La Balta Ondo » Esperanto-teatro

Paul Gubbins forpasis
Sabate, la 6an de aŭgusto 2016 forpasis

Paul Gubbins (1949–2016)

Paul Gubbins naskiĝis en 1949 en Southport, studis lingvojn ĉe la Manĉestra universitato kaj ĉe Queen’s University (Kanado), kie li doktoriĝis pri germana literaturo en 1978. Li laboris kiel ĵurnalisto kaj universitata lingvo-instruisto; laste instruis ĵurnalismon ĉe la universitato Staffordshire. Aŭtoro de kelkaj anglalingvaj libroj.

Esperantisto ekde 1984, Gubbins baldaŭ diskoniĝis kiel instruisto, verkisto kaj ĵurnalisto. Instruis Esperanton, ĵurnalismon kaj gvidis teatrajn staĝojn en la somerlernejo en Barlastono, en NASK k en pluraj landaj kaj internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj.

Verkis la lernolibron Kunvojaĝu (1993, 2006) kaj ekzercaron Subtekste (1998), sed lia plej granda merito estas la kurso Esperanto – Pasporto al la tuta mondo, aperinta vidbende kaj diske kiel serio de 15 duonhoraj prezentaĵoj.

Aŭtoro de pluraj teatraĵoj, aperintaj en kvin liaj libroj: Konto de l’ vivo (1998), Heksakloro unu komo tri (2005), La Verda Ranaro prezentas (2006), Zam- Zam- Zamenhof (Triakta per-versio de eventoj jam ofte rakontitaj, 2006), Nun ni komprenas (2007). Kelkaj liaj teatraĵoj estis surscenigitaj, kaj La Duonokulvitro estis eldonita kiel filmo en 2005.

En 2012 aperis Star in a Night Sky – 400-paĝa antologio de Esperanto-literaturo en anglaj tradukoj, kiun li kompilis kaj kuntradukis. Li estas unu el la tradukintoj de La aventuroj de Ŝerloko Holmso de Arthur Conan Doyle (2013).

Jam en 1986 Gubbins komencis kunlabori kun Monato, en 1993 ekgvidis la gravan rubrikon “Politiko”, kaj en 2011 iĝis ĉefredaktoro de Monato, kiun li redaktis ĝis sia morto, same kiel la revuon La Brita Esperantisto (ekde 2001).

Prezidanto de Esperanto-Asocio de Britio (2013-16), membro de la Akademio de Esperanto (ekde 2007). Plurfoja premiito en la Belartaj Konkursoj de UEA (precipe teatraĵoj) kaj en la literatura konkurso Liro (precipe originalaj prozaĵoj).

Laŭ informo de FEL, “li pace forlasis nin en sia dormo”.

Ni funebras kaj kondolencas okaze de la morto de nia amiko kaj (tro malofta) kunlaboranto.

Halina Gorecka

Aleksander Korĵenkov

Ĝi estas nekrologo el la postkongresa aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):

Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9.

Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/08/andriukaitis

Kompleta (preskaŭ) Historio de UK-oj
Kadre de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas, teatro “Verda Banano” prezentos la plej gajan Esperanto-spektaklon de la lastaj 125 jaroj. La kabareda prezento de la Universalaj Kongresoj de Esperanto pritraktas plej diversajn trajtojn de niaj samideanoj kaj priskribas moke nian verdan mondon. Sur la scenejo aperas Alta Kongres-Protektanto kiu, kiel kutime… ne venas al la kongreso kaj sendas leteron angle, kverelo pri la gramatiko de la plej facila lingvo de la mondo, kongresa amo kaj nekomprenebla prelego dum Kongresa Universitato. Sur la scenejo sen ajna scenografio aperas nur du aktoroj en neŭtralaj nigraj vestoj.

Danke al  la profesia reĝisoro Kuba Abrahamowicz la spektaklo eksplodas per dinamiko, senĉesa movo, interagoj kun publiko kaj la spektantoj ploras pro rido. Dum la lastaj jaroj oni ne kutimas, ke dramo agnoskita ĉe Belartaj  Konkursoj surscenejiĝas kaj spekteblas kiel vera teatraĵo. Des pli interesa estas la spektaklo de Georgo kaj Saŝa, kiu premieris en Brazilo nur ses monatojn post kiam la teksto gajnis honoran  mencion ĉe nia plej granda literatura konkurso. Despli interese estas, ke la teksto estas skribita por du realaj aktoroj: Georgo kaj Saŝa. Kiu Esperanta aktoro  havas propran aŭtoron, kiu Esperanta aŭtoro havas proprajn aktorojn? La premiero okazis en la 47a Brazila Kongreso de Esperanto, en januaro 2012. Spektakloj jam en Brazilo, Ĉeĥio, Irlando, Slovakio, Vjetnamio, Pollando.

Evento kultura vere unika.

Kompleta (preskaŭ ) Historio de UK-oj

farso pri kutimoj de esperantistoj

Aŭtoro: Georgo Handzlik

Reĝisoro: Kuba Abrahamowicz

Aktoras: Georgo Handzlik kaj Saŝa Pilipoviĉ

Saŝa Pilipoviĉ. Profesia aktoro en la plej malnova serba teatro en Kragujevac. Li laboris kiel parolisto en la Esperanta redakcio de Radio Zagreb, aktoris Esperante en UK-oj en Havano, Montpeliero, Zagrebo, Fortalezo, Gotenburgo, Vilno, Jokohamo, Roterdamo, Bjalistoko.

Georgo Handzlik – Bardo sen barbo. Esperanta instruisto, poeto, kantisto, aŭtoro de kantoj, aforismoj, dramoj. Koncertis en 26 landoj. Propran monodramon Ludoviko–Lazaro, preparitan por Bjalistoka UK mem aktoris 27-foje en 15 landoj, verŝajne rekorde en la historio de Esperanto.

Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2016/05/bet-47/

Rememore pri Zofia Banet-Fornalowa (1929–2012)
Zofia Banet-Fornalowa prelegas en ARKONES (Foto: Andrzej Sochacki)

La 19an de septembro 2012 en Varsovio forpasis Zofia Banet-Fornalowa. Ŝi estis unu el la plej aktivaj, internacie rekonataj, esperantistino kaj historiistino el Pollando. Ŝi verŝajne preferus, ke mi nomu ŝin pollandanino.

Ŝi, filino de la nacio, kiun Hitler kaj milionoj da liaj disĉiploj volis komplete neniigi dum la Dua Mondmilito, mirakle travivis kaj scipovis ĝoji pro la vivo. Zofia aktivis, interalie, en la societo Infanoj de Holokaŭsto kaj Internacia Korczak-Societo. Janusz Korczak (Henryk Goldszmidt), kuracisto kaj pedagogo el Varsovio kiu kunfondis kaj gvidis en Varsovio dum 30 jaroj la orfejon Nasz Dom (Nia Hejmo) kune kun “siaj” infanoj iris vice al la buĉej’ en Treblinka, estis la plej ofte menciata, priskribata kaj priparolata “heroo” de Zofia.

Sed ni esperantistoj konis ŝin dum preskaŭ kvindek jaroj (ŝi eklernis la lingvon en 1963 en Vroclavo) kiel kompetentan aktivulinon de Pola Esperanto-Asocio kaj de Sennacieca AsocioTutmonda (kio postulis grandan kuraĝon en Pola Popola Respubliko), sed ĉefe kiel prelegantinon kaj aŭtorinon de pluraj artikoloj kaj libroj. Kun kun sia edzo Jerzy Fornal, aktoro de Vroclavaj kaj Varsoviaj teatroj, ŝi dum preskaŭ tridek jaroj gvidis la teatron Espero, kiu prezentis multajn spektaklojn, kiuj estis kuntradukitaj aŭ kunpreparitaj de Zofia. Zofia dum pluraj jaroj havis oficialajn funkciojn en la regiona kaj landa estraroj de PEA, sed la temoj plej favorataj de ŝi, estis: arkivo, biblioteko kaj veteranoj. Aparte kompetenta Zofia estis pri la historio de la Esperanto-teatro, pri kio ŝi multfoje, tutmonde prelegis (akompanante la spektaklojn de Jerzy), kaj skribis en sia trivoluma broŝurserio.

Mi renkontiĝis kun Zofia unuafoje en Jankowice apud Poznań en oktobro 1981, dum mia unua Esperanto-aranĝo – ARKONES – kaj dank’ al ŝi mi parkerigis du unuajn vortojn en Esperanto: “kompreneble” kaj “bedaŭrinde”, kiujn ŝi ripetadis dum pli ol duhora prelego pri Laborista Esperanto-Movado. Poste ni plurfoje renkontiĝadis dum multaj Esperanto-aranĝoj, ĉefe en Pollando. Zofia kaj Jerzy kelkfoje gastigis min en la 1980aj jaroj en sia domo en Raszyn, apud Varsovio, kiam mi estis studento kaj aktivulo de PSEK (Pola Studenta Esperanto-Komitato). Mi vidis la riĉan arkivon de Zofia. Ŝi – profesia instruistino de historio – preparis prelegojn, artikolojn kaj librojn, detale esplorante polajn kaj Esperantajn gazetojn, dokumentojn, librojn… Mi esperas, ke ili ne malaperos post la forpaso de Zofia!

La geedzoj Fornal estis kelkfoje miaj gastoj: unue dum la Studentaj Someraj Esperanto-Lernejoj en Toruń, poste – kiam mi loĝis en Bjalistoko – dum la aranĝoj de Fondumo Zamenhof kaj de Bjalistoka Esperanto-Societo, en la loĝejo de mia patrino kaj poste en la mia.

Dum kelkaj jaroj (1986-89) ni “proksime” kunlaboris kun Zofia en la Ĉefa Estraro de PEA, kiun prezidis Roman Dobrzyński. Mi memoras ŝiajn “strebojn” (kion subtenis Roman, mi kaj kelkaj eks-PSEK-anoj) formale rehonorigi la membrojn de la Estraro de PEA, gvidata de Jerzy Leyk, kiuj estis forigitaj el la funkcioj en 1985, verŝajne pro la “helpo” de aliaj esperantistoj… En 1988 ni kunorganizis la Jaron de Antonio Grabowski – la patro de la Esperanto-poezio, pri kiu ŝi prelegis kaj poste eĉ verkis interesan libron. Ni tiam ankaŭ kunlaboris kun Pola Esperantisto.

Ŝi estis la unua Esperanto-historiistino, kiu profesinivele okupiĝis pri la historio de Esperanto en Bjalistoko, pri kio ŝi ankaŭ sukcesis verki libron. Ŝi substrekis, ke en la 1930aj jaroj de la 20a jarcento en Bjalistoko estis pli ol 300, registritaj de Jan Zawada, esperantistoj kiuj aktivis en Zamenhofa Esperanto-Societo, fondita kaj prezidata de Jakobo Ŝapiro (murdita en 1941).

Ne ĉiam niaj kontaktoj kun Zofia estis facilaj, ĉefe pro mia kulpo, ĉar mi malofte respondis ŝiajn poŝtkartajn kaj leterajn demandojn kaj kritikojn. Zofia, historiisto, foje subiĝis la pasia “zamenhofano”, kaj ŝi malfacile akceptis novajn faktojn pri Ludoviko kaj Marko Zamenhof, kiujn prezentis – pere de mia lingva helpo – la juna historiisto el Brańsk, Zbigniew Romaniuk. Fakte ŝi pruvis, ke Romaniuk eraris prezentante la tezon, ke “nia” Ludoviko formale petis forlasi la hereditan kredon al la ortodoksa, ĉar temis pri la samnoma kuzo de la aŭtoro de Esperanto, kiun post la UK en Vaŝingtono en la jaro 1910, Ludoviko vizitis en Kanado. Zofia akuzis min (simile kiel la familianoj de Zamenhof), ke mi – kiel prezidanto de Fondumo Zamenhof – ne rajtis traduki kritikajn tekstojn pri Zamenhofoj.

Lastfoje ni renkontiĝis por momento en 2009, dum la inaŭguro de 94a UK en Bjalistoko. Zofia, invitita de UEA, venis nur por unu tago, sed subite forlasis la Kongreson. Mi ne parolis kun ŝi, nek korespondis poste kun ŝi, pri la kialo. Bedaŭrinde, mi pruvis ke mi ne meritis amikan, ofte eĉ “patrinecan” sintenon de Zofia al mi.

Tamen – dankon, Zofia, pro viaj lecionoj, avertoj kaj konsiloj al mi kaj al la polaj esperantistoj. Vi ofte ripetadis, ke antaŭ la Dua Mondmilito poloj ne havis komunan, tutlandan organizon. Estis nur Pola Esperanto-Delegitaro, prezidata de prof. Odo Bujwid. La teatro Espero dum la krizaj jaroj de la Pola Esperanto-Movado, kiuj ne jam pasis, estis apud Varsovia Vento unu el la la lastaj apogiloj de la Varsovia kaj Pollanda Esperanto-movado.

Nun mankas PED, Bujwid kaj mankas Zofia Banet-Fornalowa.

Jarek Parzyszek

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:

La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/2013/01/zofia

Belka Beleva forpasis
La 22an de decembro 2012 en Sofio pro apopleksio forpasis eminenta Esperanto-aktorino Belka Beleva. Ŝi naskiĝis la 29an de januaro 1927 kaj esperantistiĝis en 1957. En 1958 ŝi kunfondis la Bulgaran Esperanto-Teatron kadre de Bulgara Esperanto-Asocio. Kun sia edzo Anani Anev (1916-1992), same kiel ŝi profesia aktoro, ŝi prezentiĝis ankaŭ duope sub la nomo AABB. Ŝi partoprenis ankaŭ en la fama Internacia Arta Teatro, kiu funkciis de 1957 ĝis 1969 sub la gvido de Srdjan Flego.

Belka Beleva aktoris en multaj kongresoj de Bulgara Esperanto-Asocio, dek kvin Universalaj Kongresoj, kvar IFEF-kongresoj, tri IJK-oj, naŭ festivaloj de Esperanto-teatro kaj multaj aliaj lokaj kaj internaciaj Esperanto-aranĝoj. Krome ŝi estis prezidanto de Sofia Esperanto-Societo (1979–1981), prezidanto de la Virina Komisiono de BEA (1975–1986), kaj membro de la Virina Komisiono de UEA (1978–1982). Dum multaj jaroj ŝi ankaŭ voĉlegis la revuon Bulgara Esperantisto por blinduloj. En 1986 aperis ŝia aŭtobiografio Teatro sen lingva bariero. En 1996 ŝi estis elektita kiel Honora Membro de UEA. Ankaŭ BEA elektis ŝin honora membro.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2012, N-ro 486.