elektis por sia semajnfina kongreso la nordanglan Sheffield, urbo en Jorkŝiro antaŭe konata pro ĝia ŝtalindustrio kaj ĉirkaŭita de bela erikeja pejzaĝo.

Israelo: Kongreso meze de dezerto

La 24–26an de aprilo meze de la dezerto, en la beduen-stila gastejo Kfar Hanokdim (Hebree: vilaĝo de la paŝtistoj) apud Masada kaj la Morta Maro, okazis la 15a Israela Kongreso de Esperanto. La kongresanoj ĝuis la varian programon kaj intiman, nekutiman etoson.

Riĉprograma Malferma Tago

Sepdeko da vizitantoj el 13 landoj spitis la pluvan veteron por partopreni en la 40a Malferma Tago de la Centra Oficejo sabaton, la 10an de majo, kiu havis eĉ kvar prelegantojn kaj premiere la programeron Akademianoj respondas.

48a Boatado en la Ignalina lagaro

La junulara Esperanto-klubo Juneco (Vilno, Litovio) ekde la 30a de majo ĝis la 1a de junio organizos la 48-an Boatadon en la Ignalina distrikto en la Nacia parko de Aŭkŝtajtio. Dum tri tagoj ni ekskursos kaj traboatos pli ol 20 lagojn kaj lagetojn, riverojn kaj riveretojn. Ni vizitos muelejon de Ginučiai, kie okazos akvaj proceduroj [...]

Bonan apetiton!: Retejo pri senviandaj receptoj

La 21an de marto 2014 estis lanĉita “Bonan Apetiton”, nova projekto de E@I. Temas pri retejo por vegetaraj kaj veganaj receptoj en Esperanto, atingebla je la adreso http://apetito.ikso.net. Ĝis nun ne ekzistis recepto-retejo en Esperanto, do tiu projekto plenumas ĉi bezonon. Ĝi havas potencialon pro tio, ke Esperanto-parolantoj devenas de diversaj landoj kaj tiel povas [...]

Abonhelpa Fondaĵo 2013

Ĉi-sube estas menciitaj donacoj, uzitaj por helpabonoj de La Ondo de Esperanto por la jaro 2013a.



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.