Arkivo por la etikedo 'Esperanto'

UEA ne drivu sed reĝisoru

Vortoj de komitatano Z En novembro diskuris en Esperantujo la jubila sciigo, ke por festi la 100an datrevenon de la morto de la aŭtoro de Esperanto, Unesko en sia Ĝenerala Konferenco deklaris la jaron 2017 Zamenhof-jaro. La sciigo rapide disvastiĝis kaj verŝajne ankaŭ nun, kiam aperas tiuj ĉi linioj, iuj ekscite afiŝas ĝin en Facebook [...]

Konatiĝu: Aloyzas Gudavičius

Ni daŭrigas prezenti personojn, kiuj kontribuos al la programo de la 52aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio). La kvara prezentato estas profesoro Aloyzas Gudavičius el Šiauliai. En BET-52 li gvidos kurson de la litovaj lingvo kaj kulturo. Kursanoj estos konatigitaj kun fundamentoj de la litovaj fonetiko [...]

Ukrainio planas inviti la Universalan Kongreson en 2020

La 28-29an de novembro en Kijivo (Kievo, laŭ PIV) okazis la 21a kongreso de Ukrainia Esperanto-Asocio (UkrEA) kun 45 UkrEA-membroj, inter kiuj 22 havis plenrajtajn mandatojn de lokaj Esperanto-kolektivoj. UEA donis specialan atenton al la kongreso sendinte al ĝi sian vicprezidanton Stefan MacGill.

KKK: kultura, kunfrata, karavana

Post dekjara paŭzo interkongresa, la 18-22an de novembro okazis en Havano la 6a Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio kun la temo “Lingvoj kaj kulturoj: identeco en diverseco”. La kongreson en la urbocentra sidejo de la Nacia Unuiĝo de Arkitektoj kaj Konstruinĝenieroj partoprenis 134 esperantistoj el dek landoj, inter ili 22 eksterlandanoj el Kanado, Usono, Germanio, Belgio, [...]

Akademio de Esperanto: La prezidanto adiaŭas

La 14an de decembro, vespere, kelkajn horojn antaŭ la komenco de la Zamenhofa Tago en Eŭropo, la prezidanto de Akademio de Esperanto, Christer Kiselman, kun la temlinio “Adiaŭ” cirkulere anoncis sian forlason de la prezidanteco de Akademio de Esperanto. Kun afabla permeso de Christer Kiselman ni publikigas lian adiaŭan leteron. Akademio de Esperanto La Prezidanto, [...]

Historio de BEToj: BET-12 en Kretinga (1970)

Unu el la grupfotoj de BET-12 (musklaku por pligrandigi ĝin) La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Post la materialo pri BET-3 (Molėtai, 1961), BET-6 (Veisiejai, 1964) kaj BET-9 (Vilno), ni [...]

Chuck Smith: la Esperantisto de la Jaro 2015

La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La [...]

Kazano: Esperanto aŭ Nazarbajev?

La 3an de decembro la kolegio (organo) de la Supera Kortumo de Tatarstano en Kazano traktis apelacion kontraŭ la decido de la juĝejo de la Vaĥitova distrikto de Kazano, kiu la 12an de aŭgusto 2015 malakceptis plendojn de urbanoj kontraŭ la ŝanĝo de la stratnomo Esperanto al Nazarbajev kaj lasis valida la decidon de la [...]

UEA invitas prelegi en la IKU-sesio en Nitro

Kadre de la 101a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro okazos la 69a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU rete (amri@huji.ac.il) aŭ paperpoŝte: prof. Amri Wandel, 767 Makabim, IL-7179901 Modiin, Israelo. La proponoj alvenu plej laste [...]

Elektoj en UEA komenciĝas

En 2016 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2016-2019. Parto de ĝi estos elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art. 24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Laŭ la antaŭvidata nombro de IM oni [...]

BET-52: Paŭlo Moĵajevo

Ni daŭrigas prezenti la plej gravajn kontribuontojn al la programo de la 52aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio). Post Osmo Buller kaj JoMo nun estas la vico de Paŭlo Moĵajevo (Павел Можаев), kiu en BET-52 koncertos, prelegos kaj eble ankaŭ instruos. Paŭlo afable konsentis prezenti sin [...]

Radio Esperanto 35

La 6an de decembro, la unuan vintran dimanĉon de 2015 aperis la 35a podkasto de “Radio Esperanto” el Kaliningrado (Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. En ĉi tiu programo: 1. Enkonduko 2. Hilda Dresen: “Vintro” (Halina Gorecka) 3. Esperanto-novaĵoj 4. “La Ondo de Esperanto”, 2015, №12 5. Zamenhofa Tago 2015 6. [...]

Malferma Tago de adiaŭoj kaj jubileoj

75 partoprenantoj el 14 landoj ĉeestis la 43an Malferman Tagon de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 28an de novembro. Kiel tradicie, ĝin komencis Ionel Oneţ per prezentado de novaĵoj de la Libroservo de UEA. Apartan prilumon ricevis la plej freŝa el ili, Tamen ĝi moviĝas!, la tria volumo de eseoj premiitaj en la [...]

Ignat Bociort forpasis

La 2an de decembro 2015 en Berlino forpasis la eminenta rumana esperantisto prof. d-ro Ignat Bociort (1924-2015)

Ĉefministro Butkevičius – Alta Protektanto de BET-52

La ĉefministro de Litovia Respubliko Algirdas Butkevičius konsentis esti Alta Protektanto de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas, Litovio. Algirdas Butkevičius naskiĝis la 19an de novembro 1958 en la distrikto Radviliškis. En 1984 li finis la ekonomikan fakultaton de la Vilna Inĝeniera-Konstrua Universitato (nun: Vilna Teknika Universitato). [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.