Arkivo por la etikedo 'Esperanto'

La plej granda BET kun pli ol 600 partoprenantoj (1989)

BET-26 apud Kaŭno (musklaku la foton por pligrandigi ĝin). Enkonduko de la ĉeforganizinto La 26a BET, okazinta en aŭgusto 1989 en Noreikiškės apud Kaŭno, per kelkaj siaj trajtoj estis tre grava, tial ĝi bezonas apartan enkondukon. Unue, ĝi estis la lasta BET dum la sovetia periodo en Litovio. Due, ĝi estis la plej granda en [...]

La februara Ondo – ampleksa kaj interesa

La februara kajero de La Ondo de Esperanto ankaŭ ĉi-jare estas pli ampleksa ol kutime pro la raportoj pri multaj esperantistaj aranĝoj kaj pro la tradiciaj februaraj tekstoj. Unu el ĉi tiuj tradiciaĵoj estas tripaĝa intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro, nome kun la usona esperantisto Chuck Smith kun la titolo Mi tre feliĉas, [...]

La betulo

Novelo de Sten Johansson Rita havas iun taskon en la Domo de Virinoj, do mi iras sola ankaŭ ĉi tiun semajnfinon. La ĉielo grizas; espereble tio estas nur nebulecaj nuboj, kiuj disiĝos dumtage. Andreas elŝutis kelkajn kantojn de Deep Purple kaj gravuris por mi diskon, kiun mi aŭskultas veturante el la urbo. En la urba [...]

Kial veni al Nitro?

“Kial veni al Slovakio por la 101a Universala Kongreso de Esperanto?” La prezidanto de LKK Peter “Petro” Baláž responde al ĉi tiu demando listigas kelkajn argumentojn kaj kialojn: La Universala Kongreso en Slovakio havos kelkajn specialaĵojn, pro kiuj indos ĝin partopreni:

Romkatolika Diservo en BET-52

Tradicie en la Litoviaj BEToj okazas romkatolika Diservo en Esperanto. Ĝi okazos ankaŭ ĉi-somere en la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Birštonas. La Diservon gvidos romkatolika pastro, poeto kaj esperantisto Valerijus Rudzinskas. Li estas unu el la plej interesaj pastroj en Litovio. Li naskiĝis en Šiauliai en 1960, litovo. En 1995 li finis la pastran seminarion [...]

Vinilkosmo lanĉas abonklubon

Vinilkosmo lanĉas novan koncepton: temas pri klubo por aboni Esperanto-muzikon laŭ diversaj abonformuloj. Kial? La du lastajn du jarojn la diskeldonejo suferis pro la diskokrizo. Estis drasta disfalo de la vendoj. Vinilkosmo adaptiĝas al la evoluo, proponante solvojn por daŭrigi la produktadon de Esperanto-muziko. Tial en junio 2009 la retejo vinilkosmo-mp3.com kreiĝis por vendi virtulajn [...]

Mi tre feliĉas, ke mi povis plibonigi la vivojn de multaj homoj

Intervjuo kun Chuck Smith, la Esperantisto de la Jaro 2015 En la januara Ondo vi legis, ke Chuck Smith, 36-jara usona komputisto loĝanta en Berlino, estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2015. Li afable konsentis respondi la demandojn de La Ondo. Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro? [...]

BET-23: Amase en malgranda urbeto (1986)

Grupfoto. Musklaku la foton por pligrandigi ĝin. La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. La sepa Litovia BET, laŭvice la 23a, okazis la 10-20an de julio 1986 en la urbeto Smalininkai [...]

Nia Trezoro: La Viena muzeo

Fondita en 1927 kiel privata asocio la Internacia Esperantomuzeo estas ekde 1929 parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Atentigante, ke la Kolekto por Planlingvoj ne nur kolektas, konservas kaj disponigas literaturon en kaj pri Esperanto, sed ĝenerale materialon en kaj pri planlingvoj, la nomo ŝanĝiĝis en 1990 en Kolekto por Planlingvoj kaj Internacia Esperantomuzeo, ekde [...]

ĴomArt kaj Nataŝa koncertos en BET-52

“ĴomArt kaj Nataŝa” estas sveda muzika duopo, kiu havas siajn radikojn en Kazaĥio. ĴomArt kaj Nataŝa kantas kune pli ol 25 jarojn – same longe kiel ili estas paro. Ekde la duopa Esperanto-debuto en Samarkando (1987) ĝis nun la paro koncertis en pluraj UKoj, IJKoj, diverslandaj kongresoj kaj festivaloj kaj faris turneojn tra Germanio kaj [...]

Roland Lindblom forpasis

La 17an de januaro 2016, du tagojn antaŭ sia 85-jariĝo forpasis unu el la plej elstaraj aktivuloj de la sveda Esperanto-movado Roland Lindblom (1931-2016)

JES: Unuafoje en Hungario

Mezepoka muziko dancigis partoprenantoj dum la silvestra nokto (Foto: Ivo Miesen) La novjara JES (Junulara Esperanto-Semajno) pasis unuafoje ekster siaj du tradiciaj landoj (Polujo kaj Germanujo), en la hungara urbo Eger, inter la 27a de decembro kaj la 3a de januaro. Eble pro ĝia nekutime distanca orienta situo, malpli da partoprenantoj (ĉ 150) venis ol [...]

NR: Denove en Saarbrücken

La 14a Novjara Renkontiĝo (NR) okazis ekde la 27a de decembro ĝis la 3a de januaro samtempe kun la Novjara Internacia Semajno (NIS) ĉe la franca limo, en la urbo Saarbrücken jam la kvaran fojon. Partoprenis ĝin kaj kunfestis pluraj gejunuloj kaj multaj junaj familioj kun infanoj, inter kiuj abundis denaskuloj. La unuan vesperon la [...]

Sukcesa lingvotrejnado en Uralo

La Esperanto-aktivadon en 2016 la Urala ĉefurbo Jekaterinburgo lanĉis per la Vintra lingvotrejnado, kiu startis la 3an kaj finiĝis la 5an de januaro. En tiuj tagoj la temperaturo malaltiĝis ĝis preskaŭ –30 celsiaj gradoj, sed tio ne povis fortimigi verajn lernemulojn.

Nova Novjarfesta Novojarsko-2016

Novojarsko-2016 – nova novjarfesta Esperanto-renkontiĝo, organizita de siberiaj esperantistoj en Krasnojarsko, allogis 46 personojn, inkluzive de gastoj el Germanio kaj Hispanio.



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.