Arkivo por la etikedo 'Esperanto'
7 Aŭgusto 2014 de AlKo
Poezio: Unua premio: Soneto de la lumturo de Jesus Moínhos Pardavila el Galegio/Hispanio; Dua premio: Olivero aŭ pri sinmortiginto de Benoît Philippe el Germanio; Tria premio: Fino de la lernojaro de Benoît Philippe el Germanio. Partoprenis 26 verkoj de 10 aŭtoroj el 9 landoj.
5 Aŭgusto 2014 de AlKo
Ni, 706 partoprenantoj en la 99a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj el 57 landoj de ĉiuj mondopartoj al Bonaero, Argentino, Diskutinte en pluraj sesioj pri la temo Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco;
28 Julio 2014 de AlKo
Per cito el la epopeo de José Hernández el 1872, Martin Fiero, prezidanto Mark Fettes komencis sian unuan festparoladon en inaŭguro de Universala Kongreso. La 99a UK estis solene malfermita en duhora ceremonio dimanĉon, la 27an de julio, en Teatro Metropolitano, centre de la Argentina ĉefurbo Bonaero.
24 Julio 2014 de AlKo
De la 6a ĝis la 12a de julio okazis en kroatia urbo Rijeka la deka kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU). Kvankam kun nur 146 partoprenantoj el 21 landoj ĝi estis la plej malgranda ĝisnuna EEU-kongreso, ĝi estis tre riĉa enhave. La kongreson aŭspiciis la ŝtatprezidento de Kroatio Ivo Josipović, kio grave levis ĝian prestiĝon kaj [...]
22 Julio 2014 de AlKo
La urbestrino de Montevideo bonvenigis ILEI en la Urugvaja parlamentejo Impona italstila palaco, vasta salonego kun marmoraj kolonoj, altega plafono kun koloraj vitraj fenestroj – jen la ejo de la Ĝenerala Kunsido de Unesko en novembro-decembro 1954. La salonego okupas la tutan larĝon de la Leĝa Palaco, la parlamentejo de Urugvajo. La 21an de julio, [...]
22 Julio 2014 de AlKo
Okaze de la 127-jariĝo de Esperanto, kiun oni festos la 26an de julio, la redakcio de La Ondo de Esperanto proponas aboni La Ondon elektronike (dosierformo: pdf) kontraŭ duona tarifo. Paginte nur 6 eŭrojn, anstataŭ 12, oni ricevos ĉiujn ĉi-jarajn Ondojn inkluzive de la jam aperintaj sep numeroj. La speciala oferto validas ĝis la 31a [...]
20 Julio 2014 de AlKo
Rezolucio de EEU-Kongreso direktita al UEA La asembleo de EEU unuanime rekomendas al UEA okazigi la UKon de 2016 en Nitra, Slovakio, pro la sekvaj kialoj:
14 Julio 2014 de AlKo
De la 7a ĝis la 11a de julio okazis en Ĝenevo la 7a sesio de la Fakulaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP). Stefano Keller, estrarano kaj la ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo, aktivis en la kvintaga evento. Ĝiaj temoj estis alireblo al justico, subteno kaj protektado de la rajtoj de [...]
8 Julio 2014 de AlKo
La tria parto En la du lastaj numeroj de La Ondo de Esperanto, mi skribis pri la aplikado de la principoj de la arto kaj scienco de merkatiko al la lokaj, landaj kaj internaciaj kluboj kaj asocioj kiuj volas antaŭenigi la lingvon Esperanto. Mi substrekis, ke kiam mi parolas pri merkatiko kaj Esperanto, mi ne [...]
4 Julio 2014 de AlKo
Ne pasis ankoraŭ duonjaro ekde la debuto de la grupo en la Esperanta mondo, sed ĝi iĝas ĉiam pli populara en Esperantujo kvankam la grupanoj tute ne parolas Esperante! Temas pri la grupo Ŝanĝo, kiu debutis en ĉi-jara JES (Junulara Esperanto-Semajno en Szczawno-Zdrój). La junaj muzikistoj el Vroclavo kun multaj, ofte strang-aspektaj muzikiloj, ravis la [...]
25 Junio 2014 de AlKo
La plej elstara litova vojaĝanto de la 20a jarcento estis la esperantisto Antanas Poška. Lia epopea vojaĝo al Hindio tra Eŭropo, Norda Afriko, efektiviĝis nur dank’ al Esperanto. La pasio al sciado igis lin vojaĝanto, dank’ al la kono de Esperanto li ĉie dece reprezentis Litovion. Per sia enhave riĉa vivo Antanas Poška pruvis la [...]
21 Junio 2014 de AlKo
Inter multaj aliaj aferoj, Interreto estas aparte taŭga por lernado, interalie de lingvoj. Hodiaŭ oni ne nepre devas iri al lingvokursoj aŭ aĉeti kostajn lernolibrojn: ebloj lerni lingvojn rete tre multiĝis en la lastaj jaroj. Mi prezentos kelkajn senpagajn retejojn.
16 Junio 2014 de AlKo
Đurić-Trbuhović, Desanka. En la ombro de Alberto Ejnŝtejno / Tradukis el la serba Agnesa Eremija, Dimitrije Janičić, Tereza Kapista, Pribislav Marinković, Ljiljana Popović; Antaŭparolo de Dimitrije Janičić. – Beogrado: Interpress, 2012. – 188 p., il.; 200 ekz. –(Biblioteko Esperanto; №6). Pri la vivo de la mondfama sciencisto Alberto Ejnŝtejno estas multaj libroj, sciencaj studoj kaj [...]
13 Junio 2014 de AlKo
Inicialoj DC. Signoj de viv’: K-disko. – [s. l.]: Inicialoj D. C., 2012. La projekto Inicialoj DC ne estas tute nova en Esperantujo. Ĝi aktivas ekde 2003, kaj ĝia antaŭa albumo Urbano al mi persone faris tre agrablan impreson. La nova albumo Signoj de viv’ entute (laŭ la stilo, enhavo kaj kvalito) tre similas al [...]
12 Junio 2014 de AlKo
La 11an de junio la prezidento de Kroatio Ivo Josipović akceptis delegacion de esperantistoj okaze de la baldaŭ okazonta Eŭropa Esperanto-Kongreso en Rijeka, kies aŭspicianto li estas. En la delegacio estis prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) Seán Ó Riain, sekretario de EEU Zlatko Tišljar, estrarano de EEU Nikola Rašić, prezidanto de Kroatia Esperanto-Ligo (KEL) [...]