Arkivo por la etikedo 'Esperanto'
5 Januaro 2017 de AlKo
La informo pri aŭspiciio, donita de TEJO al junulara arta renkontiĝo, organizata kadre de la Esperanta Civito, kaŭzis polemikon en Libera Folio, en la Diskutlisto de la Komitato de UEA kaj en Fejsbuko. Hodiaŭ Xavi Alcalde proponas sian originalan opinion pri la afero. Ekde ĝia kreo, du kontraŭaj tendencoj kunestas en la sino de nia [...]
4 Januaro 2017 de AlKo
Ni kun ĝojo informas, ke la 4an de januaro ekfunkciis nia nova projekto EKPAROLU! Post 150 provsesioj kaj seriozaj planado kaj konstruo de facile administrebla kaj uzebla programaro ni ebligas al komencintoj havi dek senpagajn parolsesiojn. Ni volonte akceptas pliajn geonklojn, kiuj post mallongaj testado kaj trejnado povus paroligi la genevojn. Tio estas bona okazo [...]
3 Januaro 2017 de AlKo
Арманд, Давид Львович. Путь теософа в стране Советов: Воспоминания. – Москва: Аграф, 2009. – 608 с.; 1000 экз. – (Серия «Символы времени») David Armand havis longan vivon plenan de neordinaraj turnoj, en kiu estis pasio al literatura kreado, propagando de Esperanto, elstaraj laboroj en teknika sfero, granda kontribuo al fizika geografio, studado de landpejzaĝo kaj [...]
28 Decembro 2016 de AlKo
La Komitato de UEA akceptis buĝetproponon por 2017, en kiu la buĝeto por la Afrika Oficejo kreskis. Por bone elspezi la disponeblan sumon, UEA lanĉas malferman alvokon por tiuj esperantistoj loĝantaj en Afriko, kiuj interesiĝas plenumi parton aŭ ĉiujn el la sube menciitaj taskoj.
26 Decembro 2016 de AlKo
La 46a Internacia Infana Kongreseto (IIK) okazos de la 22a ĝis 29a de julio 2017 en Seulo. Bongdo, la IIK-ejo, 10km for de la UK-ejo, estas preta por akcepti la kongresanetojn ĉirkaŭ naturplena loko. La temo de la Seula IIK estas Kolora Mondo. Diverslandaj infanoj kaj adoleskantoj amuziĝos pere de Esperanto kaj uzos la temon [...]
24 Decembro 2016 de AlKo
La 15an de decembro, matene, Kuba Esperanto-Asocio (KEA) senvualigis buston memore al d-ro Ludoviko Zamenhof, kreinto de la Internacia Lingvo Esperanto. La ceremonion ĉe la sidejo de KEA en Havano ĉeestis Adrian Chrobot, komisiito pri politikaj kaj ekonomiaj aferoj de la pollanda ambasado, kaj Rosa Teresa Rodríguez, direktoro pri internaciaj rilatoj de la kuba kulturministerio, [...]
23 Decembro 2016 de AlKo
En Bjalistoko ĉe la Zamenhofa monumento (Foto: Nina Pietuchowska) La 17aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj okazis la 9-11an de decembro, denove en la 1a liceo en Bjalistoko kun honora patronado de la urbestro. La organizantoj estis Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko.
22 Decembro 2016 de AlKo
La nova publika MASI-aranĝo – Festo de libroj en diversaj lingvoj je la nomo de Ludoviko Zamenhof – sukcese pasis la 18an de decembro 2016 en la moskva kinejo “Kosmo”. Klaras, ke la Zamenhof-festo estas vaste celebrata en Esperantujo, kaj ĉiu esperantisto scias, ke ĝi estas ankaŭ la Tago de la Esperanta Libro, sed ekster [...]
21 Decembro 2016 de AlKo
Proksimiĝas Kristasko kaj Novjarfesto. Donacu al vi aŭ al viaj amikoj kaj proksimuloj jaran abonon al la ABONKLUBO de Vinilkosmo por subteni kaj malkovrigi Esperanto-muzikon sed ankaŭ pli ol milionon da titoloj de sendependaj eldonejoj de la justa elsendflua platformo 1D tuŝ.
20 Decembro 2016 de AlKo
La 11an de decembro okazis la sepa Moskva Esperanto-renkontiĝo. Tiuj renkontiĝoj en la hejmo de Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova jam iĝis tradicio, ĉi-jare okazis tri tiaj MERoj, plus septembra tritaga eksterurba MER-6.
19 Decembro 2016 de AlKo
Kaŭno: Povilas Jegorovas raportas pri la agado de LEA en 2016 (Foto: Aleksejus Karpovas) Daŭras la multjara tradicio de litoviaj esperantistoj meze de decembro organizi la Zamenhof-Tagojn kaj kongreson de Litova Esperanto-Asocio (LEA). Ĉi-jare al Kaŭno por la du aranĝoj, okazintaj la 10-11an de decembro venis 129 esperantistoj el 15 urboj de Litovio kaj kvar [...]
17 Decembro 2016 de AlKo
Hodiaŭ, la 16an de decembro 2016, UEA aperigas belan poŝformatan libreton, Fundamento de la homaj rajtoj, okaze de grava datreveno. Antaŭ precize 50 jaroj, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) akceptis du gravajn internaciajn traktatojn, ili estas la Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj, kaj la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj [...]
16 Decembro 2016 de AlKo
Per 7751 ĝis 8348 jesaj voĉoj el la 9054 esprimitaj voĉoj, poŝte senditaj al la Centra Oficejo en Roterdamo, la membroj de UEA esprimis sian aprobon pri aro da ŝanĝoj proponitaj en ĝia Statuto.
15 Decembro 2016 de AlKo
Serĉante materialon pri Zamenhofoj, mi vizitadis en Moskvo la Ruslandan Ŝtatan Bibliotekon (RGB), kiu antaŭe estis konata kiel la biblioteko Lenin. En ĝi estas pluraj verkoj de nia Ludoviko, de lia patro kaj de aliaj Zamenhofoj. Mi utiligis, speciale ĉe kompilado de la bibliografio de M. F. Zamenhof (parto 1, parto 2), ankaŭ la bibliotekan [...]
15 Decembro 2016 de AlKo
La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La [...]