Arkivo por la etikedo 'Esperanto'

Profesoro Bociort respondas

Antaŭnelonge la rumana esperantisto d-ro Ignat Florian Bociort iĝis 90-jara. En la malfavoraj kondiĉoj de la reĝimo de Ceauşescu li sukcesis establi Kolektivon Esperanto-Interlingvistiko ĉe la Akademio pri Sociaj kaj Politikaj Sciencoj, enkonduki Esperanto-kursojn en ĉiujn filologiajn fakultatojn de Rumanio, krei Esperantan Sekcion en la Societo de Filologoj, aperigi en la Universitato de Timişoara kvin [...]

Plurlingvula renkontiĝo en Berlino

La 1-4an de majo okazis en Berlino la Plurlingvula Renkontiĝo (Polyglot Gathering) – kvartaga aranĝo por ĉiaj lingvoŝatantoj. Al ĝi veturis du teamanoj de E@I: Peter Baláž (la kunordiganto) kaj Matthieu (mi). Pli ol 300 lingvemuloj el la tuta mondo kunvenis en hotelo en Berlino por praktiki lingvojn kaj paroli pri ili. Mi havis ŝancon [...]

Hispana kongreso en turisma ponto

La unua semajnfino de majo kun la antaŭa festa vendredo (“ponto”, laŭ la kutima lingvouzo en Hispanio) ebligis la okazigon de frua Hispana Kongreso de Esperanto, jam la 74a laŭ la tradicia kalkulado de ĉi tiu ĉiujara celebrado.

IJK-72: Emblemkonkurso

La Loka Kongresa Komitato (LKK) de la 72a Internacia Junulara Kongreso de TEJO (IJK) nome de Pola Esperanto-Junularo organizas konkurson pri la emblemo de la 72a IJK en Vroclavo, kiu okazos la 16–23an de julio 2016.

Konto Espero de UEA disponeblas por helpo al Nepalo

Nome de la membroj de UEA tra la mondo, la Estraro de UEA esprimas kondolencojn kaj solidarecon al la nepalaj esperantistoj, kies landon fine de aprilo trafis granda tertremo. Diverslande, esperantistoj jam anoncis sian deziron konkrete helpi homojn trafitajn de la katastrofo. Oni povas tiucele donaci al sialanda help-fonduso aŭ alia organizaĵo, kiu jam laboras [...]

Radio Esperanto denove en la reto

Dum 2008-2013 aperis 31 sonprogramoj de “Radio Esperanto” el Kaliningrado (Ruslando). Ĉi tiuj programoj estis aŭskulteblaj, elŝuteblaj kaj aboneblaj ĉe la unua Ruslanda podkastejo Rpod ĝis la fino de la 2014a jaro, kiam Rpod estis fermita. Ĉar pluraj personoj petis nin redisponigi la malnovajn programojn, la redakcio de “Radio Esperanto” ĉi-printempe komencis publikigadon de la [...]

Agrabla sono, sed mankas allogeco

Maragan’. Kiu semas venton: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2014. La amatora muzika grupo Maragan’ ekzistas de 2011, ilia unua koncerta apero sur la Esperanta muzika tereno okazis en 2013. La grupo ludas ĉefe tradiciajn aŭ popolecajn muzikojn en la franca, la okcitana kaj sporade en aliaj lingvoj. La prezentata albumo estas la unua provo de [...]

Abunda torento

Interlingvistiko kaj Esperantologio: Bibliografio de la publikaĵoj de Detlev Blanke. Kun dulingvaj enkondukoj kaj indeksoj = Interlinguistik und Esperantologie: Bibliographie der Veröffentlichungen von Detlev Blanke. Mit Einführungen und Registern in Deutsch und Esperanto / Editoris Ulrich Becker. – New York: Mondial, 2011. – 234 p. La sorto de la afero Esperanto estas intime ligita al [...]

La kvara Lerneja Lingva Festivalo en Kaluga

La 18an de aprilo, sabate, en la malnova urbo Kaluga (160 km sud-okcidente de Moskvo) okazis la 4a Lerneja Lingva Festivalo, kiu naskiĝis helpe de la Moskva Esperanta Asocio MASI (MEA MASI) — organizanto de la Moskva Lingva Festivalo. MEA MASI estas konstanta kunorganizanto de la Kaluga festivalo, menciata en ties programo kune kun la [...]

Seulo gastigos la 102an UK

La ĉefurbo de Korea Respubliko, Seulo, gastigos la 102an Universalan Kongreson de Esperanto en la jaro 2017. La Estraro de UEA devis diskuti nekutime longe antaŭ ol fari la elekton inter Seulo kaj la kanada Montrealo, ĉar la invitoj de ambaŭ urboj estis zorge preparitaj kaj detale dokumentitaj. Ambaŭ lokoj prezentis tre bonajn kondiĉojn por [...]

Armenio: Malgaja memordato

[Musklaku la supran foton por pligrandigi ĝin.] Hodiaŭ, la 24an de aprilo, estas memortago por la genocido de la armena popolo. Ĝuste antaŭ cent jaroj en Otomana (Osmanida) Imperio komenciĝis persekutado de la armenoj. En ĉi tiu malgaja tago ni memoras, ke en Armenio estis kaj estas relative vigla Esperanto-movado. Ekzemple, antaŭ 50 jaroj en [...]

Volontuli per Esperanto

La Eŭropa Volontula Servo (EVS) estas programo de la Eŭropa Komisiono, kiu ebligas al junuloj (18- ĝis 30-jaraj) volontuli kaj loĝi en eksterlando dum kelkaj monatoj ĝis tuta jaro. EVS-projekto kunigas tri partnerojn: volontulon, sendan organizon kaj ricevan organizon. Unu el la organizoj devas esti en programlando (EU + kelkaj aliaj eŭropaj landoj), sed la [...]

La tria Lingva Festivalo en Minsko

La 29an de marto en la Belarusia Ŝtata Universitato sukcese okazis la vica Minska Lingva Festivalo. La festivalo, antaŭ du jaroj iniciatita de Anton Somin – talenta lingvisto kaj la vicdirektoro de la Moskva Lingva Festivalo – rapide evoluas, iĝante pli kaj pli riĉ-enhava kaj amasa. En la tria Minska LF ĉirkaŭ 700 homoj vizitis [...]

Nia Proverbaro (3)

Respondon al la demando pri “Fungon englutis” el la Zamenhofa proverbaro sendis la usona-pollanda esperantisto Russ Williams: Kiel pri multaj tiaj esprimoj, mi povus pro kunteksto eble supozi, ke temas pri io negativa, ekzemple (kiel vi sugestas), ke iu devige akceptas malagrablaĵon… Sed ne vere klaras kial ĝi estu negativa, aŭ kial tiu specifa negativa [...]

La vana instruo de Franz Jonas

Vortoj de komitatano Z En februaro oni eksciis, ke “Rusia sekcio de laborgrupo de UEA pri Esperanto en la BRICS-landoj” skribis al prezidento Putin kaj ĉefministro Medvedev por pledi, ke Esperanto transprenu la rolon de la angla en la komunikado inter la BRICS-landoj, precipe Ruslando, Brazilo kaj Ĉinio. Kun aplomba memfido la aŭtoroj de la [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.