Arkivo por la etikedo 'Esperanto'
24 Aprilo 2016 de AlKo
La redakcio de La Ondo de Esperanto ekde 2007 proponas elektronikan abonon en la populara dosierformo (normo, formato, prezentomaniero) pdf (angle: Portable Document Format). Nuntempe pli ol kvarono da abonantoj preferas ricevi la revuon ne papere, sed kiel pdf-dosieron. Sed bone vidi la tutan paĝon de la “fiksformata” bitrevuo oni povas nur per surtabla komputilo [...]
22 Aprilo 2016 de AlKo
La 22an de aprilo 2016 Stefano Keller sendis al la Komitato de UEA jenan mesaĝon: «mi informas vin per tiu ĉi mesaĝo pri mia demisio – pro diversaj kialoj, kaj kun efiko/valideco hodiaŭa – el mia estrara funkcio/ofico ĝis nun plenumita kiel estrarano respondeca pri eksteraj rilatoj, hodiaŭ anoncita al la Estraro, Ĝenerala kaj Vica [...]
21 Aprilo 2016 de AlKo
Pli ol 250 esperantistoj el 17 landoj kunvenis en Birštonas por praktiki la lingvon, labori, ripozi kaj sanigi sin en la 40aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Musklaku la foton por pligrandigi ĝin (Foto: Gražvydas Jurgelevičius) La 40aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazis meze de julio 2004 en la bela litovia kuracurbeto Birštonas kun kvaronmilo da partoprenantoj. Ĝi estis kvazaŭ [...]
20 Aprilo 2016 de AlKo
Tamen ĝi moviĝas!: Eseoj pri la Esperanto-movado / Redaktis Michela Lipari, Humphrey Tonkin. Postparolo de Carlo Minnaja. – Rotterdam: UEA, 2015. – 152 p. Paradigmo estas la idea, teoria kaj ĝeneral-aplika bazo, sur kiu ekzistas iu certa samcela komunumo – plej ofte scienca, sed ankaŭ iu ajn alia (arta, naturprotekta ktp.); ĝi estas komuna mondkoncepto [...]
16 Aprilo 2016 de AlKo
En la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an de julio en Birštonas (Litovio), ĉiutage okazos kursoj de Esperanto. Eblos elekti inter kvar lingvoniveloj, kaj estos granda elekto de kursgvidantoj, ĉar ok instruistoj pretas gvidi kursojn de diversaj niveloj. Ni antaŭvidas tiajn nivelojn:
15 Aprilo 2016 de AlKo
Inter la 30a de marto kaj la 2a de aprilo okazis en Valencio (Hispanio) la Eŭropa Konferenco pri Socia Historio (ESSHC). Ĝi estas kongreso de esploristoj en tiu areo, kiu disvolviĝas ĉiun duan jaron sub la organizado de la Internacia Instituto pri Socia Historio bazita en Amsterdamo https://socialhistory.org/ Unu el la paneloj (= podiaj diskutoj) [...]
13 Aprilo 2016 de AlKo
La juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2015 (Grigorij Arosev, Edmund Grimley Evans, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Valentin Melnikov, Russ Williams), organizita de La Ondo de Esperanto, ricevis 7 konkursaĵojn de 6 aŭtoroj el 5 landoj – Aŭstralio, Kazaĥstano, Ruslando, Usono, Ukrainio. (11 konkursaĵoj en Liro-2014, 6 konkursaĵoj en Liro-2013). La 14an de marto 2016 [...]
10 Aprilo 2016 de AlKo
La sukcesa BET-37 Al la 37a BET aliĝis pli ol tricent personoj (Foto: Gražvydas Jurgelevičius) La Litova Agrikultura Universitato apud Kaunas jam kelkfoje disponigis siajn ejojn por kunvenoj de esperantistoj. Ĉi-jare de la 7a ĝis la 15a de julio ĉi tie okazis la 37aj Baltiaj Esperanto-Tagoj. Por pasigi semajnon en amika etoso, por praktiki la [...]
8 Aprilo 2016 de AlKo
Nia Trezoro Reveninte el Sudameriko al Eŭropo, Tibor Sekelj ekaktivis en UEA, tiam gvidata de Ivo Lapenna, sed li baldaŭ konstatis ke la movado estas tro enfermita, turnita al si mem kaj al teoriumado. Li komprenis, ke oni devas krei praktikajn agadojn, kiuj montrus al la ekstero, kio estas atingebla per Esperanto, kaj li klopodis [...]
6 Aprilo 2016 de AlKo
En februaro Michel Duc Goninaz sendis al la redakcio de La Ondo de Esperanto la unuan parton de sia studo Kelkaj rimarkoj pri la t. n. “akuzativo”, kiu aperis fine de februaro en la marta kajero de “La Ondo”. En la komenco de marto li sendis la duan kaj lastan parton de ĉi tiu studo, [...]
4 Aprilo 2016 de AlKo
Johann Wolfgang von Goethe. La Suferoj de la Juna Werther / Tradukis Reinhard Haupenthal. Bad Bellingen: Edition Iltis, 2015. 139 p. Prezo: 18 eŭroj. Ekde sia apero (1774) la romano La Suferoj de la Juna Werther ne nur famigis sian aŭtoron Johann Wolfgang von Goethe (1749–1832), sed rangigis la verkon en la tutmonda literaturo sur [...]
3 Aprilo 2016 de AlKo
Inter la partoprenantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), okazontaj la 2-10an de julio en Birštonas (Litovio), estos Giorgio Silfer. Giorgio Silfer estas pseŭdonimo de Valerio Ari, kiu naskiĝis en 1949 en Milano. Li estas lingvoinstruisto, organiza konsilisto, verkisto kaj publicisto, doktoro pri modernaj lingvoj (1982) kaj beletristiko (1987). Li kunfondis la revuon Literatura Foiro [...]
2 Aprilo 2016 de AlKo
La junulara programo estos parto de 101a Universala kongreso de Esperanto en Nitra, kiu okazos de la 23a ĝis 30a de julio 2016. La junulara programo estos preparita por ĉiuj aĝaj kategorioj, vi devas nur senti vin juna spirite. Se vi naskiĝis post la 31a de decembro 1995, vi eĉ ne pagas aliĝkotizon! La ĉeftemo [...]
1 Aprilo 2016 de AlKo
Laŭ la Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto okazis elekto de la Estraro kaj de la direktoroj de la Sekcioj kaj Komisionoj de la Akademio de Esperanto. La nova prezidanto de la Akademio iĝis Probal Dasgupta, kiu ekoficas en ĉi tiu rolo anstataŭ la antaŭa prezidanto Christer Kiselman, kiu eksprezidantiĝis en decembro 2015. Dasgupta [...]
30 Marto 2016 de AlKo
Lingva Festivalo en Udmurtio (Foto: Jevgenija Lekomceva) En Iĵevsko, la ĉefurbo de Udmurtio, la 12an de marto okazis lingva festivalo. En la Internacia Orienteŭropa Universitato estis prezentitaj pli ol 20 lingvoj, ses prilingvaj prelegoj kaj riĉa porinfana programo. La ideo de la festivalo estis ne nur montri la diversecon de la lingvoj en la mondo, [...]