Arkivo por la etikedo 'Esperanto-renkontiĝo'

Inter-Asocia renkontiĝo en Seto

La 22–26an de aprilo 2011 en Seto (france: Sète) la Inter-Asocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo (IREM) akceptis buntan partoprenantaron de preskaŭ 400 homoj precipe el Francio sed ankaŭ el diversaj aliaj landoj najbaraj (Belgio, Katalunio…) kaj pli malproksimaj (Ruslando, Nepalo, Japanio, Kubo…).

Pollando: Civitana aktiveco de esperantistoj

La 32a Tutpollanda Esperanto-Kongreso okazis 30 apr – 7 maj 2011 en la intermontara urbo Nowy Sącz (100 km sudoriente de Krakovo) kun 169 partoprenantoj.

MONA nuligis la 4an MEK en Irano

Komisiono de UEA pri Meza Oriento Norda Afriko (MONA) okazigis en la tri lastaj jaroj ĉiujaran Mezorientan Esperanto-Kunvenon (2008 en Jordanio, 2009 kaj 2010 en Turkio). Por la 25-29a de marto 2011 estis planita la 4-a Mezorienta Esperanto-Kunveno Esperanto sur la Silka Vojo en Karaĝo (Karaj) en Irano, kun ebleco pri postaj ekskursoj dum la [...]

Fantomoj svarmis dum silvestra nokto

Kiel konate, en malnovaj kasteloj vivas fantomoj, spiritoj kaj vespertoj. Fantomoj kun simpla blanka littuko parolas la holivudan lingvon kaj provas timigi filmspektantojn, sed iuj tre toleremaj fantomoj sub alikoloraj littukoj parolas Esp-on kaj tre amikemas. Dudeko da tiaj ŝveb-vojaĝis plurcent kilometrojn ĝis kastelo Grésillon Grezijono por mojose amikiĝi dum kvar tagoj ĉirkaŭ la jarfino [...]

La 27a Internacia Festivalo: Jarŝanĝe en Nördlingen

Altnivela renkontiĝo okazis dum la jarŝanĝaj tagoj en urbeto Nördlingen, ĉe rando de Bavario. Cento da partoprenantoj venis al la 27a Internacia Festivalo, kiun ekde la unua IF brile organizas Hans-Dieter Platz. La kleriga programo estis aparte elstara ĉi-foje, kun dek prelegoj enkadre de la 4a Internacia Vintra Universitato, agnoskita kiel AIS-sesio (eblis akiri diplomon), [...]

Multfaceta semajno en Saarbrücken

Same kiel antaŭ unu jaro entute 194 homoj partoprenis en la 9a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la 2a Novjara Internacia Semajno (NIS), kiujn la asocio EsperantoLand organizis de la 27a de decembro 2010 ĝis la 3a de januaro 2011 en Saarbrücken. Multaj partoprenantoj venis el Germanio, Francio, Belgio, Nederlando kaj Hispanio, pliaj venis el diversaj [...]

La unua JES en Germanio

Ĉiam, post partopreno al Esperanto-renkontiĝo, mi restas pensema dum kelkaj tagoj, provante eltiri konkludon pri ĝi. Kiel aktivulino, mi bone konscias pri la malfacilaĵoj kiujn la organizantoj povas sperti, kaj konas kiom da laboro estas malantaŭ la sukceso de iu aranĝo. Des pli kiam temas pri granda evento kiel la Junulara Esperanto-Semajno, ĉi-jare je sia [...]



Bad Behavior has blocked 851 access attempts in the last 7 days.