Arkivo por la etikedo 'Esperanto'

La Ondo de Esperanto en 2016

Fine de majo 2016 la populara gazeto La Ondo de Esperanto havos jubileon – 25 jarojn ekde la (re)fondo en 1991. La Ondo de Esperanto estas ĉiumonata internacia magazino. En ĝi aperas artikoloj kaj informoj pri esperantistaj kongresoj, renkontiĝoj, festivaloj, kursoj, ekspozicioj kaj aliaj interesaj eventoj en Esperantujo. Divers-tendencaj Esperanto-aktivuloj kaj niaj ekspertoj prezentas siajn [...]

Valora kroniko – precipe pri la poezio

Minnaja, Carlo; Silfer, Giorgio. Historio de la Esperanta literaturo. – La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro. 2015. – 764 p., il. Jen ĝi aperis – la granda literaturhistorio! Ĝia fizika aspekto estas tre alloga kun amaso da ilustraĵoj kaj plaĉa grafika aranĝo. Krom la ĉefa kronika parto ĝi havas plurajn gravajn aldonaĵojn. Pli ol mil [...]

Nia trezoro: Drezen, la ruĝa-verda car’

Antaŭ du monatoj en la artikolo pri Eŭgeno Lanti ni menciis pri Ernest Drezen. Nun ni konatiĝu kun li pli detale. Ernests Vilhelms Drēziņš estis latvo. Li naskiĝis la 2an (Gregorie: la 14an) de novembro 1892 en Libava en Kurlanda gubernio de Ruslando (nun: Liepāja en Latvio) kiel la unua el la du filoj de [...]

UEA ĉe UN pri lingvaj rajtoj, UK kaj Zamenhof-datreveno

Tri reprezentantoj de UEA, Nicole Margot, Alain Favre kaj Stefano Keller aktivis en la oka sesio de la Minoritata Forumo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo (24-25 novembro 2015). Ĝia temo estis Minoritatoj kaj la krimjura sistemo.

UEA eldonis trian kolekton de premiitaj eseoj

Per la ĵusa apero de la kolekto Tamen ĝi moviĝas! kompletiĝis la antologio de la esea branĉo de la Belartaj Konkursoj de UEA. Pli frue aperis jam du volumoj, ankaŭ ili redaktitaj de Humphrey Tonkin kaj Michela Lipari, la nunaj prezidanto kaj sekretario de tiu plej prestiĝa Esperanta literatura konkurso. La tekstoj de Pri homoj [...]

Vojaĝo al estonteco

“Ĉu vi parolas la klingonan?” (“tlhIngan Hol Dajatlh’a’?”), estis demandita Martin Netter de la Filmwelt-Center en Bakede. Bedaŭrinde (ankoraŭ) ne, sed li povis prezenti al ni kelkajn ekspoziciaĵojn kun klingonaj literoj el sia kolekto – la plej granda privata kolekto de eksponaĵoj pri Star Trek (Stela Vojaĝo). Demandita li estis ne en la klingona, kiu [...]

Historio de BEToj: BET-9 en Vilno (1967)

Unu el la grupfotoj de BET-9 (musklaku por pligrandigi ĝin) La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Post la materialo pri BET-3 (Molėtai, 1961) kaj BET-6 (Veisiejai, 1964) nun sekvas prezento [...]

Ĝenerala Konferenco de Unesko finiĝis – Zamenhof omaĝota

La 38a Ĝenerala Konferenco de Unesko finiĝis la 18an de novembro post dusemajna laboro en la sidejo de la monda organizaĵo en Parizo. Kiel ruĝa fadeno tra ĝiaj diskutoj iris la 70-jariĝo de Unesko kaj la realigo de la Celaro 2030 por Daŭripova Evoluigo, sed en sia ferma parolado la Ĝenerala Direktoro Irina Bokova ne [...]

BET-52: JoMo koncertos en Birŝtonas

Ni daŭrigas prezenti la plej gravajn kontribuontojn al la programo de la 52aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio). Pasintfoje ni rakontis pri Osmo Buller, kaj nun venas la vico de Jean-Marc Leclercq, kiu en Esperantujo estas pli konata kiel JoMo kaj lastatempe kiel jOmO. jOmO komencis [...]

Serĉata: Nova redaktoro de “Esperanto”

Laŭ interkonsento kun la Estraro de UEA, la nuna redaktoro de Esperanto, Fabrício Valle, finos sian laboron en tiu posteno per la aprila numero de la jarkolekto 2016. Tial UEA nun invitas kandidatiĝojn por transpreni la redaktadon de la revuo ekde numero 2016:5. Tio signifas eklabori jam komence de aprilo 2016. La sukcesa kandidato ricevos [...]

Irina Mironova forpasis

La 15an de novembro 2015 en Moskvo subite forpasis Irina Leonidovna Mironova (1949-2015)

Lucija Borčić forpasis

La 14an de novembro forpasis en Zagrebo Lucija Borčić (1921-2015)

10-jariĝo de E@I – projektoj, defioj, sukcesoj

Antaŭ dek jaroj, la 14an de novembro 2005 en Slovakio estis oficiale registrita internacia neregistara organizo E@I (Edukado@Interreto), antaŬe funkciinta kiel neoficiala laborgrupo. Dum la unua jardeko E@I montris sin en pluraj sferoj, ekzemple: dek Someraj Esperanto-Studadoj (SES), tri konferencoj KAEST, pluraj libroj kaj diskoj, retprojektoj, oficejo, volontulado k. m. a. Okaze de la dekjariĝo [...]

Monda Pupfestivalo 2015

Kun la mirinda nombro de 15 mil vizitantoj finiĝis la kvina Monda Pupfestivalo en la urbo Higashikagawa loĝata de 32 mil personoj. Al tiu sukceso kontribuis 15 mencioj en la japanaj amaskomunikiloj kaj pliaj informoj en ĵurnaloj, TV kaj radio eksterlande. La pupkolekto nun enhavas 1 mil 390 pupojn en tradiciaj kostumoj el 70 landoj [...]

Retejo pri kiberia ĉikanado

Plia en la vico de edukaj multlingvaj projektoj, en kiuj E@I estas aktive envolvita traktas tre aktualan temon: kiberian ĉikanadon (angle: cyber bullying). La termino kiberia ĉikanado (ankaŭ: elektronika ĉikanado, e-ĉikanado, enreta ĉikanado) signifas intencan insultadon, minacojn, malkaŝadon de intimaj informoj aŭ ĝenadon de aliaj, uzante modernajn komunikilojn – dum konsiderinde longa tempo. Kiberia ĉikanado [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.