Arkivo por la etikedo 'Esperanto'
5 Aprilo 2015 de AlKo
La pasinta jaro el la abonstatistika vidpunkto estis ordinara. Nia abonantaro denove superis duonmilon, kaj jam la dek-duan sinsekvan jaron La Ondo havas pli ol 500 abonantojn. La 508 kotizoj, venintaj el 49 landoj, eĉ iomete superis la rezulton de la 2013a jaro, kiam nian gazeton abonis 502 personoj kaj kolektivoj el 50 landoj. Resume, [...]
4 Aprilo 2015 de AlKo
Conan Doyle, Arthur. La aventuroj de Ŝerloko Holmso: Novelaro / Tradukis el la angla István Ertl, Hoss Firooznia, Reinhard Fössmeier, Edmund Grimley Evans, Paul Gubbins, Sten Johansson, Trevor Steele, Russ Williams; Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2013. – 248 p.; 600 ekz. – (Serio Mondliteraturo; №18). [Legu pli detale pri la [...]
3 Aprilo 2015 de AlKo
Novelo de Trevor Steele Mia kara filo, Mi scias, ke vi kredas, ke via Paĉjo estas fortvola homo, kiu ne facile cedus al malbonaj konsiloj de aliaj homoj. Nu, mi esperas, ke tio ĝenerale pravas, sed mi volas, ke vi sciu, ke estis tre bedaŭrindaj esceptoj dum mia vivo. Sendube mi lernis ion el tiuj [...]
1 Aprilo 2015 de AlKo
Mia promenado tra la lando de Lingvaj Festivaloj iasence komenciĝis en la jaro 1994 en Francio kiam Marko kaj Daniela Noulin de la urbeto Vendôme invitis min prelegi pri Esperanto en la kadro de ilia longdaŭra ekspozicio pri nia universala lingvo. Marko telefonis al mi, petante min fari paroladon al vizitantoj de tiu ekspozicio pri [...]
30 Marto 2015 de AlKo
Nia trezoro … tuj de la unua momento, kiam mi ekkonis lin kiel Esperantiston, li ĉiam staris antaŭ miaj okuloj kiel homo tiel grava kaj tiel meritplena, ke ĉiufoje, kiam mi pensis pri la sorto de Esperanto, pri ĝia progresado, pri ĝia batalado, pri ĝiaj esperoj por la estonteco, ĉiam sur la unua plano staris [...]
28 Marto 2015 de AlKo
Preskaŭ duonmilo da vizitantoj partoprenis la 9an lingvan festivalon en Sankt-Peterburgo – normale la kvanto estis duoble malpli granda. La gastoj partoprenis la 56 festivalajn eventojn, ĉefe prezentojn de apartaj lingvoj, sed ankaŭ prelegojn pri lingvistikaj temoj.
26 Marto 2015 de AlKo
La lingvoekzercilo Poŝamiko de B. Allée kaj K. Kováts estis pasintjare la plej furora titolo de la Libroservo de UEA. Tiel estis ĉiam ekde 2011, sed la surprizo de 2014 estis la ĉiamverda klasikaĵo Fundamenta krestomatio de la lingvo Esperanto, kiu konkeris la duan lokon pro grandaj mendoj el Koreio. La plej dezirata novaĵo estis [...]
25 Marto 2015 de AlKo
En la aprila numero de la revuo Esperanto aperos la oficiala statistiko pri la membraro de UEA en 2014. Laŭ ĝi estis entute 5027 individuaj membroj, t. e. 124 pli multe ol en 2013. Plej multe da individuaj membroj liveris Germanio (462), Brazilo (454), Francio (429), Japanio (326), Usono (269) kaj Nederlando (206). La plej [...]
22 Marto 2015 de AlKo
Steele, Trevor. Konvinka kamuflaĵo: Aŭtobiografio. – Antverpeno: FEL, 2014. – 272 p., il. Trevor Steele, “vivanta klasikulo”, aŭtoro de pluraj seriozaj romanoj, prezentas al publiko sian membiografion, kun iom stranga titolo Konvinka kamuflaĵo. La titolon, tamen, klarigas kaj pravigas la prefaco, kie la aŭtoro skribas, interalie: “Se foje mi bedaŭras la rutinecon de mia komforta [...]
19 Marto 2015 de AlKo
En marto la estraro de Fondaĵo Cigno aljuĝis por la lasta fojo la Premion Cigno. Ĝin oni atribuis al Slovakia Esperanta Federacio (SKEF) pro ĝia impresa informa agado landskale en 2014.
17 Marto 2015 de AlKo
Mi estis informita ke la stabo de la radiostacio interesiĝas pri la reala aŭdantaro de la Esperanto-elsendoj, ĉar oni planas redukti aŭ forigi programojn kies aŭdantaro malmultas, pro kostaj demandoj. Dum la lasta jaro la kvanto da leteroj kaj speciale retmesaĝoj falis, do, ili sin demandas ĉu la esperantistoj vere interesiĝas.
15 Marto 2015 de AlKo
Pro baldaŭa emeritiĝo de la nuna ofichavanto, kandidatoj estas serĉataj por la posteno de Ĝenerala Direktoro de UEA kun enkonduka spertiĝperiodo ekde la 1a de januaro 2016.
11 Marto 2015 de AlKo
La statistiko de la jubilea Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (25 julio – 1 aŭgusto 2015) eniris la trian milon la 11-an de marto, kiam estis asignita la kongresa numero 2003. Laŭ la nombro de aliĝintoj la 100-a UK troviĝas jam sur la 32a loko inter ĉiuj UK-oj. Ĉar restas ankoraŭ pli ol kvar [...]
9 Marto 2015 de AlKo
(GAZK 7) La estraro de TEJO revenis post jaro kunveni denove en Novara, Italio. De la 6a ĝis la 8a de marto kunvenis kvin el la sep estraranoj, plus TEJO-volontulo kaj observantoj de UEA kaj ILEI. La protokolado kaj taskmastrumado okazis pere de la interaktiva komputila programo Trello, tiel ke la protokolado, la registro de [...]
6 Marto 2015 de AlKo
La 2an de marto 2015 en Le Château d’Olonne (Francio) forpasis Pierre Babin (1919-2015)