Arkivo por la etikedo 'Esperanto'
8 Oktobro 2015 de AlKo
Kun la vendosumo de € 47 983,75 la Libroservo de UEA atingis dum la 100a UK en Lillo sian plej bonan kongresan rezulton de pli ol dek jaroj. La plej furora titolo estis la teatraĵo Feliĉas ĉiuj, prezentita sursceneje en la UK. De ĝi vendiĝis 120 ekzempleroj, dum la ofta ĉampiono de la kongresaj libroservoj, [...]
7 Oktobro 2015 de AlKo
La 6an de oktobro finiĝis unusemajna voĉdonado en Facebook, kiun la administracio de la Pollanda ŝtata fervojkompanio PKP lanĉis por ekscii, kiujn nomojn oni volas havi por dek novaj rapidaj trajnoj de la kategorio “InterCity”. La voĉdonantoj povis elekti unu el la tri proponitaj nomoj por ĉiu itinero. Dum unu semajno estis registritaj ĉ. 50 [...]
4 Oktobro 2015 de AlKo
La 4an de oktobro aperis la 33a podkasto de “Radio Esperanto” el Kaliningrado (Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. En ĉi tiu programo: Enkonduko (iom pli longa ol kutime) Okcidente de Ruslando: Nova malnova guberniestro en Kaliningrada regiono Esperanto-novaĵoj La Ondo de Esperanto, 2015, №7, 8-9 Literatura konkurso Liro-2015 Kantas Jonny [...]
3 Oktobro 2015 de AlKo
La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 43a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 28an de novembro. La 43a Malferma Tago estos la lasta por Osmo Buller kiel la Ĝenerala Direktoro de UEA. Kvazaŭ adiaŭe li prezentos erojn el sia kolekto de bildkartoj pri Nieuwe Binnenweg kaj rakontos [...]
30 Septembro 2015 de AlKo
La 88a Kongreso de SAT okazis la 8-15an de aŭgusto en la slovakia urbo Nitra, 90 km for de la ĉefurbo Bratislava. La kongreson partoprenis pli ol kvindeko da esperantistoj el dek ok landoj. La plej foraj kongresanoj alvenis el Aŭstralio, Argentino, Ĉinio, Japanio, Koreio, Madagaskaro kaj Usono. Inter la partoprenantoj estis pluraj gejunuloj, kiuj [...]
29 Septembro 2015 de AlKo
La dua Irana Esperanto-Kongreso (IREK2), kun la ĉeftemo “Esperanto, Dialogi Tutmonde”, okazis en Tehrano la 27-29an de aŭgusto kun pli ol 50 partoprenantoj el Irano kaj kvar samideanoj el Francio kaj Japanio.
28 Septembro 2015 de AlKo
Pri la vereco de la unua titola frazo sufiĉas demandi iun ajn germanan ĵurnaliston, kaj tiu certigos vin. Pri la vereco de la dua frazo sufiĉas partopreni la Italan Kongreson de Esperanto.
24 Septembro 2015 de AlKo
Vortoj de komitatano Z Tutmonda Esperantista Junulara Organizo volas retroiri tien, de kie ĝi venis: sendependiĝi de UEA por esti denove memstara organizo kiel en la komenco. La sendependiĝo de TEJO tamen estas absurda kontraŭdiro, ĉar ankaŭ ekster UEA ĝi volas resti ene de ĝi.
22 Septembro 2015 de AlKo
Kiel kutime, la eldonanto de La Ondo de Esperanto Halina Gorecka kaj la redaktoro de ĉi tiu gazeto Aleksander Korĵenkov partoprenos en la 31a ARKONES, kiu okazos la 25-27an de septembro en Poznano. la abonantoj de La Ondo de Esperanto, kiuj partoprenos ARKONESon, ricevos sian ekzempleron de la oktobra kajero de La Ondo en la [...]
21 Septembro 2015 de AlKo
Iĝis jam bona tradicio, partopreni kiel “Esperanto” en la prestiĝa “Ekonomia Forumo” en la pola urbo Krynica-Zdrój. Du jubileoj okazis tie ĉi-jare: la forumo mem festis sian 25an jaron, kaj samtempe Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kun la Esperanto-stando partoprenis ĝin jam la dekan fojon. La forumo, ofte nomata “pola Davos”, altiris ĉi-jare rekorde multajn: tri mil [...]
19 Septembro 2015 de AlKo
Kapriol’! Kavaliriko: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2014. La nederland-frisa grupo Kapriol’! ekzistas kaj aktivas de 2009, prezentante varian dancan kaj kantan muzikon, kiu emas sekvi la malnovan nederlandan muzikan tradicion. En la repertuaro de la grupo enestas kaj la popolaj muzikaĵoj (kun iom da moderna prilaboro), kaj pure originalaj pecoj. Krome, la kapriolanoj ŝatas aranĝi [...]
16 Septembro 2015 de AlKo
Al ludemuloj certe plaĉos nova projekto http://drakoj.ikso.net/, lanĉita de la organizaĵo E@I. Ĉi tiu retejo temas pri la rolludo Pathfinder, variaĵo de Dungeons & Dragons (foje nomata en Esperanto “Danĝerejoj kaj drakoj”). Ĝi enhavas ne nur detalajn regulojn de la ludo en Esperanto, sed ankaŭ Esperanto-angla-germanan terminaron, kiu enhavas ĉiujn vortojn, kiujn vi povas bezoni [...]
10 Septembro 2015 de AlKo
Inter tiuj, kiuj evoluigis Esperanton kiel socian fenomenon, eble la plej nekutiman personecon havis Eŭgeno Lanti. Malkiel la ceteraj movadgvidantoj, li ne studis en gimnazio aŭ liceo, dum longa tempo manlaboris, kaj, plej grave: li fondis en Esperantujo tute apartan movadon, kiu ne fontis el la antaŭmilita movado, konstruita de Zamenhof, L. de Beaufront, profesoroj [...]
4 Septembro 2015 de AlKo
Litova Esperanto-Asocio (LEA) invitas al la tradiciaj 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas. BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. La urbo de BET-52, Birštonas, situas je 40 kilometroj de Kaunas kaj je 90 kilometroj de Vilnius, apud la rivero Nemunas, en la centro de [...]
31 Aŭgusto 2015 de AlKo
La 25–27an de septembro, tuj post la sesio de Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM), okazos en Poznano (Pollando) la tradicia, 31a festivalo de esperantistaj kulturo kaj arto ARKONES – ARtaj KONfrontoj en ESperanto. Post la pasintjara 30a okazigo kun pli ol 200 partoprenantoj el 24 landoj, la organizantoj ne volas retiriĝi kaj [...]