Arkivo por la etikedo 'Esperanto'

Italio: La malkongresa kongreso

Estas malfacile en Esperanto precize difini la signifon de vortoj kun la prefikso “mal-”. Kion signifas “malkongresa kongreso”? Mi pensas, ke en ĉi tiu kunteksto ĝi aludas je trajtoj nekongruaj kun la tradicia bildo de kongresoj de eŭropaj landaj asocioj. Unue, temas pri la loko. La 81a Itala Kongreso de Esperanto okazis en Fai della [...]

Ekumene kaj Esperante en Trento

En 1542 Trento estis la urbo elektita por gastigi Koncilion de la romkatolika eklezio, kiu poste okazis tie de 1545 ĝis 1563, kun interrompoj kaj portempa translokiĝo. Ĝi konatiĝis kiel la Tridentina koncilio, kiu deziris unuigi la eklezion post la reformacio. La Koncilio ne sukcesis, sed tiu sopiro kvazaŭ testamente gravuriĝis en la destino de [...]

SAT-kongreso, vidita de nesatano

Esperanto ne estas sekto nek geto ekster de la vivo! La historio de Esperanto ĉiuepoke estis en rekta ligiteco kun tio, kio estis okazanta en la mondo. Do, se ekde la komenco kelkaj pensis Esperanton lingvo de komercistoj, aliaj volis uzi ĝin kiel komunikilon por internacia solidareco de la proletoj. Kaj SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), [...]

Elloke Tutmonden

La projekto “Elloke tutmonden, la novaj defioj por volontulado”, financata de EU, kunigas ses partnerojn: Pollando (Bjalistoka Esperanto-Societo), Italio (Esperanto-grupo Mario Sola el Vercelli kaj Triesta Esperanto-Asocio), Francio (EUROKKA el Tuluzo), Litovio (Esperanto-Klubo Espero el Visaginas), Skotlando (Skota Esperanto-Asocio). Ĝi startis oktobre 2013 per seminario en Triesto, sekvis Tuluzo en februaro, Pitlochry (Skotlando) en junio [...]

La misteroj de nia Proverbaro

La Zamenhofa Proverbaro estas trezoro por nia lingvo. Unu sola ekzemplo: “ŝtono de falpuŝiĝo”. Tre malfacile, eble eĉ neeble, estus trovi pli precizan, pli konvenan, pli demonstrecan de la konstru-kapablo de Esperanto, ol tiun nomon de la konusforma ŝtono, kiu ĉe murangulo ŝirmis domon kontraŭ la ferradoj de ĝiranta ĉeval-veturilo.

Nia trezoro: Zenon Klemensiewicz

“Profesoro Zenon Klemensiewicz inter 51 viktimoj de aviadila katastrofo!” – informis la unua paĝo de la ĵurnalo Trybuna Ludu la 3an de aprilo 1969. Mi tiam estis ĵurnalisto de la studenta semajnrevuo Itd. Kelkajn semajnojn pli frue mi vizitis Krakovon, por raporti pri instruado de Esperanto en la Jagelona Universitato. Zenon Klemensiewicz (1891–1969) dum multaj [...]

Vilmos Benczik: Libroeldonado sen mitoj

Inter 1976 kaj 1990 funkciis en Hungario signifa libroeldona aktivado. Ĉar mi havis la ŝancon partopreni en ĝi kaj preskaŭ sola difinis la eldonpolitikon de HEA (Hungara Esperanto-Asocio), pluraj amikoj instigis min resumi la atingojn de tiuj 15 jaroj. Komence mi rezistis, sed kun la paso de la tempo ĉiam pli mi emas rekoni, ke [...]

La unua SES ekster Slovakio

87 partoprenantoj el dek landoj (Ruslando 57, Francio 10, Germanio 7, Slovakio 5, Belgio 2; Ĉinio, Danlando, Hungario, Pollando, Svedio, Tajlando po 1) partoprenis la unuan ruslandan SES, kiu okazis la 17–25an de aŭgusto en Koltiŝevo, proksime de Moskvo. Ĝi estis ankaŭ la unua Somera Esperanto-Studado ekster Slovakio, kie SES startis en la jaro 2007 [...]

IJK en varma vintro

Ekde mia esperantistiĝo mi partoprenis plurajn diversspecajn aranĝojn, sed dank’ al TEJO mi povis pli spertiĝi, partoprenante ĉi-jare la 70an Internacian Junularan Kongreson en Brazilo, kio estis por mi samtempe granda honoro kaj aventuro. Jam januare, atendante rezultojn de la konkurso, mi eltranĉis afiŝon de la 70a IJK el Kontakto kaj surgluis ĝin super mia [...]

Amikoj renkontiĝis en montaro

Ekde la 1a ĝis la 11a de aŭgusto okazis la 9a RA (Renkontiĝo de Amikoj). RA okazas en diversaj lokoj, kaj ĉi-foje ĝi estis en Altaja respubliko de Ruslando. La renkontiĝon partoprenis 27 personoj el naŭ ruslandaj urboj kaj tri eksterlandanoj.

La ora jubileo de BET

La 50aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazis ekde la 28a de junio ĝis la 5a de julio 2014 en Latvio, en Jūrmala – la plej granda kuracurbo en Baltio, ĉe la bordo de la Riga Golfo de la Balta Maro, konata pro la unikaj naturaj riĉaĵoj, saniga ĉemara klimato, pinarbaroj, dunoj kaj pli ol 26-kilometra blanksabla strando. [...]

NASK gastis en Kanado

La 45a Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) ĉi-jare vagis norden, al la kanada urbo Viktorio sur la nordokcidenta marbordo de Brita Kolumbio.

Viva Vento 2014

La 27-29an de aŭgusto en Visaginas (Litovio) okazos internacia seminario (kun subteno de la projekto Grundtvig) kaj Internacia Muzika Festivalo Viva Vento 2014. Partoprenos artistoj el Pollando, Italio, Francio, Skotlando, Litovio, Latvio kaj aliaj landoj. Inter la esperantistaj artistoj estas la grupo Asorti, Melono, Platano kaj Zhou-Mack Mafuila. Partoprenos ankaŭ Floréal (Flo) Martorell el EUROKKA/Vinilkosmo. [...]

SES el la vidpunkto de kunorganizanto

La 12-20an de julio okazis la 8a SES (Somera Esperanto-Studado) en la urbo Nitra (Slovakio), kiu post du jaroj gastigos la 101an Universalan Kongreson de Esperanto. Mi jam partoprenis SESon, sed ĉi-foje, estante volontulo ĉe E@I, mi estis parto de la organiza teamo (kvankam mia kontribuo al organizado estis pli modesta ol tiu de multaj [...]

Premio Deguĉi al Stano Marček

Premio Onisaburo Deguĉi, “la esperantista pacpremio”, estis starigita per donaco de Oomoto en 1987 kaj estas aljuĝata ĉiujare. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eŭroj.



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.