Arkivo por la etikedo 'Esperanto'
25 Aŭgusto 2015 de AlKo
Ĉirkaŭ 300 personoj el pli ol 50 landoj partoprenis en la 71-a Internacia Junulara Kongreso en Vizbadeno, Germanio. En la lastaj kvar jaroj la kongreso ĉirkaŭiris la mondon, okazinte – post Kievo (Ukrainio) – en Hanojo (Vjetnamio), Nazareto (Israelo) kaj Fortalezo (Brazilo). Nun ĝi revenis al Eŭropo, tamen ne plene al la kutima por Eŭropo [...]
23 Aŭgusto 2015 de AlKo
La 11–19an de julio en la Slovakia urbo Martin okazis la jubilea, deka Somera Esperanto-Studado (SES), al kiu venis 190 homoj el 27 landoj por lerni Esperanton aŭ plibonigi la konon de la Lingvo Internacia.
21 Aŭgusto 2015 de AlKo
La 1–8an de julio de 2015 duafoje okazis la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) de Esperanto en la tereno de Universitato William Peace, en la urbocentro de Raleigh, Norda Karolino. Tiu tereno estas belega: historiaj konstruaĵoj, modernaj klasĉambroj, kaj komforta loĝejo (en kiu loĝis nur la NASK-studentoj kaj teamanoj, vere Esperantuje). Estis varme, sed ne terure, [...]
17 Aŭgusto 2015 de AlKo
La 16an de aŭgusto post longa paŭzo aperis la 32a podkasto de “Radio Esperanto” el Kaliningrado (Ruslando). En la programo: Enkonduke La jubilea kongreso en Lillo Esperanto-novaĵoj La Ondo de Esperanto, 2015, №7 Literatura konkurso Liro-2015 Kantas Jonny M.: Eternan lumon
16 Aŭgusto 2015 de AlKo
“Krimea problemo” estas la esprimo per kiu pli kaj pli ofte oni indikas la konflikton pro ĵusaj decido de REU (rusa sekcio de UEA), protesto de UkrEA (ukrajna sekcio de UEA) kaj respondo de prezidanto Mark Fettes nome de la UEA-Komitato. Konkrete: en Krimeo (kies reaparteno al Rusio ne estas ankoraŭ agnoskita de la internacia [...]
14 Aŭgusto 2015 de AlKo
La 12an de aŭgusto 2015 en la juĝejo de la Vaĥitova distrikto de Kazano estis traktataj en unu proceso kvar plendoj de loĝantoj de la Tatarstana ĉefurbo pri la decido renomi la Kazanan straton Esperanto al la strato Nazarbajev. Laŭ la plendintoj, la decido de la urba plenumkomitato ne estis laŭleĝa kaj ili postulis ŝanĝi [...]
11 Aŭgusto 2015 de AlKo
100a Universala Kongreso de Esperanto Lillo, 25 julio – 1 aŭgusto 2015 La 100a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Lillo, kaj kiel jubilea ĝi kaptis multajn kongresanojn, eĉ rekordkvante dum la unuaj 15 jaroj de la 21a jarcento. Tamen la fina nombro de kongresanoj, iomete sub 2700, restas for de la antaŭa franca UK [...]
8 Aŭgusto 2015 de AlKo
La Komitato de TEJO, kiu kunsidis en la 71a Internacia Junulara Kongreso, elektis la Estraron por la oficperiodo 2015–2017. La nova prezidanto estas la antaŭa vicprezidanto Michael Boris Mandirola el Italio. Li gvidos kvinpersonan teamon, en kiu ĉiuj krom li estas en la Estraro por la unua fojo.
7 Aŭgusto 2015 de AlKo
Konforme kun decidoj faritaj en la 5a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), la 6a AKE okazos en Burundo en 2016. Same kiel ĉiu antaŭa AKE, ankaŭ ĝi estos organizata de la Afrika Komisiono de UEA kunlabore kun la landa Esperanto-asocio (ANEB) kaj lokaj aktivuloj en Burundo. La Estraro de UEA atentigas, ke la uzo de [...]
6 Aŭgusto 2015 de AlKo
En la Solena Fermo de la 100a Universala Kongreso en Lillo estis anoncitaj la nomoj de 12 ricevantoj de Diplomo pri Elstara Agado kaj de Diplomo pri Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007. Jen la ĉi-jaraj distingitoj: Diplomo pri Elstara Agado:
5 Aŭgusto 2015 de AlKo
En la polemiko pri la “Krimea problemo” partoprenis ankaŭ Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu klarigis la stiacuon en la Diskutlisto de la Komitato de UEA. Pri la difino de landoj kaj iliaj limoj UEA sekvas la politikon de UN kaj ĝi ankaŭ devas sekvi pro sia oficiala statuso ĉe UN. Konata kazo estas [...]
4 Aŭgusto 2015 de AlKo
Denove plenis la salono Zamenhof por la Solena Fermo de la centa Universala Kongreso de Esperanto. Post bonvenigo, prezento de podianoj kaj agnosko pri la ĉeesto de la slovaka ambasadoro al Belgio kaj la urbestro de Nitro, nia sekvajara kongresurbo, okazis silenta ekstaro pro forpasintaj Honoraj Membroj kaj membroj de la Honora Patrona Komitato kaj [...]
3 Aŭgusto 2015 de AlKo
Rezolucio de la 100a Universala Kongreso de Esperanto Lillo, Francio, la 1an de aŭgusto 2015 La 2 695 partoprenantoj en la 100a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte el 82 landoj, de la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto 2015, en Lillo, Francio, diskutinte la temon Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter [...]
31 Julio 2015 de AlKo
Frue en la komitata kunsido en la centa Universala Kongreso estis publike anoncita la decido de la Estraro de UEA pri la nova Ĝenerala Direktoro. La decido favoris al Veronika Poór el Hungario. Tiu decido ja bezonis kelkajn tagojn post la intervjuoj, pro la alta kvalito de ĉiuj prezentaĵoj. La Asocio kore dankas al ĉiuj [...]
31 Julio 2015 de AlKo
POEZIO: Unua Premio: Mao Zifu pro Memoro; Dua Premio: Jorge Camacho Cordón pro Kredo; Tria Premio: Paulo Sergio Viana pro Rimoj neperfektaj; Honora Mencio: Jorge Camacho Cordón pro Ĉiu nova persono kaj Ewa Grochowska pro Hajkoj. Partoprenis 38 verkoj de 19 aŭtoroj el 15 landoj. PROZO: