Arkivo por la etikedo 'Esperanto'

En Vikipedio konkursas tradukantoj

Dum la tuta novembro 2015 okazas konkurso pri tradukado en la Esperanta Vikipedio. Organizas ĝin la laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio kun helpo de la internacia vikimedia movado kaj la Fondaĵo Vikimedio. Partoprenantoj ne nur pliriĉigos liberan sciaron en Esperanto sed ankaŭ konkursos pri valoraj premioj.

La 34a programo de Radio Esperanto

La unuan tagon de novembro aperis la 34a podkasto de “Radio Esperanto” el Kaliningrado (Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. Bedaŭrinde, pro la paneo de la ĉefmikrofono la kvalito de la sonregistrado estas iom malpli bona ol kurime. En ĉi tiu programo: Enkonduko Okcidente de Ruslando: Konferenco pri historio en Kaliningrado [...]

Historio de BEToj: BET-6 en Veisiejai (1964)

BET-6: la komuna foto (musklaku la foton por pligrandigi ĝin) La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en la novaĵretejo La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Post la materialo pri BET-3 (Molėtai, 1961) nun sekvas prezento de BET-6 [...]

Litovio: Grava renkontiĝo en la parlamento

La 28an de oktobro 2015 vicprezidanto de la Litovia parlamento kaj samtempe prezidanto de la parlamenta komitato pri Eŭropaj aferoj Gediminas Kirkilas akceptis la prezidanton de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas. Estis interkonsentite, ke Gediminas Kirkilas kun la delegacio, kiun krome eniros unu litova lingvisto kaj unu reprezentanto de neregistaraj organizaĵoj, partoprenos la internacian lingvo-politikan konferencon [...]

Ewa Bondar forpasis

La 27an de oktobro 2015 en sia 94a vivojaro forpasis en Ełk (Pollando) Ewa Bondar (1922-2015)

Darío Rodríguez forpasis

La 14an de oktobro 2015 en sia 85a vivojaro forpasis en Madrido Darío Rodríguez López de Silva (1931-2015)

Kvin kaŭzoj, pro kiuj ĉiu nepre devas havi sian propran ekzempleron de “Kongresaj paroladoj”

Zamenhof, Lazarj Markoviĉ. Kongresaj paroladoj / Kompilis Aleksander Korĵenkov. – 2a eldono. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2015. – 64 p., 500 ekz. – (Serio Scio, №2). Legu pli pri la libro. Ekzistas libroj, ne leginte kiujn esperantisto ne povas fariĝi esperantisto: iuj lerniloj k. s. Nu, post alproprigo de tiuj libroj oni kutime [...]

Nia trezoro: Andreo Ĉe: Migranta lingva apostol’

Ni, esperantistoj, konas la nomojn de multaj admirindaj personoj, kiuj evoluigis Esperantujon de lingvoprojekto al la nuna internacia komunumo. Unu inter tiuj elstaruloj estas memorata tute aparte – Andreo Ĉe. Li naskiĝis la 12an de septembro 1895 en la transilvania urbo Marosludus (nun Luduş en Rumanio). Lia avo Jakub Čech estis ĉeĥo, kiu meze de [...]

Osmo Buller partoprenos en BET-52

Jam 96 personoj aliĝis al la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas. Inter la aliĝintoj estas pluraj bone konataj esperantistoj, kiuj kontribuos al la instrua, kleriga kaj kultura programoj de BET-52. En ĉi tiu retejo ni iom post iom prezentos ilin. La unua prezentato estas Osmo Buller, por kiu [...]

Se septembro, Arkones

Ekzistas nur deko da Esperanto-aranĝoj aliaj ol landaj kongresoj kun pli longa historio ol tiu de Arkones. En la lasta septembra semajnfino Artaj Konfrontoj en Esperanto okazis jam por la 31a fojo, kiel ĉiam – en Poznano, Pollando. Almenaŭ en la lastaj jaroj, kiam mi partoprenas en Arkones, ĝi ne estas strikte arte konfronta sed [...]

Nia proverbaro (4)

La aprila-maja Ondo proponis klarigi du Zamenhofajn proverbojn: 3. Mano manon lavas. 4. Razisto raziston razas. Svetlana Konjaŝova (Ruslando), uzante kelkajn vortarojn, jene skribis: Se scii la daŭrigon de la proverbo, estos pli kompreneble, kial mano manon “lavas”. “Mano manon lavas, kaj du manoj lavas la vizaĝon” (Ruka ruku mojet, a dve – lico); “Mano [...]

Terura infano de la rusa kulturo

Dmítrij Ivánoviĉ Písarev (Дмитрий Иванович Писарев) estas la plej terura infano de la rusa kulturo. De unu flanko, ekzistas oficiala pietato al tiu figuro, liaj elektitaj verkoj kaj plenaj verkaroj estis eldonataj ĉe ĉiuj rusiaj reĝimoj, de la alia flanko – citi lin kaj mencii liajn opiniojn ĉiam estis montro de malbonaj moroj (kaj maniero [...]

Belartaj Konkursoj de UEA en 2016

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 67a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 101a Universala Kongreso en Nitro. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo Infanlibro de [...]

Helpo de Biblioteka Apogo Bachrich al ok bibliotekoj

La fondaĵo “Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich”, kiun UEA starigis pasintjare per donaco de la gefiloj de ges-roj Bachrich, disdonis 1 500 eŭrojn kiel siajn ĉi-jarajn subvenciojn. La fondaĵo asignis subvenciojn al 8 el 11 petintoj. La Libroservo de UEA jam ekspedis al la sukcesintoj librojn aŭ aliajn eldonaĵojn laŭ [...]

Birštonas, kuracurbo ĉe meandro de Nemano

Komence de julio 2016 en la kvieta Litovia kuracurbo Birštonas okazos la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52). BET-52, kiu programe kongruas kun Kultura Festivalo, prezentos por esperantistoj ankaŭ terapiajn eblojn. La sanigaj ecoj de la loka minerala akvo kaj la eksterordinara naturo delonge allogis litovajn potenculojn, verkistojn, poetojn, pentristojn, muzikistojn. En 1945 en la Blanka vilao [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.