Arkivo por la etikedo 'Esperanto-renkontiĝo'
31 Oktobro 2015 de AlKo
BET-6: la komuna foto (musklaku la foton por pligrandigi ĝin) La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), decidis aperigi en la novaĵretejo La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Post la materialo pri BET-3 (Molėtai, 1961) nun sekvas prezento de BET-6 [...]
21 Oktobro 2015 de AlKo
Jam 96 personoj aliĝis al la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas. Inter la aliĝintoj estas pluraj bone konataj esperantistoj, kiuj kontribuos al la instrua, kleriga kaj kultura programoj de BET-52. En ĉi tiu retejo ni iom post iom prezentos ilin. La unua prezentato estas Osmo Buller, por kiu [...]
19 Oktobro 2015 de AlKo
Ekzistas nur deko da Esperanto-aranĝoj aliaj ol landaj kongresoj kun pli longa historio ol tiu de Arkones. En la lasta septembra semajnfino Artaj Konfrontoj en Esperanto okazis jam por la 31a fojo, kiel ĉiam – en Poznano, Pollando. Almenaŭ en la lastaj jaroj, kiam mi partoprenas en Arkones, ĝi ne estas strikte arte konfronta sed [...]
10 Oktobro 2015 de AlKo
Komence de julio 2016 en la kvieta Litovia kuracurbo Birštonas okazos la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52). BET-52, kiu programe kongruas kun Kultura Festivalo, prezentos por esperantistoj ankaŭ terapiajn eblojn. La sanigaj ecoj de la loka minerala akvo kaj la eksterordinara naturo delonge allogis litovajn potenculojn, verkistojn, poetojn, pentristojn, muzikistojn. En 1945 en la Blanka vilao [...]
23 Septembro 2015 de AlKo
Kadre de la preparado de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), la Organiza Komitato de BET-52 decidis aperigi en la novaĵretejo La Balta Ondo informojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Ni publikigos artikolojn, kiuj aperis en la Esperantaj kaj Sovetiaj gazetoj kaj fotojn, kiuj estis [...]
12 Septembro 2015 de AlKo
Antaŭ nelonge en La Balta Ondo aperis statistika tabelo, kiu montris la jarojn, lokojn kaj la nombrojn de la partoprenantoj en ĉiuj BEToj. Surbaze de ĉi tiu tabelo Antanas Grincevičius faris diagramon, kiu pli bone ol la tabelo vidigas la du ĉefajn tendencojn.
4 Septembro 2015 de AlKo
Litova Esperanto-Asocio (LEA) invitas al la tradiciaj 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas. BET okazas ekde 1959 ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. La urbo de BET-52, Birštonas, situas je 40 kilometroj de Kaunas kaj je 90 kilometroj de Vilnius, apud la rivero Nemunas, en la centro de [...]
31 Aŭgusto 2015 de AlKo
La 25–27an de septembro, tuj post la sesio de Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (UAM), okazos en Poznano (Pollando) la tradicia, 31a festivalo de esperantistaj kulturo kaj arto ARKONES – ARtaj KONfrontoj en ESperanto. Post la pasintjara 30a okazigo kun pli ol 200 partoprenantoj el 24 landoj, la organizantoj ne volas retiriĝi kaj [...]
23 Aŭgusto 2015 de AlKo
La 11–19an de julio en la Slovakia urbo Martin okazis la jubilea, deka Somera Esperanto-Studado (SES), al kiu venis 190 homoj el 27 landoj por lerni Esperanton aŭ plibonigi la konon de la Lingvo Internacia.
21 Aŭgusto 2015 de AlKo
La 1–8an de julio de 2015 duafoje okazis la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) de Esperanto en la tereno de Universitato William Peace, en la urbocentro de Raleigh, Norda Karolino. Tiu tereno estas belega: historiaj konstruaĵoj, modernaj klasĉambroj, kaj komforta loĝejo (en kiu loĝis nur la NASK-studentoj kaj teamanoj, vere Esperantuje). Estis varme, sed ne terure, [...]
12 Aŭgusto 2015 de AlKo
Al la 48a konferenco de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), okazinta la 17–25an de julio 2015 en Oostende (Belgio), aliĝis 170 personoj el 34 landoj, kaj partoprenis ĝin 138 personoj el 30 landoj. Pluraj partoprenantoj konstatis, ke tia grandeco estas tre pozitiva: sufiĉe da bunteco en la diversaj devenlandoj en ne tro granda homamaso. [...]
27 Junio 2015 de AlKo
La 19an de junio 2015 la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas vizitis la urbon de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52) Birštonas. Li estis akceptita fare de la urbestrino Nijolė Dirginčienė kaj de la vicurbestro Vytas Kederys. Estis traktitaj diversaj organizaj demandoj de BET-52. Estis interkonsentite, ke flanke de la urba municipo pri ĉiuj [...]
25 Junio 2015 de AlKo
Meze de majo en la sudlitovia urbeto Aukštadvaris (proksime de Birštonas, la urbo de BET-52) okazis la 8a Litovia Ĵurnalista Esperantista Seminario. Venis trideko da partoprenantoj (tiom da dormolitoj estis en la vilaĝa turisma bieno). Dominis amatoraj ĵurnalistoj, partoprenis ses membroj de la Tutmonda Ĵurnalista Esperantista Asocio (TEĴA) kaj kelkaj iliaj amikoj. La programo estis [...]
21 Junio 2015 de AlKo
En la komenco de junio 2015 ekfunkciis la Organiza Komitato de BET-52, okazonta post unu jaro en Birštonas. Ĝi estas tre reprezenta. Dum multaj jaroj la Litova Esperanto-Asocio (LEA) strebas agi malferme al la ĝenerala socio. LEA aligas al sia agado eksterajn reprezentantojn kaj aranĝas komunajn projektojn kun neesperantistaj organizaĵoj.
10 Majo 2015 de AlKo
La Estraro de la Universala Esperanto-Asocio per sia ĵusa decido donis sian aŭspicion al la 52aj tradiciaj someraj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en la urbo Birštonas, Litovio. Per tio UEA esprimas sian apogon al grava internacia aranĝo, kies okazigo konsiderinde servas la celojn de la Asocio. La aŭspicio de [...]