Arkivo por la etikedo 'Esperanto'
28 Marto 2016 de AlKo
Okazis kelkaj ŝanĝoj kaj kompletigoj pri loĝado dum BET-52 kompare kun anoncitaj lokoj antaŭe. Pro tio, ke la gastejo de la Litovia sporta universitato (str. Birutės 19) estas riparata, ne eblos loĝi en ĝi. Tamen ĉiuj, kiuj antaŭmendis ĝin, je la sama prezo povos loĝi en aliaj lokoj, ne malpli bonaj kaj kvalitaj. Krome, pro [...]
26 Marto 2016 de AlKo
La 26an de marto 2016 forpasis Michel Duc Goninaz (1933-2016)
23 Marto 2016 de AlKo
Martin & La Talpoj. Superbazaro: KD. – Donneville: Vinilkosmo, 2014. Malverŝajnas, ke Martin Wiese bezonas detalan prezenton antaŭ la esperantista aŭskultantaro. La ĉefkantisto (kaj, fakte, la ĉefmotoro) de la popularega bando Persone eldonas jam la duan albumon subtene de kelkopo da kontribuintoj, grupe nomataj kiel La Talpoj. Feliĉe, nek Wiese, nek liaj helpantoj okupiĝas pri [...]
22 Marto 2016 de AlKo
La suba teksto estas la plej lasta verko de Viktor Sapoĵnikov, kiun li sendis al la redakcio nelonge antaŭ sia morto. Kvankam li ne sukcesis finredakti la tekston, ni decidis aperigi ĝin. Kiel ofte en la babiladoj de nia karmemora Siberia humuristo, la recenzata verko estas ne nur recenz-objekto, sed ankaŭ preteksto por esprimo de [...]
19 Marto 2016 de AlKo
La sendependa eldonejo Vinilkosmo “Esperanto-Muzik-Prod.” lanĉis antaŭmendo-kampanjon pere de la amasfinanca retejo de Ulule (http://fr.ulule.com/jomo-okcitanas/) por eldoni la KD-albumon jOmO okcitanas. La albumo estos presita sur KD, nur se ĝi atingos 150 antaŭmendojn ĉe Ulule.
17 Marto 2016 de AlKo
La 31a BET, okazinta la 8-16an de julio 1995 apud Kaŭno kun 203 partoprenantoj, estis negranda kompare kun la tri antaŭaj Litoviaj BEToj (358 partoprenantoj en BET-20, 1983; 472 partoprenantoj en BET-23, 1986; 608 partoprenantoj en BET-26, 1989) kaj kun la 65a Kongreso de SAT (452 partoprenantoj, 1992), kaj ĝi unuafoje ne havis gravan programkontribuon [...]
15 Marto 2016 de AlKo
La 24an Boaon enkondukas Jesper Lykke Jacobsen, invitanta lasi flanken malkredemon por ĝui literaturajn verkojn. Kaj la almanako proponas por tia ĝuo originalajn prozaĵojn de Spomenka Štimec, Amir Naor, Mikaelo Bronŝtejn, Sten Johansson kaj originalajn poemojn de Ricardo-Felipe Albert Reyna, Jesper Lykke Jacobsen, Nicolino Rossi. Prozaĵoj tradukitaj dankiĝas al Jozefo E. Nagy (Filantropoj de János [...]
14 Marto 2016 de AlKo
Post la disko Esperanto elektronike, kiun E@I publikigis senpage rete omaĝe al sia dekjariĝo, venas nun plia senpaga elektronika eldonaĵo. En 2008 E@I publikigis kunlabore kun la urbo Bjalistoko KD-n kun simpla nomo Esperanto, kiu prezentas Esperanton al la ĝenerala publiko. La disko estis kreita dulingve: en la pola kaj en Esperanto. Ĝi estis eldonita [...]
12 Marto 2016 de AlKo
Belartaj Konkursoj de UEA estas gvida Esperanta artkonkurso, kiu okazas en kvin branĉoj (poezio, prozo, teatraĵo, eseo kaj Infanlibro de la Jaro). En 2016 ĝi okazas por la 62a fojo. La rezultoj estos anoncitaj en la 101a Universala Kongreso en Nitro (Slovakio).
11 Marto 2016 de AlKo
Pli kaj pli da homoj aliĝas al la ĉi-jara Germana Esperanto-Kongreso, kiu okazos dum Pentekosto, la 13-16an de majo en la bavara ĉefurbo Munkeno en suda Germanio. En la listo de aliĝintoj troviĝas jam pli ol 160 homoj, inter ili trideko da homoj el eksterlando. Entute temas pri 16 diversaj loĝlandoj: Nederlando, Brito, Danio, Aŭstrio, [...]
10 Marto 2016 de AlKo
Revenas “Poezio el ĉiuj ĉieloj”, konkurso starigita de itala samideano Giuseppe Campolo, kun la subteno de la komunumo de S-ta Anĝelo de Brolo (Mesino – Sicilio) kaj de Itala Esperanto-Federacio. Rajtas partopreni ĉiuj poetoj el nia planedo, per poeziaĵoj en la itala lingvo, en Esperanto, aŭ en ambaŭ lingvoj. Oni devas sendi retpoŝte (en formato [...]
9 Marto 2016 de AlKo
“Al Arnhemo iru ĉiuj, tie staras nia Dom’!” (el kanto) Veninte al Hago la 2an de novembro 1929, Andreo Cseh komencis varbprelegi en Nederlandaj urboj kaj baldaŭ ekinstruis. Julia Isbrücker decidis fondi instituton por organizado de Cseh-kursoj kaj edukado de Cseh-instruistoj. La Nederlanda registaro la 24an de majo 1930 registris la Internacian Cseh-Instituton (ICI) kiel [...]
8 Marto 2016 de AlKo
Galor, Zbigniew; Pietiläinen, Jukka. UEA en konscio de esperantistoj. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2015. – 168 p. Kun granda intereso mi legis la sciencan libron (vere sciencan, ĉar plimulto da sciencaj libroj en Esperanto estas pseŭdosciencaj) de Zbigniew Galor kaj Jukka Pietiläinen, la libron kiu komprenebla estos por homoj kun sociologia kaj statistika studoj je pli [...]
6 Marto 2016 de AlKo
La partoprenantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio en Birštonas, povos ĝui elstaran kulturan programon en Esperanto. Krom la solkantistoj JoMo (Francio), Paŭlo Moĵajevo (Krimeo), Mikaelo Bronŝtejn (Ruslando) kaj duopo ĴomArt kaj Nataŝa (Svedio), en BET-52 koncertos la konata esperantista muzika grupo Sepa kaj Asorti el la Litovia urbo Visaginas.
4 Marto 2016 de AlKo
Post la multaj Zamenhof-tagaj, Kristnaskaj kaj novjarfestaj renkontiĝoj en Esperantujo kutime sekvas kelksemajna periodo, dum kiu okazas nemultaj eventoj. Tio denove ebligis al la redakcio de La Ondo de Esperanto aperigi en la marta kajero, dissendita en la fino de februaro, kelkajn pli longajn tekstojn, por kiuj mankis loko en la antaŭaj monatoj. Inter ili [...]