Arkivo por la etikedo 'Esperanto'
4 Marto 2015 de AlKo
Nia trezoro La voĉdonado de 1894 dividis kaj krizigis la esperantistaron, la ĉeso de Esperantisto (1895) lasis la adeptojn de l’ nova lingvo sen la sola komuna ligilo, kaj la malaktiviĝo de la lingvoaŭtoro Zamenhof (1896-97) faris la situacion preskaŭ senespera. Unu post unu fermiĝis la pioniraj societoj… Malgraŭ la penadoj de niaj amikoj, la [...]
3 Marto 2015 de AlKo
MASI ekfestis la 20-jariĝon La 20-23-an de februaro 2015 en la apudmoskva ripozejo “Jerŝovo” jubile pasis Antaŭprintempa Esperanta Renkontiĝo APERo-9 — la tradicia sezonŝanĝa lingvomergiĝo de la Moskva Esperanta Asocio MASI. Ĉi-jara APERo estis neordinara: la organiza kolektivo ekfestis sian 20-jariĝon.
28 Februaro 2015 de AlKo
La fama video-retejo YouTube havas la eblon aldoni subtekstojn al videoj. Sed tion povas fari nur la alŝutinto de la video. Do kion fari, se vi trovas interesan videon kaj volas subteksti ĝin en Esperanto (aŭ ajna alia lingvo)? Unu bona maniero solvi tion estas la retejo Amara. Ĝi estas multlingva kaj parte tradukita al [...]
27 Februaro 2015 de AlKo
Dudek mejlojn okcidente de Tusono la “Sunsubira Ekspreso” haltis ĉe cisterno por preni akvon. Krom la akvokompletigon la lokomotivo de tiu reputacia rapidtrajno ricevis iom da aliaĵoj, ne tre bonaj por ĝi. Dum la hejtisto malsuprentiris la akvotubon, Robĉjo Tidbalo, “Ŝarko” Dodsono kaj kvaronsanga maskogia indiano nomata Johano Granda Hundo grimpis sur la lokomotivon kaj [...]
25 Februaro 2015 de AlKo
Se vi regule abonas La Ondon, eklegu ekde la sekva alineo, ĉar mi devas klarigi al novaj legantoj, ke ĉiujare ni resumas la libroproduktadon en Esperantujo, daŭrigante la iniciaton de Hungara Vivo. La statistika bazo estas la rubriko Laste Aperis en la revuo Esperanto, kiu listigas la librojn, kiujn la Libroservo de UEA ekvendis en [...]
23 Februaro 2015 de AlKo
Ĉi-vintre la Estraro de UEA, elektita somere 2013 en Rejkjaviko, atingis duonon de sia trijara mandato. Tio estas taŭga momento por vidi la (mal)atingojn de la 18-monata agado. La prezidanto de UEA Mark Fettes trovis kelkajn minutojn por respondi tri demandojn de nia redakcio: Kiujn planitajn celojn kaj projektojn vi kaj via teamo atingis dum [...]
20 Februaro 2015 de AlKo
Żelazny, Walter. Ludoviko Lazaro Zamenhof. Lia pensaro, sekvoj kaj konsideroj / Tradukis el la pola Tomasz Chmielik. – Zwierzyniec: Ostoja, – 189 p. Kio estis Lazaro Ludoviko Zamenhof? Se oni guglas (serĉas per “google”) unu el la plurdekoj da skriboj de lia nomo, krom aliaj kelkaj pseŭdonimoj, oni trovas, ke li estis kuracisto, okulisto, lingvisto, [...]
11 Februaro 2015 de AlKo
La 7an de februaro, nur kvar tagojn antaŭ sia 92-jariĝo, post mallonga malsano mortis D-ro Stevens T. Norvell (1923-2015)
8 Februaro 2015 de AlKo
En novembro 2014 ekfunkciis la nova Eŭropa Komisiono (EK) – plenumorgano de la Eŭropa Unio (EU). EK, foje nomata registaro de EU, konsistas el 28 membroj – po unu el ĉiu lando de EU. Litovion en ĝi reprezentas Vytenis Povilas Andriukaitis, EKano pri sanprotektado kaj pri sekureco de manĝaĵoj, kiu scias kaj subtenas Esperanton.
6 Februaro 2015 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Estas malfacile prognozi la estontecon, ankaŭ se temas pri distingo de tio, kio en tute lastatempa pasinteco restos signifa ankaŭ poste. Estus interese legi post dek jaroj la respondojn de la konataj movadanoj, kiujn nia redakcio invitis al sia Ronda Tablo por rakonti, kiujn Esperanto-eventojn en 2014 ili taksas plej pozitive [...]
3 Februaro 2015 de AlKo
Ĉi-sube estas menciitaj donacoj, uzitaj por helpabonoj de La Ondo de Esperanto por la jaro 2014a. Anonima (Francio) 26,00 EUR Jukka Pietiläinen (Finnlando) 50,00 EUR Gerd Bernhard (Germanio) 8,00 EUR Donald Draper (Norvegio) 50,00 EUR Dave Dewar (Nov-Zelando) 6,00 EUR Jószef Horvath (Hungario) 16,00 EUR Tiina Oittinen (Finnlando) 42,00 EUR Luiza Carol (Israelo) 12,00 EUR [...]
28 Januaro 2015 de AlKo
Antaŭ unu monato la svisa emerita instruistino Mireille Grosjean, prezidantino de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), estis proklamita la Esperantisto de la jaro 2014. Malgraŭ la granda okupateco ŝi bonvole konsentis respondi kelkajn demandojn dum ŝia restado en Kotonuo, Benino. Ŝi kutimas prezenti sin dirante: senrita emerito, senbrutara nomado, babilema poligloto. Kiel impresis [...]
22 Januaro 2015 de AlKo
La 21an de januaro forpasis en Amsterdamo, post elĉerpa malsano, Hans Bakker (1937-2015).
21 Januaro 2015 de AlKo
Nia trezoro Ni, esperantistoj, bone scias, ke Lazarj Markoviĉ Zamenhof (1859-1917) estas la aŭtoro de Esperanto, la kreinto de la homaranismo, la tradukinto de Biblio (pli ĝuste, de la Malnova Testamento, la Novan li lasis traduki al la kristanoj) kaj Hamleto, sed ni malofte memoras pri lia rolo en la organizado de la movado por [...]
20 Januaro 2015 de AlKo
Ekde 1983 ĉiujare komence de januaro esperantistaj vojaĝantoj kaj turistoj renkontiĝas ĉe la monto Poludnica (1.549 m) en la Malaltaj Tatroj (Slovakio). Ankaŭ ĉi-jara renkontiĝo, kiu okazis la 3–6an de januaro, estis fino de riĉa jaro 2014 kaj starto por la jaro 2015.