Arkivo por la etikedo 'Esperanto'
19 Januaro 2015 de AlKo
La Novan Jaron 2015 mi bonvenigis kun esperantistoj en la germania urbeto Blankakvo (Weisswasser), kie okazis la 6a Junulara Esperanto-Semajno. Antaŭe mi partoprenis JES-ojn en Gdansko kaj Ŝcxavno-Zdruj (Szczawno-Zdrój), ambaŭ en Pollando. Neniam mi estis en Germanio, nek por Esperanto-okazaĵo, nek kiel simpla turisto. Unue mi ne planis veturi al JES ĉi-jare, sed kelkajn semajnojn [...]
18 Januaro 2015 de AlKo
Kion povas skribi iu, kiu por la 31a fojo partoprenas la Internacian Festivalon (IF)? Relegante la pasintjaran artikolon, mi povus preskaŭ verki la samon por ĉi tiu numero de La Ondo. Krom tio, ke ŝanĝiĝis la loko, la prelegoj, la ekskursoj… sed nur malmulte la partoprenantoj kaj kontribuantoj, tute ne la ĉefa organizanto Hans-Dieter Platz [...]
17 Januaro 2015 de AlKo
Ĉi-foje la Novjara Renkontiĝo okazis en Bitburg, iom norde de Treviro (Trier), kie ni jam gastis antaŭ tri jaroj. Ĉeestis dum la semajno ĉirkaŭ novjaro entute 162 homoj el deko da landoj – sesdeko da homoj el Germanio kaj cento el eksterlando, plejparte el Belgio, Francio, Luksemburgio (tuj apuda), Hispanio kaj Italio. Kiel kutime partoprenis [...]
16 Januaro 2015 de AlKo
Komuna Seminario (KS) origine estis evento de junuloj el Koreio kaj Japanio, poste ĉiniaj junuloj aliĝis. En 2010 KS unuafoje okazis en Hanojo laŭ la deziro de VEJO (Vjetnama Esperantista Junulara Organizo) aliĝi al la kunorganizado de KS. En 2012 VEJO iĝis oficiala membro, kaj la 33a KS estis planita por Ho-Ĉi-Min-Urbo. KS-33, kies ĉeftemo [...]
15 Januaro 2015 de AlKo
La 13an de decembro en Kaŭno okazis la jubilea, 50a Kongreso de Litova Esperanto-Asocio (LEA), kiun partoprenis 80 registritaj kaj dudeko da neregistritaj esperantistoj el Litovio kaj du gastoj el Latvio. Post la kantado de la himno La Espero la kongresanoj per minuto de silento omaĝis tri famajn litoviajn esperantistojn, kiuj forpasis en 2014: Vytautas [...]
14 Januaro 2015 de AlKo
La juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2014 (Grigorij Arosev, Edmund Grimley Evans, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Valentin Melnikov, Russ Williams), organizita de La Ondo de Esperanto, ricevis 11 konkursaĵojn de 11 aŭtoroj el 4 landoj — Aŭstralio, Germanio, Kazaĥstano, Ruslando. (En Liro-2013 partoprenis 6 konkursaĵoj de 6 aŭtoroj el 4 landoj.) La 14an de [...]
13 Januaro 2015 de AlKo
La organizantoj de la Zamenhofaj Tagoj, okazintaj la 11–13an de decembro en Nowy Sącz ne supozis ke unu el la gastoj alvenos kun “relikvoj”: Stanislao Rynduch, sekretario de Eŭropa Federacio de EDE kunportis leterojn de Ludoviko Zamenhof kaj Kongresan Libron de la unua UK en Bulonjo-ĉe-Maro! Multaj el ni rigardis, legis, kaj eĉ sentis la [...]
12 Januaro 2015 de AlKo
De la 12a ĝis 14a de decembro en Bjalistoko okazis la tradiciaj 15aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj en hejme komforta etoso, mi dirus “Esperant-familia etoso”. En la malfermo ĉeestis la kreinto de Esperanto, kaj ĉiuj vizitantoj havis unikan ŝancon konatiĝi, babili aŭ eĉ fari fotojn kun Zamenhof!
11 Januaro 2015 de AlKo
Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej ŝatata estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn (kvar el ili, bedaŭrinde, ne reagis) respondi la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2014 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?” El la 15 invititoj ĉi-jare respondis nur 11 personoj; ok viroj kaj [...]
8 Januaro 2015 de AlKo
Universala Esperanto-Asocio funebras sian eksan prezidanton Kep Enderby, kiu forpasis la 8an de januaro 2015 en la aĝo de 88 jaroj. Li naskiĝis la 25an de junio 1926.
6 Januaro 2015 de AlKo
En la postkongresa Ondo estis komencita la temo pri la figura signifo de kelkaj ne tute klaraj eroj el la Zamenhofa Proverbaro. Ni komencis per la iom mistera “Bela birdo!” (№160 en la Waringhiena eldono). Franclingvano, pro simileco kun “joli coco” tuj sentos ĉe “Bela birdo!” aludon al individuo malfidinda, suspektinda, iu fripono, delogulo, ktp.
28 Decembro 2014 de AlKo
En la lastaj tri jaroj mi verkis naŭ artikolojn por La Ondo de Esperanto, utiligante nociojn de merkatiko kiuj povas helpi antaŭenigi Esperanton per pli efika informado kaj varbado. En miaj unuaj skribaĵoj mi prezentis la ideojn de d-ro Everett Rogers pri la disvastiĝo de novaj ideoj. En tiuj artikoloj mi unue parolis pri la [...]
25 Decembro 2014 de AlKo
Consuelo, Wendy kaj mi kutime veturis urben per la sama matena buso, kaj alveninte ni ĉiam atendis ĝis la alveno de Marisol, kiu venis per buso el Quezaltepeque. Poste ni paŝis laŭeble rapide al la lernejo. Kelkfoje iu el la busoj malfruis, kaj tiam unu el la monaĥinoj atendis nin en la pordego, preta ŝlosi [...]
24 Decembro 2014 de AlKo
1. Ekstere estis sufoka varmego. Leo kuris por preni la intervjuon. Li ne estis malfruiĝanta, tamen por iri jam mankis tempo – necesis kuri. Ĉirkaŭe bruis, tondris, grumblis, hupis kaj brulis la apenina vespero. Leo ĉiusekunde viŝis ŝviton de la frunto kaj vangoj, sed egale ĝojis pro la baldaŭa konversacio kaj pro sia restado en [...]
23 Decembro 2014 de AlKo
Paŭlo ŝoforis malrapide, rigardis la vojon antaŭ si kaj la kampon, kiu vastiĝis ĉe la ŝoseo. Estis la fino de la somero. De la flava kampo kvazaŭ radiis senespero. Delonge li ne havis tian malbonan humoron. Unu sola demando turmentis lin: ĉu li iru tien? Ĉu estas senco? Multaj jaroj pasis de tiam. Ja ĉio [...]