Arkivo por la etikedo 'Esperanto'

Ok kandidatoj en elekto de ses komitatanoj B

Ok Esperanto-aktivuloj konkursos pri la rajto reprezenti la individuajn membrojn de UEA en la Komitato de la Asocio dum la periodo 2016-2019. Ses el ili estos elektitaj kiel komitatanoj B per poŝta balotado, kiu komenciĝos en aprilo. La nombro de kandidatoj estas malpli ol tiu en 2010, kiam 12 membroj kandidatiĝis, sed pli ol en [...]

Birštonas atendas vin

Intervjuo kun Povilas Jegorovas Post kvar monatoj, la 2an de julio 2016 en la Litovia urbo Birštonas komenciĝos la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, pri kiuj ni hodiaŭ faras kelkajn demandojn al Povilas Jegorovas, la ĉeforganizanto de BET-52 kaj prezidanto de Litova Esperanto-Asocio. Kial la 52a BET okazos denove en Birštonas, kie antaŭ 12 jaroj okazis BET-40? [...]

Nova redaktoro por la revuo “Esperanto”

El ses kandidatoj por sekvi Fabrício Valle kiel redaktoro de la revuo Esperanto, la Estraro de UEA elektis la 47-jaran hungaron Attila Kaszás [prononcu Kásaŝ]. Li estas diplomita esperantologo, historiisto, politologo kaj li laboras en Budapeŝto kiel konsultanto kaj manaĝisto.

La plej nekutima BET, aŭ SAT-kongreso en Litovio

Laŭ la kutima land-ordo de la Baltiaj Esperanto-Tagoj, post la 28a BET, okazinta en 1991 en Tartu (Estonio), la 29a BET devus okazi en Litovio. Tamen ankoraŭ en 1990 Litova Esperanto-Asocio (LEA) ricevis de SAT proponon gastigi en 1992 la 65an Kongreson de SAT. Estus ege malfacile aŭ tute neeble okazigi en Litovio du grandajn [...]

Malnovaj Ondoj libere elŝuteblaj

En la retejo de la La Ondo de Esperanto ekde 1999 ĝis 2004 regule (kun unumonata malfruo) estis publikigata la tuta materialo de ĉi tiu revuo. Sed ekde 2005 ĝis nun en ĉi tiu retejo aperas nur la enhavtabeloj kaj la plej gravaj tekstoj (interalie, ĉiuj recenzoj kaj beletraĵoj, sed nur malmultaj aktualaĵoj kaj polemikaĵoj). [...]

Filmkonkurso pri amikeco en UK

Universalaj Kongresoj estas bona okazo por renkonti geamikojn kaj ekhavi novajn. Por doni atenton al la kongresaj amikecoj, kadre de la Semajno de Internacia Amikeco UEA okazigas konkurson pri amatoraj filmoj kiuj traktas tiun fenomenon. Aŭtoroj de la plej popularaj filmetoj gajnos senpagan kongresaliĝon por sia amiko.

UEA planas aĉeti loĝejon por volontuloj

La Estraro de UEA planas aĉeti loĝejon kun pluraj dormoĉambroj por volontuloj en Roterdamo. Momente ne eblas akcepti volontulojn facile, ĉar dormo-spaco en la Centra Oficejo estas tre limigita kaj hoteloj estus tre multekostaj. Tamen volontulaj laborfortoj sur la diversaj agadkampoj de UEA estas nepre bezonataj, kaj multaj junuloj, mezaĝuloj aŭ pensiuloj pretas labori volontule [...]

Giorgio Silfer en Litovio

Historio de la Esperanta literaturo prezentita en Vilno Giorgio Silfer prezentas HELon, sidas Povilas Jegorovas (Foto: Marijus Dilba) La 19an de februaro 2016 en Vilno, en la prestiĝa Ĵurnalista Domo okazis prezento de la fundamenta 748-paĝa libro Historio de Esperanta literaturo de prof. Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, eldonita en 2015 de la Kooperativo de [...]

Moskvanoj renkontiĝas

La 30an de januaro post longa paŭzo okazis la kvara Moskva Esperanto-renkontiĝo. Ĝi daŭris pli ol ok horojn.

NASK kaj Kino-teatro-festo denove kune!

La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) ankaŭ ĉi-jare kunigas la fortojn kun Kino-Teatro-Festo kaj invitas vin al unu el la plej elstaraj eventoj en Esperantujo! NASK – la plej longdaŭra Esperanto-kursaro en Norda Ameriko –estas unu el la plej gravaj aktivaĵoj subtenataj de ESF. Ĝi estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj [...]

Viktor Sapoĵnikov forpasis

La 4an de februaro 2016 post longa malsano en Jalutorovsk (Siberio) forpasis Viktor Sergejeviĉ Sapoĵnikov (1952-2016)

Nova sonprogramo de Radio Esperanto

La 14an de februaro 2016 estis registrita la unua ĉi-jara (kaj la 37a laŭvice) podkasto de Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. En ĉi tiu programo: 1. Enkonduke 2. Festo de longa kolbaso: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka 3. Esperanto-novaĵoj 4. «La Ondo de Esperanto», 2016, №2 5. [...]

Konatiĝu: Stano Marček

Stano Marček gvidas Esperanto-kurson en Internacia Esperanto-Semajno en Coma Ruga (Hispanio, 2010). Ni daŭrigas prezenti personojn, kiuj kontribuos al la programo de la 52aj Baltiaj Esperanto Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio). La konata slovaka esperantisto Stano Marček en BET-52 gvidos kurson de Esperanto. Hodiaŭ li mem prezentas sin. [...]

Tri prelegoj en la 44a Malferma Tago

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas vizitantojn al la Malferma Tago, kiu okazos jam por la 44a fojo sabaton, la 30an de aprilo, en la sidejo de UEA ĉe Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo.

25 jaroj da eldonado

Statistika revuo de Aleksander Korĵenkov Foje mi menciis, ke oni nomas min manietulo pro tio, ke mi kalkulas librojn, kiujn mi neniam vidis. Ĉi tiun reputacion mi plu konfirmas, kaj prezentas la statistikon de la libroproduktado en Esperantujo, daŭrigante la projekton de Vilmos Benczik, kiun li komencis en Hungara Vivo. Statistiko de unu vendejo La [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.