Arkivo por la etikedo 'Esperanto-renkontiĝo'
18 Aŭgusto 2016 de AlKo
La 49a konferenco de ILEI okazis de la 30a de julio ĝis la 6a de aŭgusto en la universitato de Nyíregyháza en la orienta Hungario kun 120 geesperantistoj el 28 landoj, plej fore el Brazilo, Ĉinio, Japanio, Koreio, Kubo, Nepalo, Pakistano, Togolando kaj Usono.
16 Aŭgusto 2016 de AlKo
Denove la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) de Esperanto okazis en Raleigh, la ĉefurbo de la Usona ŝtato Norda Karolino. En la tereno de Universitato William Peace 53 studantoj el Kanado, Kubo, Brazilo kaj Usono studis de la 29a de junio ĝis la 6a de julio 2016.
14 Aŭgusto 2016 de AlKo
Ĉi-jare Internacia Esperanto-Konferenco (IEK) de la Societo OSIEK okazis la 16-22an de julio en la preskaŭ samnoma urbo Osijek, laŭ la delonga deziro de Višnja Brankovi£, ĉar estas ŝia urbo. Tiu ĉefurbo de la kroata provinco Slavonio situas meze de ebenaĵo ĉe la rivero Drava, proksime de Serbio kaj Hungario.
12 Aŭgusto 2016 de AlKo
La 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazis ekde la 2a ĝis la 10a de julio en la Litovia kuracurbo Birštonas ĉe la rivero Nemano. Pro ĉirkaŭantaj pinarbaroj eĉ nuraj promenoj kaj profunda spirado estas bonefikaj por la sano. Ĉi tiu negranda urbo estis invadita de pli ol tricent verdlingvanoj, venintaj el trideko da landoj; kien ajn oni [...]
1 Julio 2016 de AlKo
Estimataj partoprenantoj de Baltiaj Esperanto-Tagoj! Historio atestas, ke Litovio estas grava lando ne nur por esperantistoj de la Baltaj landoj, sed ankaŭ al ĉiuj entuziasmuloj de ĉi tiu lingvo. Ĉar nome ĉi tie iam loĝis la aŭtoro de Esperanto Ludoviko Zamenhof. Tial oni povas diri, ke en ĉiu esperantisto estas iom da litoveco.
30 Junio 2016 de AlKo
1. La Organiza Komitato de BET-52 estas en la Administrejo (B. Sruogos str. 9) en la kunsida saloneto apud la direktora ĉambro 200 en la dua etaĝo. 2. La libroservo funkcias ĉiutage en salono de Odontologia kliniko (B.Sruogos str. 6). 3. Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj funkcias ĉiutage en klasoj de la urba gimnazio (Kęstučio str. 29) №24, [...]
28 Junio 2016 de AlKo
Duhora paroliga horo de Aida Čižikaitė La 21a de majo 2016. Aukštadvaris, la urbeto tute proksima de Birštonas – la urbo de BET-52. Ĉi tien, al sia tradicia dutaga Ĵurnalista Seminario jam la naŭan fojon venis preskaŭ 50 litoviaj esperantistoj el Vilno, Kaŭno, Panevėžys, Šiauliai kaj Mažeikiai.
27 Junio 2016 de AlKo
Ĉiuprintempe la Esperanto-klubo Juneco el Vilno okazigas Boatadon. Ĉi-jare ĝi estis jubilea, jam la 50a. Partoprenis la jubilean Boatadon 31 esperantistoj el Litovio, Latvio, Ukrainio, Pollando, Ĉeĥio, Germanio kaj Katalunio. La 27–29an de majo ili ekskursis kaj traboatis pli ol 20 lagojn kaj lagetojn en la Nacia parko de Aŭkŝtaitio. Ni vizitis antikvan vilaĝon, muelejon [...]
26 Junio 2016 de AlKo
La 3–5an de junio 2016 okazis la 30aj Esperantaj Tagoj de Krakovo kun partopreno de samideanoj lokaj kaj gastoj el Pollando, Germanio kaj Ĉeĥio.
17 Junio 2016 de AlKo
Kiam, kie, kio okazas? estas internacia kalendaro pri Esperanto-renkontiĝoj, kongresoj, festivaloj. La “Internacia Kalendaro” listigas ĉiujn konatajn Esperanto-renkontiĝojn, kongresojn, festivalojn, kiuj akceptas vojaĝantajn esperantistojn kiel partoprenantojn.
13 Junio 2016 de AlKo
Hieraŭ, la 12an de junio, la organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52), kiuj okazos la 2–10an en julio en Birštonas (Litovio), registris aliĝinton №300. La aliĝintoj al BET-52 loĝas en 29 landoj. Preskaŭ duono da aliĝoj, nature, estas el Litovio – 148 personoj. Sekvas Pollando kun 29 aliĝintoj. La trian lokon okupas Ruslando kun [...]
11 Junio 2016 de AlKo
Kadre de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en la litovia kuracurbeto Birštonas, koncertos du lokaj ensembloj Lendrūnas (vidu la supran foton) kaj Raskila. Lendrūnas La popolmuzika ensemblo Lendrūnas ludas verkojn de litovaj komponistoj kaj aranĝitajn popolajn kantojn. La ensemblo strebas konservi la muzikilan konsiston de tradicia popolmuzika ensemblo. Lendrūnas [...]
5 Junio 2016 de AlKo
Informilo 2 Praktikaj informoj pri BET-52 La 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos la 2–10an de julio 2016 en la mezlitovia urbo Birštonas. La ĉefa “kongresejo” de BET-52 estas la administra domo de la sanatorio Versmė (B. Sruogos str. 9). La alveno al BET-52 okazos la 1an kaj la 2an de julio, la forveturo – la 10an [...]
2 Junio 2016 de AlKo
La Organiza Komitato de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2–10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), prezentas la programon de BET-52.
29 Majo 2016 de AlKo
La organizantoj de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos la 2-10an de julio 2016 en Birštonas (Litovio), dum kelkaj monatoj aperigas en la novaĵretejo La Balta Ondo artikolojn kaj fotojn pri ĉiuj BEToj, kiuj okazis en Litovio. Ĉi tiun 16-partan serion hodiaŭ kronas abunda materialo pri la 49a BET okazinta antaŭ tri jaroj en Utena. [...]